usono

Balotado en usono havas problemojn jam

Longa vico por baloti.

Mardo, la civitanoj de usono elektos la novan "ĉefestron de la libera mondo", inter multaj aliaj registaraj reprezentantoj kaj preferoj pri rezolucioj. Sed malgraŭ la fakto ke ĉiuj sciis ke estos granda afero, iuj ŝtatoj jam havas problemojn dum akceptado de balotiloj. ...Legi pli

Terorista atenco en usono

gaso

Du viroj estis viditaj ŝpruciginte gason en ĉambro da infanoj kiuj estis zorgataj dum la gepatroj preĝis en moskeo. Neniu komprenis la problemon ĝis post iuj komencis tusadi. Tiam iom da gepatroj en la preĝa ĉambro ektusadis kaj rimarkis ke estis odoro de ia gaso. Do la patrinoj enkuris kaj malgraŭ la gasinstigitaj larmoj forprenis siajn infanojn al la strato. Almenaŭ unu plenkreskulo kaj unu infano devis esti enhospitaligitaj.

Ĉi tiu afero estas komplikigita ĉar antaŭ semajno en tiu ŝtato, ...Legi pli

Usona registaro ekregas gravajn bankojn

Usonaj monbiletoj

Hodiaŭ la Usona Sekretario de Financoj forĵetis la regintojn de la 2 plej grandaj hipotekaj "bankoj" de Usono, Fannie Mae [Fani Mej] kaj Freddie Mac [Fredi Mak] kaj nun la registaro regas kun anstataŭantoj. La 2 komercoj kune havas pli ol 70% de la hipotekoj en usono. La Sekretario, Henry PAULSON Jr. ...Legi pli

Usona registaro ŝteladis de Indiĝenoj. Sed juĝisto valorigas malmulte.

Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj

Dum pli ol centjaro, la registaro de Usono retenis la monon de la indiĝenoj popoloj en kontoj por sia bonfarto. Sed post morto pro malsato kaj aliaj misfaroj, iuj indiĝenoj iris al kortumoj por reakiri la monon kaj regadon de sia propra vivo. La registare regataj kortumoj ne permesis procedurojn dum jardekoj. Finfine dum 1996 naci-nivela kortumo permesis unu proceduron por ĉiuj indiĝenoj. ...Legi pli

Tertremo en Los Anĝeleso - nur malmulte vunditaj

Tertremo en Usono

2008 jul 29 18:42:15 UTC 11:42:15 loka tempo en Los Anĝeleso, tertremo je grandeco da 5.4 okazis. Nur malmulte da ne tre gravaj vundoj estas raportita kun iom da rompo en poŝtelefona servo, fajreto, ktp. La centro de la tertremo estis 47 kilometroj sudoriente de la urbcentro de Los Anĝeleso en urbeto Chino Hills. ...Legi pli

Abonrilata enhavo