Malfermiĝis la sola esperantlingva retejo pri kabalo
Malfermiĝis nova informa blogo pri la scienco kabalo, nuntempe ĝi estas la sola regule renovigata esperanta informofonto pri ĉi-scienco. Dume ĝi enhavos (kaj parte jam havas) enkondukajn lecionojn (tekstojn kaj videojn) kaj popularajn artikolojn pri kabalo.
En la planoj estas aldoni pliajn esperantigitajn videojn (de www.kab.tv) kaj originalajn artikolojn de kabalistoj (de http://www.kabbalah.info/).
Militŝipoj de ĉina mararmeo unuafoje faris amikecan viziton al Japanio
Antaŭtagmeze de la 28-a de novembro, “Shenzhen” misila destrojero de ĉina mararmeo atingis Tokion kaj komencis la 4-tagan amikecan viziton en Japanio. Tio estas unuafoja amikeca vizito de militŝipo de ĉina mararmeo al Japanio. [-Plu-]
Ĉinio oponas kontraŭ publika minaco al ĉinaj pacprotektuloj
En la 28-a de novembro, respondante demandon de la raportisto, Qin Gang, proparolanto de ĉina Eksterafera Ministerio esprimis, ke Ĉinio oponas kontraŭ publika minaco al ĉinaj pacprotektuloj. [-Plu-]
Kvara pinta industria kaj komerca konferenco de Ĉinio kaj EU en Pekino
La 28-an de novembro en Pekino okazis la 4-a pinta industria kaj komerca konferenco de Ĉinio kaj Eŭropa Unio, organizita kune de la ĉina Ministerio pri Komerco, Komitato de Eŭropa Unio, deĵoranta prezidanta lando de Eŭropa Unio Portugalio. [-Plu-]
Okazis 5-a konferenco de aziaj parlamentaninoj kaj ministrinoj en Pekino
La 27-an de novembro en Pekino, okazis la 5-a konferenco de aziaj parlamentaninoj kaj ministrinoj, la konferenco temas pri “dono de eduka rajto al virinoj kaj knabinoj—ŝlosilo de socia kaj ekonomia disovlvo”, pli ol 120 parlamentaninoj kaj ministrinoj el pli ol 20 azi-pacifikaj landoj kaj delegitoj de koncernaj internaciaj kaj regionaj organizoj ĉeestis al la konferenco. [-Plu-]
Ĉinio volas kune kun internaciaj fakuloj pace utiligi eksteran spacon
La 26-an de novembro en Pekino, estro de ĉina Nacia Spaciala Administracio Sun Laiyan reasertis, ke Ĉinio volas laŭ la principo de “egaleco, reciproka utilo, paca utiligo kaj komuna disvolvo” kune kun internaciaj fakuloj disvolvi pli vastajn interfluojn kaj kunlaborojn, pace utiligi la eksteran spacon kaj alporti bonaĵojn al la homaro. [-Plu-]
Inaŭguriĝis internacia konferenco pri mezorienta problemo
La 27-an de novembro en la usona urbo Annapolis, inaŭguriĝis internacia konferenco pri mezorienta problemo, proponita kaj prezidita de Usono.Usona prezidento Bush, israela ĉefministro Ehud Olmert, prezidanto de Palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmoud Abbas kaj aliaj delegitoj el pli ol 40 landoj, regionoj kaj ĉefaj internaciaj organizoj ĉeestis al la konferenco. [-Plu-]
Ĉinio publikigis la unuan bildon de la luna surfaco senditan de satelito Chang’e-1
La 26-an de novembro la Ŝtata Spaciala Administracio de Ĉinio publikigis la unuan bildon de la luna surfaco senditan de la satelito Chang’e-1. Tio signifas plenan sukceson de la unuafoja lun-sondado de Ĉinio. [-Plu-]
47% el la francoj opinias “ebla”, ke ili iam povus iĝi senhejmuloj !

En jaroj 1960-aj ne plu estis trampoj nek almozuloj en Francio. Sed ili reaperis dum la jaroj 1980-aj kaj sekvaj. Kvankam la lando mem plu iĝas pli kaj pli riĉa, malegalecoj kaj malsekurecoj pliiĝas.
Nun, opiniesploro publikigita la 22-an de novembro 2007, far la firmao BVA, eĉ montris, ke …
43 centonoj de la francoj taksis ebla, ke ili iam iĝus senhejmuloj, 4 centonoj pensas ke tio estas “tre konjektebla”, dum nur 36 centonoj pensas ke estas “malmulte da risko” kaj 16 centonoj ke tio “neeblas”
Juĝenketo pri Ĵak Ŝirak (Jacques Chirac) pro ebla defraŭdo de mono
Je la 21-a de novembro, la antaŭ franca prezidento Ĵak Ŝirak estis oficiala suspekta pro defraŭdo de mono dum lia urbestrado de Parizo je la jaroj 1977-1995. [-Plu-]
Sarkozy konfesas ke la “nova” “simpligita” Eŭropa Traktato estus rifuzita de la popoloj se okazus referendumojn
Dum kunsido de altrangaj anoj de la Eŭropa Parlamento, la franca prezidanto Nikolao Sarkozy konfesis, ke se la “nova” taktato “simpligita” (ellaborita por ansttaŭi la “konstitucion” rifuzita de Francio kaj Nederlando dum du referendumoj en 2005) ne havus ajnan ŝancon esti akceptitaj de la Eŭropaj popoloj se oni aranĝus referendumojn pri ili. kaj ke tial ili volas voĉdonigi ĝin nur per la nacialj Parlamentoj. [-Plu-]
Komenciĝas interparolo inter ĉefministroj de Suda Koreio kaj Norda Koreio
Posttagmeze de la 14-a de novembro en Seulo, ĉefurbo de Suda Koreio, okazis la interparolo inter ĉefministroj de Suda Koreio kaj Norda Koreio. Gvidante delegaciojn, Han Duck-Soo, ŝtatafera ĉefministro de Suda Koreio kaj Kim Yong-il, kabineta ĉefministro de Norda Koreio respektive partoprenis en la unua plena kunveno. [-Plu-]
Pervez Musharraf rifuzis postulon de Condoleezza Rice pri kiel eble plej frua forigo de urĝa situacio
En la 13-a de novembro, en prezidentejo en Islamabado, intervjuate de usonaj amaskomunikiloj, pakistana Pervez Musharraf rifuzis postulon de usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice pri kiel eble plej frua forigo de urĝa situacio de la tuta lando. [-Plu-]
Israelo faros cedon en problemo pri teritorio
La 13-an de novembro, israela ĉefministro Ehud Olmert esprimis, ke por realigi pacan kunekziston kun Palestino, Israelo faros cedon en problemo pri teritorio. [-Plu-]
Publikiĝis formo de medaloj de Paralimpikoj en 2008
La 14-an de novembro, Pekina Olimpika Organiza Komitato publikigis formon de medaloj de Paralimpikoj en 2008.
Troviĝas ringforma jado sur la fronta flanko de la medaloj de Paralimpikoj en 2008. En la mezo de la medalo estas emblemo de la Paralimpikoj en 2008. Sur la dorsa flanko estas emblemo de Internacia Paralimpika Komitato kaj la nomo de la konkurso. Ankaŭ estas la vortoj “Pekinaj Paralimpikoj 2008″ en la angla lingvo kaj la brajlo. [-Plu-]
48 afrikaj landoj partoprenos en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
Lastatempe Libio oficiale konfirmis partoprenadon en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010. Ĝis nun 48 afrikaj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, certigis partoprenadon en la ekspozicio. Tio kreis novan rekordon en la 150-jara historio de la Monda Ekspozicio. [-Plu-]
Eĥis tutmonde reĝa voĉo hispana, dum iberoamerika pintkunveno.
Ŝajnas ke ibero-amerika pintkuveno en Santiago de Chile, estis ĉi foje tre sukcesa, laŭ opinio de partoprenintoj.
Memorinde ke tiaj kuvenoj de prezidentoj estis iniciato de hispanoj, en la jaro 1991, kiuj volis ne tute perdi sian influojn rilate al eksaj kolonioj, al kiuj kunigas komuna lingvo kaj pluraj negocoj.
Dum la jardeko 1990-2000 estis Hispanio kiu ĉefe profitis, danke al novliberalisma premado de la IMF, alpropiante de petrolfontoj, flug-kaj-telefonkompanioj kaj aliaj sudamerikaj entreprenoj. [-Plu-]
Inaŭguriĝis plena sesio de Interregistara Komisiono de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo
La 12-an de novembro en la hispana urbo Valencio inaŭguriĝis la 27-a plena sesio de la Interregistara Komisiono de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo. Al ĝi ĉeestas 450 delegitoj el 130 landoj.
En la inaŭguro hispana unua vicĉefministro Maria Teresa Fernandez de la Vega Sanz faris parolon. Ŝi diris, ke en la batalo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, oni devas speciale priatenti malriĉajn landojn; en tiuj ĉi landoj la medio estas poluita relative minimume, tamen ili plej multe suferas de la klimata ŝanĝiĝo. [-Plu-]
Inaŭguriĝis Ĉina Kontraŭdopada Centro
La 12-an de novembro okazis ceremonio por la inaŭguro de la Ĉina Kontraŭdopada Centro. Duan Shijie, vicdirektoro de la ĉina Ŝtata Sporta Administracio, diris, ke fondiĝo de la centro estas la grava paŝo, farita de la ĉina registaro por fortigi la batalon kontraŭ dopado. [-Plu-]
Pakistano okazigos parlamentan elektadon en venonta januaro
La 11-an de novembro, pakistana prezidento Pervez Musharraf deklaris, ke Pakistano okazigos parlamentan elektadon en januaro de la venonta jaro. Tiutage usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice esprimis bonvenigon pri tio. [-Plu-]
