Raporto.info

Kie la mondo raportas al vi, kaj vi al la mondo!


Ribeluloj el Malio liberigis 22 ostaĝojn

[- Pri Aliaj temoj. Raportis alfredo portillo je 2008-03-09. -]

Laŭ  informis la hodiaŭa  svahila retpaĝo de Radio Teherano (http://kiswahili.irib.ir/Muhtasari2.html),   22 ostaĝajn soldatojn  estis liberigitaj de tuaregaj ribeluloj, en la norda regiono de  Malio. Tiuj-ĉi soldatoj  estis kaptitaj pasintjare en la urbo Kidal, kiu situas je 1.200 kilometroj malproksime de Bamako, la ĉefurbo de Malio. Oni infomis ankaŭ  ke la Prezidanto  de Libio, Kolonelo Muammar Gadadi, kunlaboris por efektivigi  tiun-ĉi  liberigon.

Feliĉa finiĝo en la Pintkunveno de Rio

[- Pri Aliaj temoj. Raportis manu je 2008-03-08. -]

La 20-a Pintkunveno de Ŝtataj kaj Guberniaj estroj de la grupo de Rio, okazinta en la ĉefurbo de Domingo, finiĝis sukcese ĉi-lastan vendredon 7-an de marto, post sukcesa solvo de la malakordoj inter la prezidentoj de Kolombio, Ekvadoro, Venezuelo kaj Nikaragvo, ratifante la gravecon de la dialogo inter najbarlandoj. [-Plu-]

Afrika Centro Esperantista

[- Pri Aliaj temoj. Raportis GBEGLO Koffi je 2008-03-07. -]

En 1980 Hans BAKKER eklaboris por E-movado en Afriko. Jam chirkau la dekjarigho de sia laboro li ektrovis afrikanojn, kiuj povos iam transpreni siajn laborojn, ke la Afrika Agado estu tute sendependa. La togolanda E-movado ofertis al li tiajn homojn. Jen do Hans dum pluraj jaroj kunlaboris kun tiuj togolandanoj, kiuj iom post iom transprenis la laborojn de li. Ekde 2001 konkretighis strukturo, kaj preskau chiuj taskoj okazis en Togolando (en la domo de GBEGLO Koffi). Ekde 2004, precize en septembro, che la ekfunkcio de Instituto Zamenhof (IZo), tiu chi transprenis chiujn taskojn de Hans
BAKKER, kiuj pluokazas en la tiucela strukturo ACE (Afrika Centro Esperantista). [-Plu-]

Venu al Internacia Junulara Festivalo!

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-03-06. -]

Venu al Internacia Junulara Festivalo! de la 19a ghis la 25a de Marto 2008 - Senigallia (ANCONA), Italio
http://iej.esperanto.it/ijf/2008/ [-Plu-]

La 3-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Ŭonbulismo

[- Pri -Mondo, -Azio, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2008-03-06. -]

    Esperantista Asocio de Ŭonbulismo okazigos ĉisomere interesan aranĝon,en kiu vi povos praktiki mediton, ĉeesti Esperanto-lecionojn kaj fari komunajn ekskursojn al vizitindaj lokoj de Seulo. [-Plu-]

Ugando deziras longdaŭran interkonsenton

[- Pri Aliaj temoj. Raportis alfredo portillo je 2008-03-05. -]

La pasintan  4-an de marto, Radio Teherano,  pere de ĝia svahila retpaĝo (http://kiswahili.irib.ir/Muhtasari2.html), informis pri la konversacioj inter la estro de Ugando kaj membroj de la Lord’s Resistance Army (Armeo de Dia Rezisto ―ADR―), celante longdaŭran interkonsenton. La ADR estas kristiana gerila grupo fondita en 1987 kaj agadas precipe en la norda regiono  de Ugando kaj en la suda regiono de Sudano.

-

 

AFRIKA AGADO PLI ALTEN

[- Pri Aliaj temoj. Raportis GBEGLO Koffi je 2008-03-05. -]

Ne estas dubo, ke multaj afrikaj Esperantistoj nun havas sufichan scion Esperantan kaj uzas ghin por korespondi kaj partopreni E-renkontighojn. ARE (Afrika Reto Esperantista) dankas la Esperantistojn kaj E-organizajhojn, kiuj kontribuis en tio, kaj petas de ili, ke ili plukunlaboru por la daurigado de la laboroj. Instrui Esperanton al komencantoj kaj progresantoj, lernigi pri la E-movado, formi E-instruistojn ktp precipas en la agado de ARE. Tamen tiu chi reto faras sian laboron en spirite tute esperantujisma invadite de la interna ideo de Esperanto. [-Plu-]

61-a IKUE KONGRESO

[- Pri -Mondo, -Eŭropo. Raportis Marija je 2008-03-02. -]

LOKO KAJ DATO: Rimini, Italio, 30.08.-06.09.2008.

TEMO: Verbum Domini - La parolo de Dio “Nia politiko: paroli kaj preĝi” (Paŭlo la 6a).

Inter la multaj taskoj de la eklezia komunumo en la nunepoka mondo estas evangelizado kaj ekumenismo. Ili baziĝas sur la Parolo de Dio kaj samtempe ili  ricevas motivon kaj forton el ĝi. La misiista agado de la
Eklezio por sia evangelizado ĉerpas inspiron kaj celon el la mizerikorda revelacio de la Sinjoro. La ekumena dialogo devas esti animata de konstanta orientado de la origina Parolo, kiun Dio liveris al Sia Eklezio, por ke oni legu, komprenu kaj travivu ĝin en ĝia kunuleco. La Parolo estas trezoro, kiun la Eklezio posedas ekde la komenco kaj kiun ĝi devas daŭre remalkovri. Al tio la Papo invitas la tutan Eklezion, per konstantaj instigoj, kaj aparte, per la arigo de la venontoktobra Sinodo de la Episkopoj, dediĉita al la temo “La Parolo de Dio en la vivo kajmisio de la Eklezio” (Vatikano, 5an-26an de oktobro 2008). [-Plu-]