Edziĝado De Samseksamuloj Ne Plu Estas Kontraŭleĝa

Antaŭ monato, la Alta Kortumo de Kalifornio, Usono, decidis ke baro kontraŭ edziĝo de samseksamuloj estas kontraŭleĝa. Do, lundo, junio 16a je 17:00, la ĉefestro de San Francisko, Gavin NEWSOM [Gavn NUSM], edzigos Phyllis LYON [Filis LAJON] kaj Del MARTIN en ceremonio ĉe la urbdomo. La paro estas

aktivaj en la LGBT-a (Lesba, Geja, Ambaŭseksama kaj
Transgenra) komunumo. MARTIN havas 87 jarojn kaj LYON 83 jarojn. Ili jam estis paro ekde 1950.

Laŭ la registaro, la ŝtato de Kalifornio gajnos multajn milionojn da dolaroj, dum la venontaj monatoj, pro inundo de anticipitaj edziĝoj de samseksamuloj. Kaj en Novembro estos baloto pri nova statuto kiu provos difini "edziĝon" kiel nur ebla inter "unu viro kaj unu ino", sen difino de la vortoj "viro" kaj "ino".

En unu tre "fundamentista" kantono, Kern, la estro decidis ke, se tiu ne povas malpermesi samseksamulojn, neniu ajn edziĝos en la kantono. Do, laŭ raportoj, en tiu kantono estis amaso de malsamseksamuloj kiuj haste edziĝis pro timo ke si ne povos dum la venonta "batalo pri rajtoj".

En alia kantono la estro de la kantono mem estos la unua registri samseksamulan edziĝon.