Raporto.info

Kie la mondo raportas al vi, kaj vi al la mondo!


Feliĉa finiĝo en la Pintkunveno de Rio

[- Pri Aliaj temoj. Raportis manu je 2008-03-08. -]

La 20-a Pintkunveno de Ŝtataj kaj Guberniaj estroj de la grupo de Rio, okazinta en la ĉefurbo de Domingo, finiĝis sukcese ĉi-lastan vendredon 7-an de marto, post sukcesa solvo de la malakordoj inter la prezidentoj de Kolombio, Ekvadoro, Venezuelo kaj Nikaragvo, ratifante la gravecon de la dialogo inter najbarlandoj.

La ĉeestintaj prezidentoj emfazis la senduban sukceson de la pintkunveno, kiu pro peto de la gastiganta prezidento, Leonel Fernández, finiĝis per brakumo inter ties samoficuloj Daniel Ortega (Nikaragvo), Álvaro Uribe (Kolombio), Rafael Correa (Ekvadoro) kaj Hugo Chávez de Venezuelo, kiuj manifestis sian kontenton pro la efikeco de la grupo de Rio kiel ilo por la solvado de konfliktoj, kaj la volon restarigi siajn diplomatiajn ligojn. kome ili emfazis la peran rolon de la prezidento de la Dominika Respubliko,Leonel Fernández.

“Hodiaŭ Sankta Domingo fariĝis la ĉefurbo de la paco en Latinameriko”, diris la prezidento de honduro, Manuel Zelaya, minutojn antaŭ la laŭtlego de la deklaro de Ŝtataj kaj Guberniaj estroj de la grupo de Rio pri la ĵusaj okazintaĵoj inter Ekvadoro kaj Kolombio, la deklaron subskribis la 20 aliĝintaj Landoj.

koncernaj novaĵoj

http://eo.eventeo.net/unueco-post-krizo&catid=79:politiko&Itemid=117

http://esperanto.cri.cn/121/2008/03/07/1@77256.htm

Metu komenton

Vi devas eniri por komenti.