Balotado en usono havas problemojn jam

Longa vico por baloti.

Mardo, la civitanoj de usono elektos la novan "ĉefestron de la libera mondo", inter multaj aliaj registaraj reprezentantoj kaj preferoj pri rezolucioj. Sed malgraŭ la fakto ke ĉiuj sciis ke estos granda afero, iuj ŝtatoj jam havas problemojn dum akceptado de balotiloj.

Iuj ŝtatoj kaj iuj regionoj de iuj ŝtatoj ebligas metodon akcepti balotilojn frue, tio estas, antaŭ la kutima elekto tago. Sed malgraŭ ke ĉiuj konas ke estos rakordo da voĉdonantoj, multaj lokoj ankoraŭ ne estas pretaj.

Ekzemple, en la sxtato North Carolina [esperante - norda karolino] oni uzas maŝinon elektronikan por baloti. La maŝino estis programita akcepti elekton de unu aŭ alia partio por ĉiuj postenoj. Sed en tiu kazo la elekto por Prezidento mem ne okazas. Do oni povus eniri elekti partion kaj foriri sen scii ke oni ne elektis por Prezidento.

Alia ekzemplo, kiu eble estas pli grava estas la manko da balotejaj maŝinoj funkciantaj. En unu ŝtato la balotestro decidis ke pli da balotilaj maŝinoj NE estos proviziata krom en kazo ke ĈIUJ maŝinoj en la balotejo malfunkcias. Alta juĝisto devis ordoni al ŝtatestro provizi alternativajn paperajn balotilojn se pli ol duono de la maŝinoj ne funkcias.

Alia ekzemplo. En la lokoj kie oni rajtas voĉdoni frue, jam estas longaj vicoj por almeti la balotilon. Estas tiom da novaj, unuaj fojaj, voĉdonantoj (plejparte junulaj kaj ne-blankulaj) ke oni pensus ke pli da maŝinoj estus bezonataj. Sed en iuj ŝtatoj la balotestroj disdonis maŝinojn laŭ historiaj datenoj. Tiu signifas ke en lokoj kie plejparte malriĉulaj voĉdonas, ne estos sufiĉe da maŝinoj. Tiu kaŭzos longajn vicojn kiuj malkuraĝigos la voĉdonadon de tiaj homoj.

Jam estas diskutado pri manifestacioj se la elekto estos "ŝtelata denove".