UEA silenteme fariĝis centjaraĝa la 28-an de aprilo.

Eble ne ĉiuj esperantistoj memoriĝis aŭ informiĝis ke hieraŭ UEA, nia “Universala Esperanto-Asocio” centjariĝis.
Nia prezidanto D-ro Probal Dasgupta sendis legindan mesaĝon.
Kaj en lasta numero de Revuo “Esperanto” Ulrich Lins verkis taŭgan resumon pri la naskiĝo kaj historio de UEA kaj la artikolo daŭrigos en venonta numero.
Sen dube la afero estis festita en lasta “Malferma Tago”, lasta sabate 26-e; en pri Lingvaj rajtoj simpozio, kaj alie ajn. [-Plu-]
Ĉinio daŭrigas gazetarajn atakojn kontraŭ Dalai Lama malgraŭ oferto diskuti
Malgraŭ anonco ke la registaro de Ĉinio pretis diskuti Tibeton kun reprezentantoj de la Dalai Lama, la ŝtata gazetaro daŭre atakis la tiel-nomatan “Dalai-klikon”. La internacia komunumo, kiu bonvenigis la proponitan dialogon, skeptikeme atendas mulmulte, dum Ĉinio sendas konfliktajn mesaĝojn.
Eldoniĝis la papera “Espero.com.cn 2008″
Por ĉinoj 2007 estas ĝojiga jaro, en kiu okazis la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, estis lanĉita la unua lun-sonda satelito, 10-jariĝis la reveno de Hongkong al la patrolando. Por ni, esperantistoj, 2007 ankaŭ estas agrabla jaro, en kiu okazis en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco, la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto, funkciis diversaj E-kursoj en kelkaj urboj de Ĉinio, kaj eldoniĝis Historio por Malfermi Estontecon apogate de la Ĉina Esperanto-Ligo, Japana Esperanto-Instituto kaj Korea Esperanto-Asocio. Pri ĉio ĉi ni faris raporton en nia reta EPĈ. Laŭ deziro de niaj legantoj ni elektis parton de la enhavoj de la artikoloj aperintaj en la reta EPĈ por formi la paperan gazeton. [-Plu-]
Okazis Jarkunveno de Azia Forumo de Bo’ao de 2008
La jarkunveno de Azia Forumo de Bo’ao de 2008 okazis en Bo’ao, Hainan-provinco en suda Ĉinio, de la 11-a ĝis la 13-a de aprilo. Ŝtatestroj de 11 landoj ĉeestis la kunvenon. [-Plu-]
Expeditionary Navy
(tradukita 2008-03-28, fontoartikolo 18.03.2008 ĉe http://www.german-foreign-policy.com/ - skribita el la perspektivo de la Federacia Respubliko de Germanio) [-Plu-]
Kiam Ĉinio vekiĝos, tremos la mondo.
“Kiam Ĉinio vekiĝos, tremos la mondo”: tiaj la vortoj de Napoleono, antaŭ ducentjaroj, laŭ onidiroj…
La tempo nun alvenis kaj la Popola Ĉinio tute ekvekiĝis.
Pli ol milkvincent milionoj da ĉinoj, heredantoj de antikva civilizacio kaj tre bone organizitaj, iom silenteme eniris al tria miljaro pretaj partopreni rajte en la nuna tutmondiĝo.
Nun la tuta mondo spertas ĉinan kapablon komerce, industrie, kulture, sportive. Esperanto Movado mem havas en Ĉinio la ĉefan ŝlosilon por internaciigi la internacian lingvon.
Nun la plej impona XXIX-a Olimpiado malfermiĝos je la 8-an de venonta aŭgusto en Pekino kaj ĝia sukceso estas jam garantiita. [-Plu-]
Freŝaj violentoj en Tibeto
La 4-an de aprilo 2008, fontoj: BBC, Xinhua, http://www.tchrd.org/
Novaj violentaj protestoj ekis en tibeta areo el la okcidenta Ĉinio, lasante almenaŭ unu registaran oficiston serioze vundita, la ŝtata amaskomunikilo de Ĉinio Xinhua raportas.
La Xinhua novaĵagentejo ankaŭ raportis ke la protestoj ekis ĵaŭde, proksime de registaroficejo en Garze, provinco Sichuan kie grupo de monaĥoj amasiĝis en paca protesto por liberigi du arestitajn kolegojn. Tibetaj ekzilitaj grupoj raportis ke la polico pafis en la aro da homoj, mortigante almenaŭ 8 personojn.
La Tibeta Centro por Homaj Rajtoj kaj demokratio raportas:
En Tsolho, provinco de Qinĝai, tibetanoj marĉis kaj preĝis.
Monaĥinoj el la distrikto de Tahu ankaŭ havis preĝsesion por la tibetanoj mortintaj en la antaŭnelongaj protestoj.
En Amdo Ngaba, du monaĥoj memortigis por protesti kontraŭ la ĉina registara subpremado de iliaj kulturaj rajtoj.

La foto (fonto tchrd.org) montras grandan militan konvojon en la distrikto de Sertha, Tibeta Aŭtonoma Prefekturo de Kardze, provinco Sichuan.
Intertempe la akceso de turistoj en Tibeto daŭras esti malpermesata kaj la akceso de fremdaj ĵurnalistoj estas strikte kontrolita kaj limigita far de la ĉinaj aŭtoritatoj.
Startis stafetado de la olimpika torĉo
Matene de la 31-a de marto okazis sur Tian’anmen-placo de Pekino la ceremonio por bonvenigi la flamon de la Pekinaj Olimpikoj kaj startigi stafetadon de ĝia torĉo.
Ĉina prezidanto Hu Jintao bruligis fajrokaldronon per torĉo, kaj poste transdonis la torĉon al Liu Xiang, fama ĉina atleto, kaj proklamis starton de la torĉa stafetado. [-Plu-]