Raporto.info

Kie la mondo raportas al vi, kaj vi al la mondo!


Muziko estas ponto de diferencaj nacioj kaj kulturoj

[- Pri -Azio, -Eŭropo, Arto, Politiko, Religio. Raportis lazuracxielo je 2008-05-08. -]

La 7-a de majo, Cxina Filharmonia Orkestro (China Philharmonic Orchestra) kaj la Hxoro de la Sxanhaja Operejo komune faris koncerton en Vatikanio, kiu ne havas diplomatian interrilaton kun Cxinio.

La koncerton gxuis cxirkau 6000 homoj inkluzive de Papo Benedicto de la Katolika Ekleszo kaj cxina ambasadoro al Italio. [-Plu-]

Nova rusa prezidento Dmitry Medvedev

[- Pri -Eŭropo, Politiko. Raportis lazuracxielo je 2008-05-07. -]

Tagmeze de la 7-a de majo, 2008 lau loka tempo, la nova elektita prezidento Dmitry Medvedev de Rusio jxuris servi kiel nova prezidento. Dmitry Medvedev estas la 3-a prezidento post Boris Nikolayevich Yeltsin kaj Vladimir Putin. Medvedev proponas ke Vladimir Putin farigxas la cxefministro de Rusio.

lau regulo de Rusa Konstitucio, prezidento estas la sxtatestro kaj servas 4 jarojn. 42-jara Medvedev estis elektita kiel nova prezidento de Rusio en la 2-a de marto, 2008 kaj 70.28% rusaj popolanoj subtenas lin.

LA Dua Bulteno pri la jhurnalista-esperantista kongreso

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-05-05. -]

La unua tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj okazos la 26-30-an de Majo, 2008 en chefurbo de Litovio Vilnius.
    La kongreso estas organizata fare de Litova Esperanto-Asocio kaj de Litova jhurnalista Asocio kunlabore kun Tutmonda Esperantista-Jhurnalista Asocio ( TEJHA ).

    La kongreson auspicias Universala Esperanto-Asocio, ghin subtenas Litovia parlamento, Litovia registaro, Vilniusa urba municipo, Litovia ministerio pri eksterlandaj aferoj, Litovia ministerio pri kulturo. [-Plu-]

Bjalistoka Esperanto-televido naskiĝis.

[- Pri -Eŭropo, Esperantio, Interreto, Klerigado, Kulturo. Raportis Esperanto.info je 2008-05-04. -]

Bonega ne atendita novaĵo vekis Esperanto-movadon: aperis nova televida kanalo en Esperanto.
Iam ankoraŭ multaj revis ke la “internacia televido” de Flavio Rebelo revenu. Tio tamen ne okazis.
Do bonvena la nova retkanala televido el Bjalistoko, antaŭfestante la 150-a naskiĝdatrevenon de nia Majstro kaj la 94-a estonta Uko.
Eniru por testi http://www.itvc.pl/?link:nasze_programy,id:14 kaj deziri sukceson.-

Expeditionary Navy

[- Pri -Afriko, -Azio, -Eŭropo, Milito, Paco, Politiko, Terorismo. Raportis hanibalo je 2008-04-15. -]

(tradukita 2008-03-28, fontoartikolo 18.03.2008 ĉe http://www.german-foreign-policy.com/ - skribita el la perspektivo de la Federacia Respubliko de Germanio) [-Plu-]

Venu al Internacia Junulara Festivalo!

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-03-06. -]

Venu al Internacia Junulara Festivalo! de la 19a ghis la 25a de Marto 2008 - Senigallia (ANCONA), Italio
http://iej.esperanto.it/ijf/2008/ [-Plu-]

61-a IKUE KONGRESO

[- Pri -Mondo, -Eŭropo. Raportis Marija je 2008-03-02. -]

LOKO KAJ DATO: Rimini, Italio, 30.08.-06.09.2008.

TEMO: Verbum Domini - La parolo de Dio “Nia politiko: paroli kaj preĝi” (Paŭlo la 6a).

Inter la multaj taskoj de la eklezia komunumo en la nunepoka mondo estas evangelizado kaj ekumenismo. Ili baziĝas sur la Parolo de Dio kaj samtempe ili  ricevas motivon kaj forton el ĝi. La misiista agado de la
Eklezio por sia evangelizado ĉerpas inspiron kaj celon el la mizerikorda revelacio de la Sinjoro. La ekumena dialogo devas esti animata de konstanta orientado de la origina Parolo, kiun Dio liveris al Sia Eklezio, por ke oni legu, komprenu kaj travivu ĝin en ĝia kunuleco. La Parolo estas trezoro, kiun la Eklezio posedas ekde la komenco kaj kiun ĝi devas daŭre remalkovri. Al tio la Papo invitas la tutan Eklezion, per konstantaj instigoj, kaj aparte, per la arigo de la venontoktobra Sinodo de la Episkopoj, dediĉita al la temo “La Parolo de Dio en la vivo kajmisio de la Eklezio” (Vatikano, 5an-26an de oktobro 2008). [-Plu-]

Decidita la alta pastrino de lumiga ceremonio por la Pekinaj Olimpikoj

[- Pri -Azio, -Eŭropo, Sporto. Raportis lazuracxielo je 2008-02-29. -]

La 27-an de februaro la Olimpika Komitato de Grekio decidis, ke aktorino Maria Nafpliotou estu la alta pastrino de la lumiga ceremonio por la Pekinaj Olimpikoj.

Maria estas la 10-a alta pastrino de 1936, kiam oni komencis organizi lumigan ceremonion por la Olimpikoj, kaj ŝi ankaŭ estas la 9-a alta pastrino por Someraj Olimpikoj. [-Plu-]

Turka armeo kiel eble plej frue retiriĝos el norda Irako

[- Pri -Mondo, -Azio, -Eŭropo, Milito, Paco. Raportis lazuracxielo je 2008-02-27. -]

La 26-an de februaro, turka ĉefministro Recep Tayyip Erdogan diris, ke la translandlima surtera milita agado de la turka armita trupo glate iras, la turka sekuriga trupo en norda Irako kiel eble plej frue sin retiros. [-Plu-]

27 svisaj parlamentanoj subskribis leĝproponon favore al Esperanto

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-02-26. -]

    27 svisaj parlamentanoj subskribis leĝproponon favore al Esperanto.

    La politike altnivela apogo al Esperanto: la Nobelpremia kandidatigo de UEA fare de svisaj parlamentanoj (novembro 2007) havas tre pozitivajn sekvojn en Svislando. Aperis politikistoj kiuj deziris fari ion por Esperanto. Rezulte de pretiga kunlaboro inter SES (ĉefe Mireille Grosjean) kaj la iniciatintoj, Esperanto povus ricevi plian subtenon, agnoskon je ŝatata nivelo. [-Plu-]

Brita Kongreso de Esperanto

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-02-20. -]

La 2008 Brita Kongreso de Esperanto estas ĉe Southport, de 2008-majo-09 ĝis 11. Por trovi pliajn detalojn pri la evento, vidu tiun paĝon.

IJK 2008 okazos en Szombathely, Hungario.

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-02-20. -]

La Internacia Junulara Kongreso 2008 okazos en Szombathely, Hungario. Ĝi daŭros de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto. La kongresa temo estos Minoritataj rajtoj – individuaj kaj kolektivaj.  se vi volas partopreni ĝin, bonvolu viziti tiun retejon.

La Hispana Esperanto-Kongreso okazos en Kuenko 3-6-a de julio 2008

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-02-20. -]

La Hispana Esperanto-Kongreso okazos en Kuenko (Cuenca) la 3a ĝis la 6a de julio 2008. La kongresejo estos la kultura centro Escuelas Aguirre. 

 

Jen la Aliĝilo.

La 75-a Itala Kongreso de Esperanto okazos en Groseto, 2008.08.22-28

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-02-20. -]
Itala Esperanto-Federacio invitas vin al la 75-a Itala Kongreso de Esperanto en la ĉefurbo de Maremo, kie vi trovos Esperantistojn el pluraj landoj de Eŭropo kaj eĉ pli.  

Ĉiujn organizajn kunvenojn de nia nacia movado Eŭropan Konferencon, organizita de EEU.

Tutan nemalhaveblan vicon da kulturaj prezentoj. Tri gravajn kulturajn seminariojn.

Junularajn aranĝojn, prizorgataj de IEJ. Tuttagajn kaj duontagajn ekskursojn.

La maron de Maremo, unu el la plej belaj kaj ŝatataj de Mediteraneo. [-Plu-]

Okazos la 44-a Baltiaj Esperanto-Tagoj en julio de 2008

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-02-20. -]

La plej populara Esperanto-aranĝo en Baltiaj landoj — la Baltiaj Esperanto-Tagoj (la 44-a) okazos de la 5-a ĝis la 12-a de julio, 2008 en Latvio.

Jen la informilo No. 1

Ĉeĥa Televido raportis el Brno pri Esperanto

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-02-19. -]

La 19-an de februaro 2008 matene post la sesa horo en la unua kanalo kadre de regiona elsendo, kaj sekve denove post la naŭa horo en la dua kanalo tutlande aperigis Ĉeĥa Televido en sia programo Dobré ráno (”Bona mateno”) duminutan raportaĵon pri Esperanto, antaŭe registritan en la klubejo de la Klubo de esperantistoj en Brno, dum ĉeesto de pluraj membroj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj du lokaj klubanoj. La redakcio mem unue alparolis la esperantistojn. Laŭ unuaj reagoj temas pri relative neŭtrala kaj enhave ekvilibra prezento de Esperanto, kiun povis spekti plurdek mil spektantoj en tuta Ĉeĥio. [-Plu-]

Leonard Orban rifuzas Esperanton en EU

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-02-19. -]

Leonard Orban, la ano de la Eŭropa Komisiono kun respondeco pri multlingveco, komence de februaro skribe respondis al la grandkvantaj komentoj de esperantistoj, aperintaj en la retforumo de EU pri multlingveco. Laŭ Orban ekzistas pluraj motivoj, pro kiuj Esperanto ne povas iĝi pontolingvo en Eŭropa Unio. Unuflanke li atentigas, ke kreado de kompletaj terminaroj por tute novaj uzokampoj de Esperanto estus enorma, multekosta laboro. Aliflanke li asertas, ke ekesto de pontlingvoj estas ”historie spontana fenomeno socilingvistika, ne rezulto de decidoj leĝofaraj kaj politikaj”. Samtempe li diras, ke li mem “ne kredas” je pontolingvoj, sed ne komentas la ĉiam kreskantan rolon de la angla kiel ĝuste tia pontolingvo en EU. [-Plu-]

Zamenhofa Memorkunveno en Vieno

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-02-18. -]

    La 15-an de Decembro, 2007 en Vieno, en Pola instituto okazis tradicia Memorkunveno por mencii la 148-an datrevenon ekde naskigho de Ludoviko ZAMENHOF. La aranghon partoprenis chirkau 30 personoj el Vieno kaj aliaj urboj de Austrio, estis ankau gastoj el Slovakio, Chehhio, Litovio ( tie nun studanta Aida CIZIKAITE ).Parolis prof. H.EICHNER, prof. M.MAITZEN, nova prezidanto de TEJO Gregor HINKER, gasto el Chehhio Marek BLAHUS, Aida CIZIKAITE k.a.

(Povilas JEGOROVAS)

Kosovo: Naskiĝas nova ŝtato en Eŭropo.

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Homaj rajtoj, Paco, Politiko. Raportis Politikos je 2008-02-17. -]

Dimanĉe la 17-a en la stratoj de Pristina-urbo kapitala, oni festos la naskiĝon de nova eŭropunia ŝtato: Kosovo.

Eble estas nova specimeno de malgrandetaj ŝtatoj, kiuj naskiĝos en la apuda estonteco kiam la tutmondiĝo bezonos pli da atentemon al lokaj popoloj, siaj lingvoj kaj kulturoj.
Unuiĝo kaj divido de Eŭropo estas rimarko. La homaro lernos el tia ĉi eksperimento kiel profiti la unuiĝon en la diverseco kun plia libereco kaj aŭtonomeco en la “globa vilaĝo”.

[-Plu-]

DAVOS 2008: mondaj krizoj kaj reagoj fare de ‘anti-Davos’.

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Aliaj temoj, Ekonomiko, Politiko. Raportis Gerki je 2008-01-28. -]

Kunvenis kiel ĉiuj jaroj en Davos la “kremo” de la internacia ekonomistaro kaj konataj politikistoj.

“Monda ekonomia forumo” en Davos, estas tre konata jara kunveno, iniciinta en 1971 de Svisa Prof. Klaus Schwab.

La turisma urbeto Davos iĝis famega danke al tio.

Ĉiuj jare oni kutimis preni ĉitie la ĉefajn decidojn kaj interkonsentojn pri la agado en la tutmondiĝa ekonomio. Kompreneble onis celis ke la “statukuo” de la internacia kapitalisma sistemo ne domaĝu. [-Plu-]

Sekvanta paĝo »