Lundon, la 9an de marto, 2009 la Royal Mail (brita poŝtaservo) eldonis novan serion de poŝtmarkojn. La poŝtmarkoj celebras la pionirojn de la industria revolucio.
La serio montras la portretojn de 8 virojn, kiuj inventis maŝinojn, konstruis vojojn, fervojojn kaj kanalojn en Britio.
Matthew Boulton kaj James Watt, kiuj estis centraj al la evoluado de la vaporlokomotivo aperis sur du poŝtmarkoj.
Richard Arkwright, teksaĵfabrikisto kaj la ceramikisto Joseph Wedgewood aperis sur du aliaj.
Aliaj, kiuj aperis sur la poŝtmarkoj estas fervoja pioniro George Stephenson, maŝinfabrikisto Henry Maudsley, kanalinĝeniero James Brindley kaj vojkonstruaĵisto John MacAdam.
Bedaŭrinde on ne rekonis la laboristojn kies laboro stimulis la revolucion!
