Hodiaŭ, 2008 junio 17, la entrepreno Mozilla ( http://Mozilla.Org/ ) ekdisdonas la plej novan version, numero 3.0 . Ili deziras krei novan rekordon por distribuado de programo dum unu tago!
Firefox estas vaste laŭdata kiel la plej bona ttt-ilo kaj estas senkoste havebla de http://Mozilla.Org . La plej ofte uzata
ttt-ilo en la mondo estas Microsoft Internet Explorer (MSIE). Sed MSIE estas ofte citata kiel la plej bona distribu-metodo por komputil-virusoj, spion-programetoj, kaj simile. Mozilla asertas ke Firefox 3 plej bone reprezentas retpaĝojn laŭ la vidpunktoj de ret-normoj kaj de la verkinto de retpaĝo, kaj alidirekte, laŭ la deziroj de la uzanto (kiu povas ŝanĝi multajn aspektojn de retpaĝoj laŭplaĉe).
Estas iom da bonegaj aldonaĵoj (Add-Ons), ankaux senkostaj, facile haveblaj. Unu el la plej uzataj de esperantistoj estas abcTajpu (havebla de http://Traduku.Net/abctajpu/ ). Ĝi permesas al oni entajpi la esperantajn signojn, inter multaj aliaj lingvoj, rekte en retpaĝoj, precipe formularoj.
Ĉu vi helpos krei novan rekordon? Vi devos akiri ĝin antaŭ junio 18 17:00 UTC! Por statistikoj (bedaŭrinde, nur en la angla, tamen, oni povas legi laŭ landaj nomoj) vidu http://www.spreadfirefox.com/en-US/worldrecord/ .
| Alkroĉaĵo | Grandeco |
|---|---|
| spread_promo.jpg | 42.41 KB |
