Internaciaj problemoj kaŭze de misfunkciado de interreto.
Eble neniu scias kion okazus en la mondo, se interreto nun ĉesus funkcii.
Ne estus granda problemo resti sen “google”, aŭ “babilejoj” aŭ retpòsto.
Tamen okazas ke nun ĉiuj amaskomuniloj, bankoj, flughavenoj, telefonoj, trajnoj, ktp funkciadas interkonektite pere de interreto. [-Plu-]
Aŭstralio pardonpetos kaj repaciĝos kun sia indiĝenaro.
La tago 13-an de februaro, okaze de inaŭguro de la nova Parlamento ĵus elektita, aŭstralia registaro unuafoje publike pardonpetos al la landa indiĝenaro pro la kruela kaj senkompata genocida persekuto dum jarcentoj. [-Plu-]
Bela malkovro de negativoj de Capa
La International center of photography (ICP) de Novjorko anoncis, je dimanĉo 27 januaro, belan malkovron : tri kestoj enhavantaj 3500 negativojn (el 127 fotajn filmojn) faritajn de Robert Capa, lia kunulino Gerda Taro, David Seymour (kromnomita “Ĉim” kun kiu li fondis la fotoagentejon Magnum en 1947) kaj Fred Stein dum la hispana enlanda milito de 1935. Li estas estimata kiel la plej elstara fotisto de milito el la historio. [-Plu-]
Novaj inundoj en regionoj Sudamerikaj.
Ne estas vera novaĵo raporti pri “inundoj”.
Ĉiutage la amaskomuniloj informas kaj kruele montras kiel kuraĝe klopodas survivi miloj da loĝantoj endanĝerintaj de la akvo, kie oftege infanoj kaj virinoj toleradas la plej malbonon..
Ĉu Ĉinio, ĉu Aŭstralio, cu Bangladeŝo, ĉu Europo men, Usono aŭ Aŭstralio… en ĉiuj landoj okazas la samon.
Ĉinio fortigos garantion de sekureco de olimpikaj nutraĵoj kaj medikamentoj
La 30-an de januaro en Pekino, Shao Mingli, estro de ĉina Ŝtata Nutraĵa kaj Medikamenta Administracio, diris, ke Ĉinio ĉi-jare fortigos garantion de sekureco de olimpikaj nutraĵoj kaj medikamentoj kaj disvolvos reguligadon de ekscitilo en la merkato. [-Plu-]
Memorinde Mahatma Gandhi je la 60-an datrevenon de sia murdigo.
La 30-an de januaro 1948, fanatikulo, tre probable instigita de britoj, mortpafis MAHATMA GANDHI, la liberiginto de Barato.
Estis la lasta venĝo de la Brita Imperio kontraŭ la gvidanto de la barata popolo al sia sendependeco [-Plu-]
Lasta parolanto de la ejaka lingvo mortis
Virino, kiu kredeble estis la lasta denaska parolanto de la Ejaka lingvo en la nordokcidenta Usona ŝtato Alasko mortis la 21-an de januaro je la aĝo de 89 jaroj. Marie Smith Jones estis ĉampionino de indiĝenaj rajtoj kaj protektado. Ŝi mortis siahejme en Anchorage. [-Plu-]
DAVOS 2008: mondaj krizoj kaj reagoj fare de ‘anti-Davos’.
Kunvenis kiel ĉiuj jaroj en Davos la “kremo” de la internacia ekonomistaro kaj konataj politikistoj.
“Monda ekonomia forumo” en Davos, estas tre konata jara kunveno, iniciinta en 1971 de Svisa Prof. Klaus Schwab.
La turisma urbeto Davos iĝis famega danke al tio.
Ĉiuj jare oni kutimis preni ĉitie la ĉefajn decidojn kaj interkonsentojn pri la agado en la tutmondiĝa ekonomio. Kompreneble onis celis ke la “statukuo” de la internacia kapitalisma sistemo ne domaĝu. [-Plu-]
26-a de januaro: Tago de la Monda Agado laŭ Socia Forumo 2008.
Ĉar dum tiu ĉi jaro ne okazos generala kunveno de la “Monda Socia Forumo”, la ĝenerala sekretario de la Forumo kunvokis ĉiujn manifestacie agadi je la daŭrigo en konstruo de “alia ebla mondo”, unue kun la reformo de la Internaciaj Organizoj.
La devizo de la tago: “agu kune por alia ebla mondo”. [-Plu-]
Kioto/Osako: Polico arestis kreinton de komputila viruso pro kopirajta atenco
Je la 24-a de januaro, la Polico de Kiota Prefektujo arestis studenton kiu kreis komputilan viruson, kaj disvastigis la viruson kaŝitan en animean bilddosieron. Li disvastigis ĝin alŝutante en retejon per Winny, la dosiero-interŝanĝa programaro. La polico arestis lin pro krimo de kopirajta atenco. Li estas la unua krimulo arestita pro kreado de komputila viruso en Japanio.
[-Plu-]
Jarkunveno de Azia Forumo en Bo’ao okazos en aprilo

La 24-an de januaro gazetara konferenco de la Azia Forumo en Bo’ao anoncis en Pekino, ke la jarkunveno de la forumo okazos en la 11-13-a de aprilo en Bo’ao, Hainan-provinco, suda Ĉinio. La temo de la forumo estas “Verda Azio: realigi komunan venkon dum reformado”.
Long Yongtu, ĝenerala sekretario de la forumo, konigis, ke la jaro 2008 estas la 30-a datreveno de la komenco de reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio, kaj la jarkunveno invitos ĉinajn ministrojn interparoli kun ĉef-administrantoj de la plej potencaj 500 translandaj kompanioj en la mondo pri sperto de Ĉinio en la reformado kaj pordomalfermo. [-Plu-]
Verdigado en la dezerto Taklimakan

karaj legantoj,
nia amiko Marian C GHILEA volas scii rimedojn de ĉinoj por regi dezerton, kaj mi opinias ke tiu ĉi artikolo estas taŭga. do mi publikigis tiun ĉi artikolon. bonvolu ĝui ĝin.
redaktoro lazuracxielo
La dezerto Taklimakan kuŝas en la baseno Tarim en suda parto de la Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono en nord-okcidenta Ĉinio. Kun longeco de 1000 kilometroj oriente-okcidente, larĝeco de 400 kilometroj sude-norde kaj la areo de 337, 600 kvadrataj kilometroj, ĝi estas la dua granda dezerto en la mondo, nur malpli granda ol Saharo. [-Plu-]
Italio: rezignis Ĉef ministro Romano Prodi.
Italio estas nun en problemoj.
Same al multaj landoj Italio devas alfronti la nunan ekonomian mondan krizon, sed pli ankoraŭ havas sian proprajn internajn politikajn problemojn.
Hodiaŭ rezignis el registaro la ĉef Ministro D-ro Romano Prodi, kiu gajnis la postenon kontraŭ Silvio Berlusconi en nacia balotado de la jaro 2006.
Nun li perdis apogon de la unio de partioj en la Senatara Ĉambro. [-Plu-]
Israela registaro decidis bloki plu Gazan Zonon
La 23-an de januaro la israela registaro decidis daŭrigi blokadon al la Gaza Zono.
Vespere de tiu ĉi tago okazis kunveno de oficistoj de la israela Nacidefenda Ministerio, en kiu oni decidis ankaŭ, ke estas permesite transporti al la Gaza Zono nur dizelon por elektrejo, benzinon por ambulancoj, gason por loĝantoj kaj humanismajn varojn. [-Plu-]
Dezertiĝo estas fundamente regata en Ĉinio
Nun en Ĉinio 20% de la dezertiĝaj agroj estas certgrade regataj, kaj la flaŭro el arboj kaj herboj en iuj regionoj estas protektata kaj restarigata.
En la lastaj kvin jaroj pli kaj pli reduktiĝis la areo de dezertoj, de jara etendiĝo de 10 400 kvadrataj kilometroj ĉe la fino de la lasta jarcento ĝis jara reduktiĝo de 7 585 kvadrataj kilometroj en la nuna tempo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Pekino publikigis novan rimedon por protekti olimpikan kopirajton
Sekve de proksimiĝo de Pekinaj Olimpikoj en 2008 publikiĝis serio da novaj rimedoj por proteki olimpikan kopirajton.
La entrepreno prezentonta kontraŭleĝan surretan servadon enlistiĝos en la nigra listo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Forpasis Claude Piron, elstara esperantisto.
Claude Piron (1931-2008) tre konata esperantista aktivulo forpasis la 22-an de januaro.
Profesia psikologo kaj psikoterapisto, tre interesita en lingvoj, esperantiĝis en sia infaneco kaj dediĉis sian vivon al nia afero, kiel unu el la grandaj aktivuloj de la Esperanto Movado.
Krom Esperanto mastris la francan, anglan, ĉinan, rusan kaj hispanan. Laboris en internaciaj organizoj, kaj multon vojaĝis, prelegis kaj verkis.
Generacio de esperantistoj lernis kaj perfektiĝis la lingvon danke al sia “Gerda Malaperis” kaj aliaj novelaroj. [-Plu-]
Okazis 2-a-perioda voĉdono de kuba ĝenerala elektado
La 20-an de januaro en la tuta lando de Kubo, okazis la 2-a-perioda voĉdono por kuba ĝenerala elektado, pli ol 8,4 milionoj da voĉdonantoj venis al 38 mil stacioj kaj elektis 614 reprezentantojn de Nacia Asembleo de Popola Forto (Parlamento) kaj pli ol 1 200 reprezentantojn de diversprovincaj asembleoj de popola forto. [-Plu-]
Finiĝis elektado de prezidento en Serbio
Je la 20-a horo de la 20-a de januaro glate finiĝis la serbia elektado de prezidento. Laŭ primara statistiko, 62% de voĉdonintoj aliĝis al balotado, kaj 9 kandidatoj el diversaj partioj partoprenis en rivalado por la prezidenteco. Tamen neniu el la kandidatoj gajnis pli ol duonon da balotiloj, sekve la 3-an de februaro okazos la dua-raŭnda balotado.
Oni petas nomon por la unua ido de sudĉinia tigro naskita ekster Ĉinio

Lastatempe la Internacia Fondaĵo por Savi Ĉinajn Tigrojn kaj aliaj organizoj kune petis al la tuta mondo nomon por la unua ido de sudĉinia tigro naskita ekster Ĉinio, por instigi la homojn al protekto kaj atento al rara tigrospeco, la sudĉinia tigro, kaj aliaj sovaĝaj animaloj.
La tigrido naskiĝis en la rezervejo Tigro-valo de Johannesburg en Sud-Afriko en la 23-a de novembro 2007. Ĝiaj patrino Cathay kaj patro Woods estas trejnataj tie por poste vivi en la naturo. [-Plu-]