Israelo/Palestinio - Gaza militĉesado daŭras, sed kiom longe?

Israelo-Palestino Mapo
Laŭ internaciaj raportoj, la ĉeso de perforto inter Israelo kaj la palestinanoj en Gaza daŭras. Multaj diris ke tuta ĉeso ne okazos baldaŭ sed multaj ankaŭ diris ke ne eĉ okazus provizore. Restas multege da defioj. Inter ili: Se Israelo estus la unua rompi la pacon, la mondo povus diri "vi ne estas fidinda ĉar eĉ kiam la palestinanoj ne perfortas, vi atakas". Same se Palestinio estus la unua rompi la pacon. Sed, se la raketoj kiuj atakis el Gaza restus kvieta, la mondo povus diri "vi ne estas fidinda ĉar malgraŭ viaj protestoj vi ja havis la kapablon regi tiujn atakojn". Se Israelo simple uzus la pacon por plifortigi la internacie kontraŭleĝajn loĝejojn en kaptita teritorio, la mondo povus diri "vi ne estas fidinda ĉar vi simple uzas la tempon por krei pli da 'faktoj ĉegrunde' por esti perfortema poste." Jes, paco dum duontago estas novaĵo.