Okazis en Qomolangma la stafetado de la olimpika torĉo (multaj bildoj)
La 8-a de majo, okazis en Qomolangma la stafetado de la olimpika torĉo de Pekinaj Olimpikoj, tio estas la unuafoja stafetado de la olimpika torĉo okazinta en Qomolangma.
Cxirkau je la 2-a horo de la 8-a de majo, la montogrimpistoj kun torĉo kaj semo de sankta fajro de la Pekinaj Olimpikoj jam komencis grimpi al la montpinton de la kampadejo kun alteco de 8300 metroj super la mar-nivelo. [-Plu-]
Kiam Ĉinio vekiĝos, tremos la mondo.
“Kiam Ĉinio vekiĝos, tremos la mondo”: tiaj la vortoj de Napoleono, antaŭ ducentjaroj, laŭ onidiroj…
La tempo nun alvenis kaj la Popola Ĉinio tute ekvekiĝis.
Pli ol milkvincent milionoj da ĉinoj, heredantoj de antikva civilizacio kaj tre bone organizitaj, iom silenteme eniris al tria miljaro pretaj partopreni rajte en la nuna tutmondiĝo.
Nun la tuta mondo spertas ĉinan kapablon komerce, industrie, kulture, sportive. Esperanto Movado mem havas en Ĉinio la ĉefan ŝlosilon por internaciigi la internacian lingvon.
Nun la plej impona XXIX-a Olimpiado malfermiĝos je la 8-an de venonta aŭgusto en Pekino kaj ĝia sukceso estas jam garantiita. [-Plu-]
Startis stafetado de la olimpika torĉo
Matene de la 31-a de marto okazis sur Tian’anmen-placo de Pekino la ceremonio por bonvenigi la flamon de la Pekinaj Olimpikoj kaj startigi stafetadon de ĝia torĉo.
Ĉina prezidanto Hu Jintao bruligis fajrokaldronon per torĉo, kaj poste transdonis la torĉon al Liu Xiang, fama ĉina atleto, kaj proklamis starton de la torĉa stafetado. [-Plu-]
Decidita la alta pastrino de lumiga ceremonio por la Pekinaj Olimpikoj
La 27-an de februaro la Olimpika Komitato de Grekio decidis, ke aktorino Maria Nafpliotou estu la alta pastrino de la lumiga ceremonio por la Pekinaj Olimpikoj.
Maria estas la 10-a alta pastrino de 1936, kiam oni komencis organizi lumigan ceremonion por la Olimpikoj, kaj ŝi ankaŭ estas la 9-a alta pastrino por Someraj Olimpikoj. [-Plu-]
Okazis aktivado “Pekino 2008″ pri ĉina kulturo en Olimpika Muzeo en Svisio
Lastatempe la Internacia Olimpika Komitato okazigis grandskalan ekspozicion pri ĉina kulturo nomata “Pekino 2008″ en la Olimpika Muzeo, en Laŭzano de Svisio. Ĝi daŭros 8 monatojn kaj enhavos seriojn da aktivadoj pri ĉina kulturo, inkluzive de varieteo, seminario kaj scia konkurso ktp. [-Plu-]
Pekino publikigis novan rimedon por protekti olimpikan kopirajton
Sekve de proksimiĝo de Pekinaj Olimpikoj en 2008 publikiĝis serio da novaj rimedoj por proteki olimpikan kopirajton.
La entrepreno prezentonta kontraŭleĝan surretan servadon enlistiĝos en la nigra listo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Inaŭguriĝos la 11-a Vintra Sportkunveno de Ĉinio
De la 18-a ĝis la 28-a de januaro de 2008, okazos en Qiqihaer la 11-a Vintra Sportkunveno de Ĉinio.
Plej elstaraj futbalistoj de 2007
La 18-an de decembro en Zuriko la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj publikigis liston de la plej elstaraj futbalistoj por la jaro 2007. Brazilaj steloj Kaka kaj Marta ricevis la premiojn respektive por la plej elstaraj futbalisto kaj futbalistino. [-Plu-]
En Jokohamo: sukcesa monda futbala pokalo de kluboj
Jokohamo, tre kara al esperantistoj pro la lasta UK de UEA hodiaŭ pli tutmondiĝis danke al FIFA.
Ĉu restas iu en la planedo kiu ne scias kio estas FIFA, kaj kiel oni klopodas pli stultigi la homaron fare de sportaĵoj?
Kun grandaj milionaraj negocoj de Toyota, la televido, turismo, ktp brilegis famulo “Kaká” de la “Milan” (el Italia) kiu venkis al “Boka” (el Argentino) 4 je 2. Tiom la kluboj kiom la fubalistoj gajnis milionojn…
La afero pli interesas ol la gravaj decidoj disputitaj en BALI., fare de UNo pri la “planeda malvarmiĝo kaj klimataj ŝanĝoj”.
Publikiĝis formo de medaloj de Paralimpikoj en 2008
La 14-an de novembro, Pekina Olimpika Organiza Komitato publikigis formon de medaloj de Paralimpikoj en 2008.
Troviĝas ringforma jado sur la fronta flanko de la medaloj de Paralimpikoj en 2008. En la mezo de la medalo estas emblemo de la Paralimpikoj en 2008. Sur la dorsa flanko estas emblemo de Internacia Paralimpika Komitato kaj la nomo de la konkurso. Ankaŭ estas la vortoj “Pekinaj Paralimpikoj 2008″ en la angla lingvo kaj la brajlo. [-Plu-]
Inaŭguriĝis Ĉina Kontraŭdopada Centro
La 12-an de novembro okazis ceremonio por la inaŭguro de la Ĉina Kontraŭdopada Centro. Duan Shijie, vicdirektoro de la ĉina Ŝtata Sporta Administracio, diris, ke fondiĝo de la centro estas la grava paŝo, farita de la ĉina registaro por fortigi la batalon kontraŭ dopado. [-Plu-]
Brazilo gajnis rajton okazigi Mondpokalon 2014
La 30-an de oktobro en Zuriko, Sepp Blatter, prezidanto de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj, proklamis, ke Brazilo okazigos la viran Futbalan Mondpokalon, 2014, kaj Germanio okazigos la virinan, 2011. [-Plu-]
62-a Ĝenerala Asembleo de UN adoptis rezolucion pri Olimpika Batalhalto
La 31-an de oktobro la 62-a Ĝenerala Asembleo de UN adoptis la rezolucian projekton pri Olimpika Batalhalto, prezentitan de pli ol 180 landoj, inkluzive de Ĉinio.
Ĝis nun, UN jam 8-foje adoptis tiun rezolucion.
La angloj estas en Finalo de la Rugbeo Monda Pokalo
Jonny Wilkinson helpis Anglion al la Finalo de la Monda Pokalo, gajnante kontraŭ Francio per senŝanceliĝema rezulto 14-9 dum la antaŭfinala matĉo sabaton 13-an de oktobro. [-Plu-]
Inaŭguriĝis en Ŝanhajo la Someraj Specialaj Olimpikoj de 2007
Vespere de la 2-a de oktobro inaŭguriĝis en Ŝanhajo la Someraj Specialaj Olimpikoj de 2007. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis la inaŭguron kaj deklaris ĝian malfermon. [-Plu-]
Bildekspozicio pri Pekinaj Olimpikoj inaŭguriĝis en Berlino
La 16-a de septembro en la Ĉina Kultura Centro de Berlino inaŭguriĝis la rondira bildekspozicio Nova Pekino kaj Novaj Olimpikoj.
Kiel parto de la 6-a Berlina Azi-Pacifika Semajno, la ekspozicio elektis pli ol 50 bildojn, kiuj spegulas brilan momenton de ĉinaj sportistoj en la pasintaj olimpikoj, la preparadon de la Pekinaj Olimpikoj kaj la pekinan novan fizionomion kaj la vivon de pekinanoj.
(el Ĉina Radio Internacia)
Rugbea 6-a Monda pokalo 2007 en Francio
Francio organizis ĉi jaran tutmondan Rugbean Pokalon. La unua partio inaŭgura trafis okazi inter Argentina “Los Pumas” teamo , kaj franca nacia temo.
Surprizige Argentino venkis, 17-12 , kun granda seniluziĝo de la homamaso kiu plenegis “Saint Denis” stadionon en Parizo.
Tamen, pokalaj ludoj ĵus komencis… kaj fanatikuloj de la rugbea sporto ĝuos persone en venontaj tagoj sekvantajn partiojn ĝis la fino, kaj danke al internacia televido, tutmonde. Spekteblos famaj kaj fortaj teamoj el Britio, Irlando, Italio, Usono, ktp.
Rugbeo estas nomo de pilka sporto, naskiĝita en Britio, same kiel futbalo. Rugbea matĉoj estis ĝis nun ludita nur de elitaj sportistoj.
Nun tutmondiĝas. Kaj ĝia stranga pilko ovoforma, mane kaj piede prenita aŭ frapita meze de brutala batalado inter ludistoj, sendube fariĝos pli populara en nia violenta mondo.-
Publikiĝis itinero de torĉa stafetkurado de Pekinaj Paralimpikoj
Vespere de la 6-a de septembro en la pekina parko Ĉina Jarmila Monumento la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj publikigis la itineron de la torĉa stafetkurado de Pekinaj Paralimpikoj. [-Plu-]
Liu Xiang akiris ĉampionecon de la 110-metra barierkurado de MKĴĈK
La 31-an de aŭgusto finiĝis la finalo de la 110-metra barierkurado de la Monda Kurada kaj Ĵetada Ĉampioneca Konkurso (MKĴĈK) en Osaka, Japanio. Ĉina sportisto Liu Xiang akiris ĉampionecon per 12.95 sekundoj. Tiu ĉi ora medalo, akirita en MKĴĈK, estas la unua de Liu Xiang kaj ankaŭ de Ĉinio.
Ĝis nun Liu Xiang jam akiris ĉampionecojn de Olimpikoj kaj de MKĴĈK, kaj ankaŭ kreis la mondan rekordon de tiu ĉi disciplino.
2-a internacia kunveno por interŝanĝi kaj demonstri sanigan ĉigong-on
La dua internacia kunveno por interŝanĝi kaj demonstri sanigan ĉigong-on okazis en Pekino. Ĝi altiris 160 ekzercantojn de 35 teamoj el Ĉinio, Japanio, Francio, Svislando, Usono kaj aliaj naŭ landoj kaj regionoj.
La kunveno kun grupa kaj individua konkursoj estas unu el la agadoj de la Ĉina Asocio de Saniga Ĉigong-o por disvastigi tiun sanigan metodon . [-Plu-]