Prezidanto de Ĉado akceptas internacian esploron
La pasintan 28-an de februaro, ĉe la svahila retpaĝo de Radio Teheran (http://kiswahili.irib.ir/Muhtasari2.html), aperis la novaĵon laŭ kiu la Prezidanto de Ĉado, Idriss Deby, akceptis internacian esploron rilate la malapero de tri ĉadanaj opoziciemaj politikistoj. Deby decidis tion post konversacio kun la Prezidanto de Francujo, Nicolas Sarkozy. Oni devas memori ke Francujo apogis la estron de Deby dum la mallonga milita konflikto en Ĉado, komence de februaro.
Decidita la alta pastrino de lumiga ceremonio por la Pekinaj Olimpikoj
La 27-an de februaro la Olimpika Komitato de Grekio decidis, ke aktorino Maria Nafpliotou estu la alta pastrino de la lumiga ceremonio por la Pekinaj Olimpikoj.
Maria estas la 10-a alta pastrino de 1936, kiam oni komencis organizi lumigan ceremonion por la Olimpikoj, kaj ŝi ankaŭ estas la 9-a alta pastrino por Someraj Olimpikoj. [-Plu-]
BEJO ĵus lanĉis la Brazilan Karavanan Servon
La 5-a Azia Kongreso en Bengaluro, Barato
La 11-15an de februaro okazis la 5a Azia Kongreso kun la temo “Esperanto en multlingva Azio” en Bengaluro, Barato.
En ĝi partoprenis 160 (aliĝintoj 254) el 29 landoj (el Azio 13 kaj ekster Azio 16). La nombro de la landoj (ambaŭ el Azio kaj el ekster Azio) estis rekorda. [-Plu-]
Turka armeo kiel eble plej frue retiriĝos el norda Irako
La 26-an de februaro, turka ĉefministro Recep Tayyip Erdogan diris, ke la translandlima surtera milita agado de la turka armita trupo glate iras, la turka sekuriga trupo en norda Irako kiel eble plej frue sin retiros. [-Plu-]
La 2-a Esperanto-Festivalo “IRIS”, 7-14 de julio 2008, Hungario

En julio 2008 urbo Szolnok gastigos la 2-an Junularan kaj Plenkreskulan Esperanto-Festivalon IRIS kaj la 35-an Hungarian Esperanto-Kongreson.
Usona Nov-Jorka Filharmonia Orkestro okazigis historian prezendadon en Pjongjango
Je la 18-a horo de la 26-a de februaro laŭ la loka tempo en la korea ĉefurbo Pjongjango, usona Nov-Jorka Filharmonia Orkestro okazigis historian prezentadon. La orkestro estas unua usona orkestro vizitanta Koreion post fondiĝo de Korea Demokratia Popola Respubliko en 1948. La prezentado komenciĝis en nacia himno de Koreio kaj Usono.
Rimarkinda solena aranĝo pri lingvoj en vojbodino
En Vojbodina Kultur-Instituto, Novi Sad, okazis la 21-an de februaro 2008 rimarkinda solena aranĝo dediĉita al Tago de Gepatra Lingvo kaj al Internacia Jaro de lingvoj 2008.
La partopreno estis tre kontentiga laŭnombre kaj laŭstrukture, inkluzive de reprezentantoj de informiloj. [-Plu-]
27 svisaj parlamentanoj subskribis leĝproponon favore al Esperanto

27 svisaj parlamentanoj subskribis leĝproponon favore al Esperanto.
La politike altnivela apogo al Esperanto: la Nobelpremia kandidatigo de UEA fare de svisaj parlamentanoj (novembro 2007) havas tre pozitivajn sekvojn en Svislando. Aperis politikistoj kiuj deziris fari ion por Esperanto. Rezulte de pretiga kunlaboro inter SES (ĉefe Mireille Grosjean) kaj la iniciatintoj, Esperanto povus ricevi plian subtenon, agnoskon je ŝatata nivelo. [-Plu-]
Rezultoj de la premioj Oscar 2008
“No country for old men” (Neniu lando por maljunuloj) gajnas kvar premiojn Oscar, inter alie tiujn de la plej bonan filmon kaj plej bonan direktoron, kune premiitaj estis la fratoj Joel kaj Ethan Coen. La Hispana Javier Bardem gajnas la premion de la plej bona kromaktoro por sia rolo kiel murdisto en la filmo. [-Plu-]
Alarmo en Paragvajo: post centjaroj atakas denove la flava febro.
Flava febro iam mortigis milionojn da personoj.
Kaŭzita de iu viruso kiu infektas simiojn kaj eble aliajn bestojn estas transdonita al homoj fare de speciala vektoro: piko de la moskito “Aedes Aegypti”.
La infekto virusa aperas ĉefe en tropikaj regionoj de Sudameriko kaj Afriko kaj estas malfacile ekstermebla. [-Plu-]
Funebro en Venezuelo pro aviadila akcidento
Ĝenerala funebra sento oni esprimas en Venezuelo pro la morto de 46 personoj kiuj estis vojaĝantaj pere de la aviadilo de la flugkompanio “Santa Barbara”, kiu akcidentiĝis hieraŭvespere ĉe la pliolkvarmila montara loko kiu estas nomigita “El Páramo de Los Conejos”, okcidente de la lando. La venezuelaj aeronaŭtikaj aŭtoritatoj jam konfirmis tiun-ĉi bedaŭran okazintaĵon.
Pinta teknología sukceso usona: Misilo sukcesis faligí sateliton.
…Dum en Belgrado usona ambasado bruligas, la tuta mondo miriĝas de sukcesa agado tecnología: misilo, pafita ekde militŝipo, sukcesis faligi spacsateliton, “sekretan” kaj “spionan”, iomete pezan je naŭ tunoj kaj kun cisternoj plenegaj de “hydrazine”, iu tre mortiga kaj infektiga fuzaĵo.
Ŝajnas ke la satelito estis detruita, tamen ĝiaj pecoj ankoraŭ vojaĝas en la spaco kaj proksime, en venontaj tagoj falos sur teren. Do: alarmo por ĉiuj, dum oni atendas pliajn detalojn pri la afero.
21-a de februaro: tago de la gepatra lingvo, en la internacia jaro de la lingvoj.
Laŭ rezolucio de la jaro 1999, UNESKO deklaris la 21-an de februaro kiel “tago de la gepatra lingvo” kaj hodiaŭ S-ro Koiĉiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro, oficiale proklamos, laŭ decido de UNO, la jaron 2008 kiel “Internacia Jaro de la Lingvoj”.
UEA kaj la tuta Movado, aliĝas al tiaj ĉi iniciatoj, kiu koincidas je la kerno de la celoj en disvastigo de internacia lingvo Esperanto. Eĉ proponante kiel homa rajto la lernadon de komuna homa lingvo neŭtrala.
“En la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7000 lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi” – Deklaris Kojĉiro Matsuura .
Fakte nun estas uzataj nur malmultaj lingvoj en la lernejoj kaj ciberspaco aŭ amaskomuniloj. [-Plu-]
7-a TutAmerika Kongreso de Esperanto en Montrealo en julio 2008
La venonta Tutamerika kongreso de Esperanto (TAKE-7) okazos en Montrealo en julio 2008. La temo estos : Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj : diverseco por daŭropova evoluigo en la Amerikoj
Bonvole helpu nin sukcesigi tiun kongreson per via partopreno aŭ kunorganizo! Por pliaj informoj, vizitu la retejon http://www.take7.ca/
La 95-a Japana Esperanto-Kongreso en Oktobro
La 95-a Japana Esperanto-Kongreso okazos en Wakayama, de la 11-13a de oktobro, 2008.
jen estas la unua Informilo kaj la retejo de JEI.
Brita Kongreso de Esperanto
La 2008 Brita Kongreso de Esperanto estas ĉe Southport, de 2008-majo-09 ĝis 11. Por trovi pliajn detalojn pri la evento, vidu tiun paĝon.
La 63-a Kongreso de SAT-Amikaro okazos en marto
La 63-a Kongreso de SAT-Amikaro okazos dumpaske de la sabato 22-a ĝis la lundo 24-a de marto 2008 en la universitata rezidejo Johano Zajo en apudpariza urbo Antonio (Antony).
La mardon 25an okazos tuttaga ekskurso apud Vinceno (Vincennes) kaj la arbareto.
jen la retejo.
La 81-a kongreso de SAT en 2008
La 81-a SAT-kongreso okazos de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2008 en la bulgara urbo KAZANLAK (Roza Valo).
Diversaj informoj regule aperos en Sennaciulo kaj sur la TTT-paĝoj.
IJK 2008 okazos en Szombathely, Hungario.

La Internacia Junulara Kongreso 2008 okazos en Szombathely, Hungario. Ĝi daŭros de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto. La kongresa temo estos Minoritataj rajtoj – individuaj kaj kolektivaj. se vi volas partopreni ĝin, bonvolu viziti tiun retejon.