Raporto.info

Kie la mondo raportas al vi, kaj vi al la mondo!


Kolombio en la centro de homa internacia agado pro afero de ostaĝoj.

[- Pri -Ameriko, Aliaj temoj, Maltoleremo, Milito, Politiko, Terorismo. Raportis Politikos je 2007-12-30. -]

La sekvestrado de personoj, ne estas novaĵo en la historio de homaj abomenaĵoj.

Tamen en niaj tempoj, en la kulminacio de nia civilizacio, tia proceduro ŝajnas esti normala, ne nur fare de “rabistoj aŭ asaltantoj“, “gerilanoj” aŭ “armeaj grupoj” dum militoj, sed ankaŭ de la plej civilizitaj nacioj, kies modelo estas Usono mem kun sia “Gvantanamo” centro de sekvestritaj homoj marĝene de ĉiuj leĝoj, kaj la konataj kontraŭleĝaj “CIA-flugoj” en Eŭropo kaj alie.

[-Plu-]

Forpasis en Argentino, D-ro Antonio Marcelo Casartelli, elstara instruisto de Esperanto.

[- Pri -Ameriko, Esperantio, Interreto, Klerigado, Kulturo, Medicino kaj sano. Raportis Esperanto.info je 2007-12-28. -]

La 26-a de decembro, forpasis en Kordobo-urbo, kie naskiĝis en 1930, D-ro Antonio Marcelo Casartelli, esperantisto el sia juneco kaj kuracisto.

D-ro Marcelo Casartelli fariĝis tre konata en la Esperanto Movado, pro sia instruado de la lingvo pere de interreto.

Li kutimis havi propran korrespondan kurson el sia “Instituto de Esperanto”, do en la jaro 2000 enretigis lin, kaj poste estis libere disdonita en pluraj lingvoj, eĉ en la ĉina, kaj sukcesis havi pli ol centmil eniroj fare de interesitoj.
[-Plu-]

BENAZIR BHUTTO: mortigita hodiaŭ en Pakistano.

[- Pri -Azio, Aliaj temoj, Homaj rajtoj, Religio, Terorismo. Raportis Politikos je 2007-12-27. -]

Benazir Bhutto, بینظیر بھٹو , naskiĝita en Karachi en 1953, kiu estis la unua ino ĉef registara en islamaj landoj, estas mortigita hodiaŭ en Rawalpindi.

Elektita Ĉef ministrino en Pakistano en 1988 kaj de nove en 1993, en ambaŭ okazaĵoj estis rezignigita kaj ekzilita fare de diktaturoj.

Sia patro ankaŭ estas iam mortigita kaj ankaŭ siaj du fratroj.

Lasta 18 de oktobro, malgraŭ la diktaturo de la nuna prezidento Prevés Musharraf, apogita de Usono, ŝi havis la kuraĝon reveni al sia lando, por rekomenci demokratian politikan movadon kaj rekandidatiĝi.

Admirinda kaj kuraĝega ino, iam ŝi ĵuris dediĉi la vivon al demokratia liberiĝo de sia lando.-

Haleluja! De nove audiĝis en Romo la papa esperanta saluto.

[- Pri -Mondo, -Indiĝenaj regionoj, Esperantio, Klerigado, Kulturo, Religio. Raportis Esperanto.info je 2007-12-25. -]

Kiel jam okazadas en lastaj jaroj, katolika Papo kutimas saluti en pluraj lingvoj okaze de la Kristnaska festo, por montri la planeda disvastiĝo de la kristana socio-religia mesaĝo. [-Plu-]

Elmariĝis ĉina antikva ŝipo Nanhai n 1

[- Pri -Mondo, -Azio, Scienco, Teknologio. Raportis lazuracxielo je 2007-12-25. -]

Tagmeze de la 22-a de decembro post intensa laboro ĉinaj arkeologoj elmarigis ĉinan antikvan ŝipon, droniĝintan en Suda Ĉina Maro.

[-Plu-]

Fondiĝis ĉina centro influanta veteron

[- Pri -Azio, Natura medio, Scienco, Teknologio. Raportis lazuracxielo je 2007-12-25. -]

Lastatempe en Pekino oficiale fondiĝis ĉina Meteologia Centro, kiu povas arte influi veteron.Laŭ konigo, de la lastaj jaroj, la arta influado al vetero fare de Ĉinio rapide kreskas kaj laŭ la skalo de la influado Ĉinio okupas la unuan lokon en la mondo. [-Plu-]

Itala ĉefministro faras subitan viziton al Afganio

[- Pri -Azio, -Eŭropo, Milito, Paco, Politiko. Raportis pacdefendo je 2007-12-25. -]

La 23-an ĉi-monate, itala ĉefministro Romano Prodi atingis afganan ĉefurbon Kabulon kaj faras subitan viziton al Afganio.

Laŭ la deklaro de la itala ambasadorejo en Afganio, Prodi faros interparolon kun afgana prezidento Hamid Karzai kaj interŝanĝos kun li opiniojn pri la nuna situacio de Afganio. Poste Prodi atingos la okcidentan urbon de Afganio Heart por viziti tie garnizonantajn italajn soldatojn.

[-Plu-]

Tajlanda Popola Potenca Partio venkis en la ĝenerala elektado

[- Pri -Azio, Politiko. Raportis pacdefendo je 2007-12-25. -]

Laŭ la popolvola enketado de la elirejoj de balotejoj, la Popola Potenca Partio de Tajlando gajnis la ĝeneralan elektadon kaj gajnis absolutan plejmulton de la sidlokoj en la Ĉambro de Reprezentantoj de tajlanda Parlamento. [-Plu-]

25-a de decembro: tutmondiĝa festo en la kulmino de nia civilizacio.

[- Pri -Mondo, Esperantio, Klerigado, Kulturo, Natura medio, Paco, Religio. Raportis Politikos je 2007-12-24. -]

La plej granda tutmondiĝa festo “Kristnasko”, alvenas nun ĉiujare kiel simbola kunfandiĝo de nuna homarana kulturo, kaj kulminacio de nia planeda “way of life” kreita en okcidento..

Kun la premo de avida ahcetado de varoj, specialaj manĝaĵoj, drinkaĵoj kaj donacaĵoj, meze de lumoj kaj petardoj, la festo anoncas ankaŭ la alveno de novan jaron, laŭ nia komuna kronologio.

[-Plu-]

Esperanta kurso en Hunan-a Fremdlingva Kolegio en Ĉinio

[- Pri Aliaj temoj. Raportis lazuracxielo je 2007-12-24. -]

PhotobucketLa 25-an de oktobro, ekfunkciis E-kurso en la Hunan-a Fremdlingva Kolegio en urbo Changde. En la kurso lernas 64 gestudentoj. La kurson gvidas lektoro Zhu Yonghan, vicprezidanto de la Hunan-a Esperanto-Asocio.

12:40-13:30 ĉiutage estas leciono. [-Plu-]

ĜOJAN KRISTNASKON ! - FELIĈAN NOVJARON 2008!

[- Pri Aliaj temoj. Raportis alfredo portillo je 2007-12-23. -]

ĜOJAN KRISTNASKON ! - FELIĈAN NOVJARON !

KRISMASI NJEMA NA FURAHA MWAKA 2008!

Novum Annum Prosperum
Bonne Année
Gelukkig Nieuwjaar
Glückliches Neues Jahr
Buon Anno [-Plu-]

Lakotaj indianoj rompis la interkonsentojn subskribitajn pasintece kun la usona registaro

[- Pri -Ameriko, -Indiĝenaj regionoj, Opreso. Raportis Roland Platteau je 2007-12-23. -]

respubliko de Lakotaoj

La Lakotaj indianoj, http://eo.wikipedia.org/wiki/Siuo forrompis la interkonsentojn iam subskribitaj de siaj praavoj kun Usono, tion deklaris la 19-an de decembro 2007 proparolantoj de la tribo. “Ni ne plu estas civitanoj de Usono, kaj ĉiuj kiuj en la regiono de l’kvin Subŝtatoj kiun entenas nia teritorio estas liberaj aliĝi al ni” diris ilia reprezentanto Russel Means antaŭ la gazetaro en Vaŝingtono. Li precizis, ke pasportoj kaj ŝoforrajtigiloj estos disdonataj al ĉiuj loĝnatoj de la teritorio, kondiĉe ke ili rezignu sian usonan ŝtatanecon. La intertraktatoj, subskribitaj antaŭ pli ol 150 jaroj estas: “senvaloraj vortoj sur psenvalora papero” ili estis “perfiditaj multajn fojon cele ŝteli nian kulturon, grundon kaj kutimojn”, aldonis la respondeculoj de la siua komunumo. Kelkaj el ili iris solene en la ambasadejoj de Bolivio, Ĉilio, Sudafriko kaj Venezuelo. Kaj planas krei diplomatajn rilatojn estontece. [-Plu-]

Venezuelo lanĉos propran sateliton

[- Pri Aliaj temoj. Raportis alfredo portillo je 2007-12-21. -]

Laŭ informis la Bolivarana Informa Agentejo, aŭguste de la jaro 2008 Venezuelo lanĉos eksterspace propran sateliton fabrikitan de Ĉinio kaj kun la partopreno de venezuelaj sciencistoj. Pere de tiu-ĉi moderna teknologia ilo Venezuela plibonigos liajn telekomunikajn kaj televidajn kapablojn kaj ĝi ankaŭ povos esti profitata de aliaj latinamerikaj landoj.

Ĉinio plue plenumos stabilajn kaj sanajn financajn politikojn

[- Pri -Azio, Politiko. Raportis lazuracxielo je 2007-12-20. -]

En la 19-a de decembro, raportisto informiĝis el ĉina tutlanda financa laborkunveno okazinta en Pekino, ke en la venonta jaro Ĉinio plue plenumos stabilajn kaj sanajn financajn politikojn.

 

[-Plu-]

Lee Myung-Bak, nova prezidento de Korea Respubliko

[- Pri Aliaj temoj. Raportis lazuracxielo je 2007-12-20. -]

Je 18:00 de la 19-a de decembro la la loka tempo, finiĝis la 17-a balotado de prezidenta elektado de Korea Respubliko.

 

 

 

[-Plu-]

Ĉinio publikigis talismanon de ŜME

[- Pri -Mondo, Natura medio. Raportis lazuracxielo je 2007-12-20. -]

Vespere de la 18-a de decembro, Ĉinio publikigis la talismanon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010 (ŜME) — “Haibao”, kiu estas en formo de knabo en blua koloro kun suprenturnitaj haroj kaj ridetaj rondaj okuloj. Ĝia desegno inspiriĝis el la ĉina ideografiaĵo “homo” (人).

“Haibao” signifas “trezoron de maroj”. Tio konformas ne nur al la korpa koloro de la knabo, sed ankaŭ al la kutimo de ĉinoj en nomado de infanoj. “Bao” troviĝas en nomo de multaj ĉinoj. La talismano enkorpigis la riĉan enhavon de la ĉina tradicia kulturo kaj la epokan spiriton “homo estas la unua”. [-Plu-]

Mortpuno. Historia decido al la UN.

[- Pri Homaj rajtoj, Politiko. Raportis vinicio je 2007-12-19. -]

Hieraŭ la ĝenerala asembleo de la UN kun 104 voĉoj favore jesis la moratorion pri la mortpuno.

54 landoj voĉdonis kontraŭe kaj 29 sin detenis. [-Plu-]

Specialistoj de MKO enkotos pri usona agrikultura subvencio

[- Pri -Mondo, Komerco. Raportis lazuracxielo je 2007-12-19. -]

La 17-an de decembro, petite de Kanado kaj Brazilo, institucio de Monda Komerca Organizo por solvado de disputoj anoncis, ke ĝi fondos specialistan grupon por klarigi leĝecon de agrikultura subvencio, praktikata de Usono. [-Plu-]

Internacia Kunveno speciale por helpi Palestinon decidis liveri monhelpon al Palestino je 7,4 miliardoj da usonaj dolaroj

[- Pri -Mondo, -Azio, Milito, Paco. Raportis lazuracxielo je 2007-12-19. -]

Vespere de la 17-a de decembro en Parizo, finiĝis la Internacia Kunveno speciale por helpi Palestinon. La kunveno decidis liveri monhelpon al Palestino je 7,4 miliardoj da usonaj dolaroj en la venontaj 3 jaroj.

La komuna deklaro, publikigita post la Kunveno diris, ke la Kunveno en Parizo elmontras “altan kredecon” pri la reformada kaj disvolva plano de Palestino, kaj la 7,4 miliardoj da usonaj dolaroj helpos al Palestino fari institucian konstruon kaj ekonomian disvolvon. [-Plu-]

Plej elstaraj futbalistoj de 2007

[- Pri -Mondo, -Ameriko, Sporto. Raportis lazuracxielo je 2007-12-19. -]

La 18-an de decembro en Zuriko la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj publikigis liston de la plej elstaraj futbalistoj por la jaro 2007. Brazilaj steloj Kaka kaj Marta ricevis la premiojn respektive por la plej elstaraj futbalisto kaj futbalistino. [-Plu-]

Sekvanta paĝo »