Afrika Centro Esperantista
En 1980 Hans BAKKER eklaboris por E-movado en Afriko. Jam chirkau la dekjarigho de sia laboro li ektrovis afrikanojn, kiuj povos iam transpreni siajn laborojn, ke la Afrika Agado estu tute sendependa. La togolanda E-movado ofertis al li tiajn homojn. Jen do Hans dum pluraj jaroj kunlaboris kun tiuj togolandanoj, kiuj iom post iom transprenis la laborojn de li. Ekde 2001 konkretighis strukturo, kaj preskau chiuj taskoj okazis en Togolando (en la domo de GBEGLO Koffi). Ekde 2004, precize en septembro, che la ekfunkcio de Instituto Zamenhof (IZo), tiu chi transprenis chiujn taskojn de Hans
BAKKER, kiuj pluokazas en la tiucela strukturo ACE (Afrika Centro Esperantista).
Adresoj
——-
11 BP 48, Lome 11, Togolando
Tel : (228) 227 51 64, (228) 271 47 12, (228) 271 1557
Mobilo : (228) 928 16 26, (228) 944 94 64, (228)943 93 61
E-poshto : esp.togo@cafe.tg, afrikacentro@hotmail.com
Domo : Institut Zamenhof, Rue Passage des boeufs, Bè-Kpota, Adidome, Lome
ttt-paghoj :
http://homepage2.nifty.com/EsperantO/ESPTogo/Togobazo.html
http://www.eenschoolintogo.nl/ace/index.php
http://Esperanto.Org/TIETO/
Prizorgantoj
————-
- GBEGLO Koffi (administranto)
- DOUMEGNON Koffi (sekretario),
- ATTAGLO Elom Eviyenyeame (helpanto)
Taskoj
——-
organizi kursojn diversgradajn perkoresponde au surloke, diversajn internaciajn Esperanto-ekzamenojn ; trejni instruistojn kaj organizi internaciajn renkontighojn en Afriko; plibonigi la Esperantistecon de afrikanoj, disponigante al ili esperantologiajn studojn; zorgi pri transpagoj inter afrikaj landoj kaj la aliaj; plenumi taskojn de aliaj Esperanto-organizajoj rilate Afrikon kaj Esperanton; eldoni verkojn de afrikanoj, kaj promocii la afrikan kulturon pere de Esperanto ; financeti E-agadon en Afriko, ktp.
Periodajhoj
———–
HACE estas la periodajho de HACE. Ghi aperas rete kaj ankau papere. Ghia enhavo estas varia : raportoj pri Esperanto-agado, beletrajhoj, recenzoj, vidpunktoj, ktp. Ghi estas chies proprajho kaj chiuj rajtas kontribui en ghi per chiaj ajn artikoloj, kiuj ne malobeas la homajn rajtojn.
Krome estas ankau KomACE, kiu pli regule aperas ol HACE. Ghi disponigas nur
informetojn, dum HACE estas pli detala kaj ampleksa.
Por legi rete tiujn informilojn necesas simple alighi al la grupo
, skribante al
Eventualajn informojn pri ricevo de la papera versio de HACE oni petu de la redakcio.
BankKonto
———
La konto de ACE trovighas che la banko (Postbank) en Nederlando.
Por internaciaj pagoj oni uzas t.n. IBAN-numeron: NL02PSTB0004401853
Por pagoj en Nederlando sufichas la numero 4401853.
NL = Nederlando
02 = nulo du
PSTB = mallongigo de Postbank
000 = nulo nulo nulo
4401853 = la kerna numero
La nomo de la konto-posedanto estas: Stichting Fonds ACE.
La loko estas: Amsterdam.
La adreson oni ne bezonas mencii, sed chiukaze ghi estas: Kastelenstraat 231 1082 EG Amsterdam
Paganto devas mencii t.n. BIC-kodon de la banko: PSTBNL21
Pagoj en Europo, kiuj uzas IBANkodon kaj BIC-kodon estas senpagaj.
Ne necesas mencii adreson de la banko.
Kiu preferas uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la
retadresoj: uea@inter.nl.net kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Gbeglo
Koffi kaj Hans BAKKER ) ke UEA
elpagu el lia/shia konto la sumon al: Postbank-konto 4401853 je la nomo de
Stichting Fonds ACE, Amsterdam kun priskribo “Donaco de …….. (metu viajn
nomojn)”.
Tiaj elpagoj per postbank estas sen bankokostoj.
Eventualajn demandojn respondos Hans BAKKER au GBEGLO Koffi
Metu komenton
Vi devas eniri por komenti.