Raporto.info

Kie la mondo raportas al vi, kaj vi al la mondo!


Okazis forta tertremo en sudokcidenta Ĉinio

[- Pri -Mondo, -Azio, Natura medio. Raportis lazuracxielo je 2008-05-12. -]

Je la 35-a minuto post la 14-a horo de la 12-a de majo, laŭ pekina tempo, okazis tertremo en Wenchuan, gubernio de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio.

Pro tiu Ĉi tertremo, partoj da poŝttelefono en tiu provinco malfunkciis, la trajno ŝtopis funkcii, la ŝoseoj estas barita kaj la aviadiloj ankoraŭ ne povas normale ekflugi kaj surteriĝi. Sed vespere de samtage, la fervojoj jam refunkciis kaj la lokaj flughavenoj ankaŭ estis malfermita. [-Plu-]

Okazis tropika sxtormo en Birmo

[- Pri -Azio, Natura medio. Raportis lazuracxielo je 2008-05-07. -]

En la pasinta semajnfino okazis en Birmo tropika sxtormo. gxis la 6-a de majo, pli ol 22500 persnonoj mortis pro tiu sxtormo. cxina registaro jam sendis al birma registaro 500 mil usonaj dolaroj kaj porsavaj materialoj kun valoro de 500 mil usonaj dolaroj. usona registaro ankau deklaris provizi helpon al birma registaro, sed birma registaro refuzis gxin.

Abu Dabio baldaŭ kreos tutekologian urbon

[- Pri -Mezoriento, Aliaj temoj, Ekonomiko, Natura medio, Scienco. Raportis Karka je 2008-02-13. -]

Laŭ la retejo “Eventeo”, Abu-Dabio ekkomencas konstrui la mondan unuan senkarbonan kaj senaŭtan urbon. La urbo Masdar kostos 22 miliardojn da Usonaj dolaroj, la konstruado daŭros ok jarojn kaj la urbo finita estos hejmo de 50 000 homoj kaj 1500 entreprenoj. La urbo estos plejparte funkciigata de sunenergio kaj la loĝantoj vojaĝos ene de la urbo per  malgrandaj ŝelformaj veturiloj funkciantaj sur magnetaj vojetoj.  [-Plu-]

Novaj inundoj en regionoj Sudamerikaj.

[- Pri -Ameriko, Aliaj temoj, Natura medio, Vetero. Raportis Politikos je 2008-01-31. -]

Ne estas vera novaĵo raporti pri “inundoj”.

Ĉiutage la amaskomuniloj informas kaj kruele montras kiel kuraĝe klopodas survivi miloj da loĝantoj endanĝerintaj de la akvo, kie oftege infanoj kaj virinoj toleradas la plej malbonon..

Ĉu Ĉinio, ĉu Aŭstralio, cu Bangladeŝo, ĉu Europo men, Usono aŭ Aŭstralio… en ĉiuj landoj okazas la samon.

[-Plu-]

Verdigado en la dezerto Taklimakan

[- Pri -Mondo, -Azio, Natura medio. Raportis lazuracxielo je 2008-01-25. -]

Photobucket

karaj legantoj, 

nia amiko Marian C GHILEA volas scii rimedojn de ĉinoj por regi dezerton, kaj mi opinias ke tiu ĉi artikolo estas taŭga. do mi publikigis tiun ĉi artikolon. bonvolu ĝui ĝin.

redaktoro lazuracxielo

La dezerto Taklimakan kuŝas en la baseno Tarim en suda parto de la Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono en nord-okcidenta Ĉinio. Kun longeco de 1000 kilometroj oriente-okcidente, larĝeco de 400 kilometroj sude-norde kaj la areo de 337, 600 kvadrataj kilometroj, ĝi estas la dua granda dezerto en la mondo, nur malpli granda ol Saharo. [-Plu-]

Dezertiĝo estas fundamente regata en Ĉinio

[- Pri -Mondo, -Azio, Natura medio. Raportis lazuracxielo je 2008-01-24. -]

PhotobucketNun en Ĉinio 20% de la dezertiĝaj agroj estas certgrade regataj, kaj la flaŭro el arboj kaj herboj en iuj regionoj estas protektata kaj restarigata.

En la lastaj kvin jaroj pli kaj pli reduktiĝis la areo de dezertoj, de jara etendiĝo de 10 400 kvadrataj kilometroj ĉe la fino de la lasta jarcento ĝis jara reduktiĝo de 7 585 kvadrataj kilometroj en la nuna tempo.

(el Ĉina Radio Internacia)

Oni petas nomon por la unua ido de sudĉinia tigro naskita ekster Ĉinio

[- Pri -Mondo, -Afriko, -Azio, Natura medio. Raportis lazuracxielo je 2008-01-22. -]

Photobucket

Lastatempe la Internacia Fondaĵo por Savi Ĉinajn Tigrojn kaj aliaj organizoj kune petis al la tuta mondo nomon por la unua ido de sudĉinia tigro naskita ekster Ĉinio, por instigi la homojn al protekto kaj atento al rara tigrospeco, la sudĉinia tigro, kaj aliaj sovaĝaj animaloj.

La tigrido naskiĝis en la rezervejo Tigro-valo de Johannesburg en Sud-Afriko en la 23-a de novembro 2007. Ĝiaj patrino Cathay kaj patro Woods estas trejnataj tie por poste vivi en la naturo. [-Plu-]

Fondiĝis ĉina centro influanta veteron

[- Pri -Azio, Natura medio, Scienco, Teknologio. Raportis lazuracxielo je 2007-12-25. -]

Lastatempe en Pekino oficiale fondiĝis ĉina Meteologia Centro, kiu povas arte influi veteron.Laŭ konigo, de la lastaj jaroj, la arta influado al vetero fare de Ĉinio rapide kreskas kaj laŭ la skalo de la influado Ĉinio okupas la unuan lokon en la mondo. [-Plu-]

25-a de decembro: tutmondiĝa festo en la kulmino de nia civilizacio.

[- Pri -Mondo, Esperantio, Klerigado, Kulturo, Natura medio, Paco, Religio. Raportis Politikos je 2007-12-24. -]

La plej granda tutmondiĝa festo “Kristnasko”, alvenas nun ĉiujare kiel simbola kunfandiĝo de nuna homarana kulturo, kaj kulminacio de nia planeda “way of life” kreita en okcidento..

Kun la premo de avida ahcetado de varoj, specialaj manĝaĵoj, drinkaĵoj kaj donacaĵoj, meze de lumoj kaj petardoj, la festo anoncas ankaŭ la alveno de novan jaron, laŭ nia komuna kronologio.

[-Plu-]

Ĉinio publikigis talismanon de ŜME

[- Pri -Mondo, Natura medio. Raportis lazuracxielo je 2007-12-20. -]

Vespere de la 18-a de decembro, Ĉinio publikigis la talismanon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010 (ŜME) — “Haibao”, kiu estas en formo de knabo en blua koloro kun suprenturnitaj haroj kaj ridetaj rondaj okuloj. Ĝia desegno inspiriĝis el la ĉina ideografiaĵo “homo” (人).

“Haibao” signifas “trezoron de maroj”. Tio konformas ne nur al la korpa koloro de la knabo, sed ankaŭ al la kutimo de ĉinoj en nomado de infanoj. “Bao” troviĝas en nomo de multaj ĉinoj. La talismano enkorpigis la riĉan enhavon de la ĉina tradicia kulturo kaj la epokan spiriton “homo estas la unua”. [-Plu-]

En Jokohamo: sukcesa monda futbala pokalo de kluboj

[- Pri -Mondo, -Azio, Aliaj temoj, Natura medio, Sporto. Raportis Politikos je 2007-12-16. -]

Jokohamo, tre kara al esperantistoj pro la lasta UK de UEA hodiaŭ pli tutmondiĝis danke al FIFA.

Ĉu restas iu en la planedo kiu ne scias kio estas FIFA, kaj kiel oni klopodas pli stultigi la homaron fare de sportaĵoj?

Kun grandaj milionaraj negocoj de Toyota, la televido, turismo, ktp brilegis famulo “Kaká” de la “Milan” (el Italia) kiu venkis al “Boka” (el Argentino) 4 je 2. Tiom la kluboj kiom la fubalistoj gajnis milionojn…

La afero pli interesas ol la gravaj decidoj disputitaj en BALI., fare de UNo pri la “planeda malvarmiĝo kaj klimataj ŝanĝoj”.

[-Plu-]

48 afrikaj landoj partoprenos en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio

[- Pri -Mondo, -Azio, Natura medio, Politiko. Raportis lazuracxielo je 2007-11-15. -]

Lastatempe Libio oficiale konfirmis partoprenadon en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010. Ĝis nun 48 afrikaj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, certigis partoprenadon en la ekspozicio. Tio kreis novan rekordon en la 150-jara historio de la Monda Ekspozicio. [-Plu-]

Inaŭguriĝis plena sesio de Interregistara Komisiono de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo

[- Pri -Mondo, Natura medio. Raportis lazuracxielo je 2007-11-13. -]

La 12-an de novembro en la hispana urbo Valencio inaŭguriĝis la 27-a plena sesio de la Interregistara Komisiono de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo. Al ĝi ĉeestas 450 delegitoj el 130 landoj.

En la inaŭguro hispana unua vicĉefministro Maria Teresa Fernandez de la Vega Sanz faris parolon. Ŝi diris, ke en la batalo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, oni devas speciale priatenti malriĉajn landojn; en tiuj ĉi landoj la medio estas poluita relative minimume, tamen ili plej multe suferas de la klimata ŝanĝiĝo. [-Plu-]

XVII-a Pintkuveno de Ibero-amerikaj prezidentoj, en Santiago de Chile: je la 7-9 de novembro

Pintkuvenoj de prezidentoj, au registaraj funkciuloj, estas nun normalaj okazaĵoj en la tutmondiĝo.

Ekz. Surprizige prezidento Sarkozy vojaĝis al Afriko, kaj poste al Usono; A-Merkel ĉeestis en Afganio; Evo Morales el Bolivio vizitis Italion; Hispanaj reĝoj siajn afrikan “kolonion” Ceŭtan; Vatikana Papo sendis sian Ŝtatsekretario Kardinalo Tarcisio Bertone, por beatigi la unuan “mapuĉean indiĝenon” Ceferino Namunkurá (1887-1905) en la Argentina Patagonio, kaj Ban-ki-Moon, UNO-sekretario, alvenis jam en Argentino, kaj sekvos al Ĉilio, kaj poste al Brazilo… ktp. [-Plu-]

Inaŭguriĝis en Hangzhou Forumo de Cirkula Ekonomio de Ĉinio kaj EU

[- Pri -Mondo, -Azio, -Eŭropo, Natura medio. Raportis lazuracxielo je 2007-11-02. -]

La 1-an de novembro inaŭguriĝis en la urbo Hangzhou Forumo de Cirkula Ekonomio de Ĉinio en 2007 kaj Forumo de Cirkula Ekonomio de Ĉinio kaj EU, kiujn ĉeestis ĉirkaŭ 400 registaraj oficistoj, ekspertoj kaj respondeculoj de financaj institucioj kaj entreprenoj de Ĉinio kaj Eŭropo. [-Plu-]

500 000 personoj fuĝas Kaliforniajn fajregojn

[- Pri -Ameriko, Aliaj temoj, Natura medio, Vetero. Raportis Karka je 2007-10-24. -]

La grandegaj incendioj en suda Kalifornio mortigis almenaŭ kvin personojn. Fajregoj tumultas jam de tri tagoj, detruis preskaŭ 1300 konstruaĵojn kaj minacas superforti fajrestingistojn, amasaj evakuoj daŭras. La Usona prezidento George W. Bush intencas viziti la ruinigitan regionon. Guberniestro Arnold Schwarzenegger petis, ke Prezidanto George W. Bush deklaru Kalifornion kiel federala zono de kataklismo. [-Plu-]

Nobelpremio pri paco 2007

[- Pri -Mondo, -Ameriko, -Eŭropo, Natura medio, Paco, Politiko, Scienco, Vetero. Raportis Gunnar GÄLLMO je 2007-10-12. -]

De la Nobelpremio de 2007 pri paco, duono estas donota al IPCC (Intergovernmental Panel on Climate Change, “Interregistara Spertularo pri klimatŝanĝiĝo”) kaj duono al Albert Arnold (Al) Gore Jr. “pro iliaj streboj krei kaj disvastigi pli grandan scion pri homkreita klimatŝanĝo, kaj konstrui la fundamenton por la agoj necesaj por malhelpi tian ŝanĝon”. [-Plu-]

Mirinda natura spektaklo en interreto: pingvenoj kunvenas por pariĝi en suda Patagonio.

[- Pri -Mondo, -Ameriko, Aliaj temoj, Kulturo, Natura medio. Raportis Argirano je 2007-09-23. -]

 Danke al ciberteknologio, ĉi jare dekoj da kameraoj interrete konektitaj bonvenigas pingvenojn en la suda Patagonio argentina.

Estas internacie konata la pingvenejo de “Punta Tombo”, kie preskaŭ unu miliono da pingvenoj kunvenas ĉiu jare por pariĝi tien, fari nestojn kaj naski bebojn. Kelkaj miloj loĝas tie tamen dum la tuta jaro.
 

Kontrolita nun de naturaj kaj biologiaj specialistoj, la loko estas vizitebla de turistoj.

Do tuj eniru http://www.chubut.gov.ar/pinguinos/ se vi ne volas perdi la spektaklon kiu daŭrigus nur tri tagoj en la reto.
 

[-Plu-]

Tajfuno Wipha kaŭzis rektan ekonomian perdon de pli ol 6,6 miliardoj da juanoj

[- Pri -Azio, Natura medio. Raportis lazuracxielo je 2007-09-20. -]

Laŭ statistiko, ĝis la 18-a horo de la 19-a de septembro, post kiam la tajfuno Wipha atingis la ĉinan kontinenton, la ĉinaj provincoj Zhejiang, Fujian, Jiangsu, kaj la municipo Ŝanhajo, urĝe transigis 2,69 milionojn da loĝantoj al sekurecaj lokoj; la tajfuno kaŭzis rektan ekonomian perdon de pli ol 6,6 miliardoj da juanoj. [-Plu-]

89 homoj mortis en kraŝado de tajlanda pasaĝeraviadilo

[- Pri -Azio, Natura medio. Raportis lazuracxielo je 2007-09-18. -]

Vespere de la 16-a de septembro, laŭ raporto de tajlanda ŝtata televidstacio, jam 89 homoj mortis en kraŝado de tajlanda pasaĝeraviadilo okazinta tiutage. 42 homoj vundiĝis. [-Plu-]

Sekvanta paĝo »