TEJO serĉas volontulon!
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 12-18 monatoj kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Julia Noe finiĝos, do ekde la 1a de novembro 2008. La limdato por kandidatiĝi estas la 15a de septembro 2008. [-Plu-]
Programo de la unua Tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj
La unua tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj okazos la 26-30-an de Majo, 2008 en chefurbo de Litovio Vilnius.
La kongreso estas organizata fare de Litova Esperanto-Asocio kaj de Litova jhurnalista Asocio kunlabore kun Tutmonda Esperantista-Jhurnalista Asocio ( TEJHA ).
Jen la programo de la kongreso. [-Plu-]
LA Dua Bulteno pri la jhurnalista-esperantista kongreso
La unua tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj okazos la 26-30-an de Majo, 2008 en chefurbo de Litovio Vilnius.
La kongreso estas organizata fare de Litova Esperanto-Asocio kaj de Litova jhurnalista Asocio kunlabore kun Tutmonda Esperantista-Jhurnalista Asocio ( TEJHA ).
La kongreson auspicias Universala Esperanto-Asocio, ghin subtenas Litovia parlamento, Litovia registaro, Vilniusa urba municipo, Litovia ministerio pri eksterlandaj aferoj, Litovia ministerio pri kulturo. [-Plu-]
Bjalistoka Esperanto-televido naskiĝis.
Bonega ne atendita novaĵo vekis Esperanto-movadon: aperis nova televida kanalo en Esperanto.
Iam ankoraŭ multaj revis ke la “internacia televido” de Flavio Rebelo revenu. Tio tamen ne okazis.
Do bonvena la nova retkanala televido el Bjalistoko, antaŭfestante la 150-a naskiĝdatrevenon de nia Majstro kaj la 94-a estonta Uko.
Eniru por testi http://www.itvc.pl/?link:nasze_programy,id:14 kaj deziri sukceson.-
1-a de majo: internacia tago de la laboristaro.

La unuan de majo oni festas jam kiel “tago de laboristoj”, tradicie kaj tutmonde, escepte de Usono, lando tamen kie la “tago de la laboro” naskiĝis en la jaroj 1880 post grandaj strikoj kaj mortigo de laboristoj.
Estas festo de la vivanta kapablo de la homoj en la konstruado de plibona kaj justa mondo, en kompreniĝo kaj solidareco. Estas festo kaj memoriĝo de la longa daŭriga batalado de laboristoj por havi justan salajron, bonajn laborkondiĉojn kaj partoprenon en la monda riĉeco pliigita de sia laboro.
UEA silenteme fariĝis centjaraĝa la 28-an de aprilo.

Eble ne ĉiuj esperantistoj memoriĝis aŭ informiĝis ke hieraŭ UEA, nia “Universala Esperanto-Asocio” centjariĝis.
Nia prezidanto D-ro Probal Dasgupta sendis legindan mesaĝon.
Kaj en lasta numero de Revuo “Esperanto” Ulrich Lins verkis taŭgan resumon pri la naskiĝo kaj historio de UEA kaj la artikolo daŭrigos en venonta numero.
Sen dube la afero estis festita en lasta “Malferma Tago”, lasta sabate 26-e; en pri Lingvaj rajtoj simpozio, kaj alie ajn. [-Plu-]
Eldoniĝis la papera “Espero.com.cn 2008″
Por ĉinoj 2007 estas ĝojiga jaro, en kiu okazis la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, estis lanĉita la unua lun-sonda satelito, 10-jariĝis la reveno de Hongkong al la patrolando. Por ni, esperantistoj, 2007 ankaŭ estas agrabla jaro, en kiu okazis en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco, la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto, funkciis diversaj E-kursoj en kelkaj urboj de Ĉinio, kaj eldoniĝis Historio por Malfermi Estontecon apogate de la Ĉina Esperanto-Ligo, Japana Esperanto-Instituto kaj Korea Esperanto-Asocio. Pri ĉio ĉi ni faris raporton en nia reta EPĈ. Laŭ deziro de niaj legantoj ni elektis parton de la enhavoj de la artikoloj aperintaj en la reta EPĈ por formi la paperan gazeton. [-Plu-]
Kiam Ĉinio vekiĝos, tremos la mondo.
“Kiam Ĉinio vekiĝos, tremos la mondo”: tiaj la vortoj de Napoleono, antaŭ ducentjaroj, laŭ onidiroj…
La tempo nun alvenis kaj la Popola Ĉinio tute ekvekiĝis.
Pli ol milkvincent milionoj da ĉinoj, heredantoj de antikva civilizacio kaj tre bone organizitaj, iom silenteme eniris al tria miljaro pretaj partopreni rajte en la nuna tutmondiĝo.
Nun la tuta mondo spertas ĉinan kapablon komerce, industrie, kulture, sportive. Esperanto Movado mem havas en Ĉinio la ĉefan ŝlosilon por internaciigi la internacian lingvon.
Nun la plej impona XXIX-a Olimpiado malfermiĝos je la 8-an de venonta aŭgusto en Pekino kaj ĝia sukceso estas jam garantiita. [-Plu-]
Venu al Internacia Junulara Festivalo!
Venu al Internacia Junulara Festivalo! de la 19a ghis la 25a de Marto 2008 - Senigallia (ANCONA), Italio
http://iej.esperanto.it/ijf/2008/ [-Plu-]
La 3-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Ŭonbulismo
Esperantista Asocio de Ŭonbulismo okazigos ĉisomere interesan aranĝon,en kiu vi povos praktiki mediton, ĉeesti Esperanto-lecionojn kaj fari komunajn ekskursojn al vizitindaj lokoj de Seulo. [-Plu-]
BEJO ĵus lanĉis la Brazilan Karavanan Servon
La 5-a Azia Kongreso en Bengaluro, Barato
La 11-15an de februaro okazis la 5a Azia Kongreso kun la temo “Esperanto en multlingva Azio” en Bengaluro, Barato.
En ĝi partoprenis 160 (aliĝintoj 254) el 29 landoj (el Azio 13 kaj ekster Azio 16). La nombro de la landoj (ambaŭ el Azio kaj el ekster Azio) estis rekorda. [-Plu-]
Rimarkinda solena aranĝo pri lingvoj en vojbodino
En Vojbodina Kultur-Instituto, Novi Sad, okazis la 21-an de februaro 2008 rimarkinda solena aranĝo dediĉita al Tago de Gepatra Lingvo kaj al Internacia Jaro de lingvoj 2008.
La partopreno estis tre kontentiga laŭnombre kaj laŭstrukture, inkluzive de reprezentantoj de informiloj. [-Plu-]
27 svisaj parlamentanoj subskribis leĝproponon favore al Esperanto

27 svisaj parlamentanoj subskribis leĝproponon favore al Esperanto.
La politike altnivela apogo al Esperanto: la Nobelpremia kandidatigo de UEA fare de svisaj parlamentanoj (novembro 2007) havas tre pozitivajn sekvojn en Svislando. Aperis politikistoj kiuj deziris fari ion por Esperanto. Rezulte de pretiga kunlaboro inter SES (ĉefe Mireille Grosjean) kaj la iniciatintoj, Esperanto povus ricevi plian subtenon, agnoskon je ŝatata nivelo. [-Plu-]
21-a de februaro: tago de la gepatra lingvo, en la internacia jaro de la lingvoj.
Laŭ rezolucio de la jaro 1999, UNESKO deklaris la 21-an de februaro kiel “tago de la gepatra lingvo” kaj hodiaŭ S-ro Koiĉiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro, oficiale proklamos, laŭ decido de UNO, la jaron 2008 kiel “Internacia Jaro de la Lingvoj”.
UEA kaj la tuta Movado, aliĝas al tiaj ĉi iniciatoj, kiu koincidas je la kerno de la celoj en disvastigo de internacia lingvo Esperanto. Eĉ proponante kiel homa rajto la lernadon de komuna homa lingvo neŭtrala.
“En la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7000 lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi” – Deklaris Kojĉiro Matsuura .
Fakte nun estas uzataj nur malmultaj lingvoj en la lernejoj kaj ciberspaco aŭ amaskomuniloj. [-Plu-]
7-a TutAmerika Kongreso de Esperanto en Montrealo en julio 2008
La venonta Tutamerika kongreso de Esperanto (TAKE-7) okazos en Montrealo en julio 2008. La temo estos : Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj : diverseco por daŭropova evoluigo en la Amerikoj
Bonvole helpu nin sukcesigi tiun kongreson per via partopreno aŭ kunorganizo! Por pliaj informoj, vizitu la retejon http://www.take7.ca/
La 95-a Japana Esperanto-Kongreso en Oktobro
La 95-a Japana Esperanto-Kongreso okazos en Wakayama, de la 11-13a de oktobro, 2008.
jen estas la unua Informilo kaj la retejo de JEI.
Brita Kongreso de Esperanto
La 2008 Brita Kongreso de Esperanto estas ĉe Southport, de 2008-majo-09 ĝis 11. Por trovi pliajn detalojn pri la evento, vidu tiun paĝon.
La 63-a Kongreso de SAT-Amikaro okazos en marto
La 63-a Kongreso de SAT-Amikaro okazos dumpaske de la sabato 22-a ĝis la lundo 24-a de marto 2008 en la universitata rezidejo Johano Zajo en apudpariza urbo Antonio (Antony).
La mardon 25an okazos tuttaga ekskurso apud Vinceno (Vincennes) kaj la arbareto.
jen la retejo.
La 81-a kongreso de SAT en 2008
La 81-a SAT-kongreso okazos de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2008 en la bulgara urbo KAZANLAK (Roza Valo).
Diversaj informoj regule aperos en Sennaciulo kaj sur la TTT-paĝoj.