MANDELA, 90, ne plu "teroristo"

Mandela
Laŭ Usona registaro Nelson MANDELA kaj aliaj membroj de sia partio ANC (Afrika Nacia Kongreso) ne plu estu konsiderata "terorista". La Nobel premiitulo, kiu festos sian 90an naskiĝdatrevenon julio 18a estis metita ĉe listo de teroristoj, dum la 1980aj jaroj, de la tiu tempa Prezidento de Usono, REAGAN [rejgn]. Dum la tuta mondo nun agnoskas ke la apartheid-a sistemo kiu apartigis kaj rajtigis homojn laŭ "raso" estis maljustega, tiam la politikado de la momento regis.
Kaj do demandoj restas, kiel oni decidas, dum batalo, kiu estas teroristo kaj kiu liberigulo? Ĉu la politiko regu aŭ la justeco?