Raporto.info

Kie la mondo raportas al vi, kaj vi al la mondo!


Alia ino al registaro: en Argentino estas elektita Kristina Fernandez-Kirchner.

[- Pri -Ameriko, Politiko. Raportis Politikos je 2007-10-29. -]

Dimanĉe la 28-an de oktobro, okazis nacia balotado en Argentino por elekti novan prezidenton kaj renovigi parton de la senatanoj, deputitoj kaj kelkaj aliaj politikaj instancoj en provincoj kaj urboj.

Kristina Fernandez Wilhelm, edzino de la nuna prezidento Nestor Kirchner, kandidatino laŭ la unuiĝo de partioj “Fronto por la venko” draste gajnis en la balotado.

Kristina naskiĝis la 19-an de februaro 1953, en la Plata-urbo, en kies universitato fariĝis advokato kaj kune al sia edzo Nestor Kirchner prenis politikajn karierojn laŭ la idealoj de la junularo politika de la jaroj 1970. [-Plu-]

“Lucca komiksoj kaj ludoj 2007″ (”Lucca Comics & Games 2007″)

[- Pri Aliaj temoj. Raportis vinicio je 2007-10-28. -]

De la 1 -a ĝis la 4 -a de novembro, en Lucca, Toskanujo (Italio), okazos la plej grava ekspozicio dediĉita al la bildstrioj, al la kartunkinaĵoj, al la ludoj (rolaj, tablaj, kartaj), al la imagarmondo, al la fantascienzmondo. [-Plu-]

Libana armeo pafas al Israelaj aviadiloj

[- Pri -Mezoriento, Aliaj temoj, Milito, Politiko. Raportis Karka je 2007-10-25. -]

La 25-an de oktobro, la Libana armeo pafas sur du Israelaj aviadiloj flugantaj super la sudo de la lando je malalta altitudo, sed neniu el ĉi tiuj aparatoj estis tuŝita, deklaris Libanaj respondeculoj. La Libanaj fortoj utiligis maŝinopafilojn kaj kontraŭaviadilajn armilojn muntitaj sur kirasaj veturiloj por pafi sur la Israelaj aviadiloj kiuj flugis apud la landlimo inter Israelo kaj Libano. [-Plu-]

Novaj gvidaj institucioj de KPĈ

[- Pri -Azio, Politiko. Raportis lazuracxielo je 2007-10-25. -]

Antaŭtagmeze de la 22-a de oktobro en Pekino, okazis la unua plena sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. La sesio elektis novajn gvidajn instituciojn de la Centra Komitato. Hu Jintao servas kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto de la Milita Komitato de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. [-Plu-]

Franca prezidanto ĉe Maroka reĝo

[- Pri -Afriko, -Eŭropo, -Mezoriento, Aliaj temoj, Ekonomiko, Komerco, Kulturo, Politiko. Raportis Karka je 2007-10-24. -]

Franca Prezidanto Sarkozy faras tritagan ŝtatan viziton al Maroko, kaj volas, ke tiu lando evoluigu civilan nuklean energisektoron en partnerado kun Francio. “La energio de la estonteco ne estas tia afero, kia devus esti la eksklusiva posedo de pli evoluintaj landoj, sed internaciaj konvencioj devus esti respektataj ĉie,” diris Sarkozy. [-Plu-]

500 000 personoj fuĝas Kaliforniajn fajregojn

[- Pri -Ameriko, Aliaj temoj, Natura medio, Vetero. Raportis Karka je 2007-10-24. -]

La grandegaj incendioj en suda Kalifornio mortigis almenaŭ kvin personojn. Fajregoj tumultas jam de tri tagoj, detruis preskaŭ 1300 konstruaĵojn kaj minacas superforti fajrestingistojn, amasaj evakuoj daŭras. La Usona prezidento George W. Bush intencas viziti la ruinigitan regionon. Guberniestro Arnold Schwarzenegger petis, ke Prezidanto George W. Bush deklaru Kalifornion kiel federala zono de kataklismo. [-Plu-]

Unua lun-sonda satelito de Ĉinio estis pafita en spacon

[- Pri -Mondo, -Azio, Scienco, Teknologio. Raportis lazuracxielo je 2007-10-24. -]

Je la 18-a horo kaj 5 minutoj de la 24-a de oktobro, la ĉina unua lun-sonda satelito “Chang’e n. 1″ estis pafita en la spacon.

La satelito estas sendepende esplorita kaj farita de Ĉinio mem.La satelito estis pafita per transporta raketo “Changzheng n. 3A” en la satelito-pafejo Xichang en sudokcidenta parto de Ĉinio. [-Plu-]

“Ekspo-foiro de lingvoj kaj kulturoj 2007”.

[- Pri -Ameriko, Aliaj temoj, Esperantio, Klerigado, Kulturo. Raportis Esperanto.info je 2007-10-22. -]

Kiel tamen en multaj landoj aŭ urboj de la mondo, unua foje estas organizita “ekspo-foiro de lingvoj” en Buenos Aires, Argentino. 

Temas pri internacia evento, kie profesiaj organizoj de lingvo-instruado kaj instruistoj kunigas por reklamadi lingvojn, lernejoj kaj la nuna mondan interkulturon.

Okazas ke ekde lastaj jaroj Buenos Aires fariĝis sudamerika centro de instruado de la hispana lingvo por eksterlandanoj.

[-Plu-]

Pollando : nova plimulto post balotadoj

[- Pri -Eŭropo, Aliaj temoj, Politiko. Raportis Karka je 2007-10-22. -]

La venkinta partio “Civita Platformo” formos la sekvontan registaron post la dimanĉa parlamenta balotado, kaj ties gvidantoj diris, ke ili provos retiri Polajn trupojn el Irako en 2008. [-Plu-]

Armita forto de la Kurda Laborista Partio atakis turkan sekurigan trupon

[- Pri Aliaj temoj. Raportis lazuracxielo je 2007-10-22. -]

Laŭ raporto de la turka novaĵ-agentejo, armita forto de la Kurda Laborista Partio atakis antaŭtagmeze de la 21-a de oktobro turkan barakon en la turka sudorienta regiono. [-Plu-]

Fermiĝis la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

[- Pri -Azio, Politiko. Raportis lazuracxielo je 2007-10-22. -]

La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) fermiĝis antaŭtagmeze de la 21-a de oktobro en la Popola Halo de Pekino.

La fermo komenciĝis je la 9-a matene, kaj ĝin prezidis Hu Jintao. [-Plu-]

Francio : masivaj strikoj kaj manifestacioj tutlande

[- Pri -Eŭropo, Aliaj temoj, Ekonomiko, Politiko. Raportis Karka je 2007-10-18. -]

Ĵaŭdon 18-an de oktobro, miloj da homoj esprimiĝis en Parizo kaj la grandaj urboj de la lando kontraŭ la reformo de la specialaj reĝimoj de emeritiĝo, planita de la registaro. Ili protestas pri la fakto, ke ili riskas perdi sian emeritiĝajn avatanĝojn. Dume, publikaj transportoj estas preskaŭ tute senmovigitaj, devigante milojn da personoj serĉi aliajn metodojn por iri al laborejo. Francio estas tuŝita de la plej masiva striko de la 10 lastaj jaroj. [-Plu-]

Nova historia rekordo de la eŭro kontraŭ la dolaro.

[- Pri -Ameriko, Aliaj temoj, Ekonomiko, Komerco. Raportis Karka je 2007-10-18. -]

Refoje, la eŭro registras hodiaŭ 18-a de oktobro historian rekordon kontraŭ “la verda bileto”. La Eŭropa valuto leviĝas al 1,4305 dolaro sur la merkato de fremdaj valutoj.

La dolaro suferas post la eldono, merkredon en Usono, de du indikiloj kiuj konfirmis la malfacilaĵojn de la Usona merkato pri nemoveblaĵoj : la konstruado de loĝejoj falis je pli ol 10% en Septembro, kaj la konstrupermesoj je pli ol 7%. [-Plu-]

Ukrainio : rezulto de la parlamenta balotado

[- Pri -Eŭropo, Aliaj temoj, Politiko. Raportis Karka je 2007-10-17. -]

Ukraina prezidanto Viktor Juŝĉenko decidis merkredon 17-an de oktobro por okcidentofavora koalicio rezultinta de la Oranĝa revolucio ĉe la Parlamento kaj li esprimis sian elekton por la kandidatigo de nova Ĉefministro. Ĉi tiu deklaro de subteno signifas ke la gvidantino de la Oranĝa revolucio Julia Timoŝenko estas preskaŭ certigita akiri la postenon de Ĉefministro. [-Plu-]

Lasta raporto de “Raportistoj sen Limoj” aperis

[- Pri -Mondo, -Afriko, -Ameriko, -Azio, -Eŭropo, -Oceanio, -Mezoriento, Aliaj temoj, Homaj rajtoj, Interreto, Politiko. Raportis Karka je 2007-10-16. -]

Eritreo estas nun la plej malbona lando koncerne la gazetara libereco, tuj antaŭ Norda Koreio kaj Turkmenio, kondamnis la ne-ŝtata internacia organizo Raportistoj Sen Limoj (france : “reporters sans frontières”, RSF) en ĝia monda klasifiko 2007 eldonita Mardon 15-an de oktobro. RSF ankaŭ notas “malgrandan plibonigon” de la situacio en la landoj de la G8-grupo, krom en Rusio. Eritreo estas unuafoje la lasta lando de la listo de la ĉiujara klasifiko de RSF kiu mezuras la gradon de la gazetara libereco en 169 landoj. [-Plu-]

Putin alvenas por vizito de historia graveco en Irano

[- Pri -Azio, -Eŭropo, -Mezoriento, Aliaj temoj, Milito, Paco, Politiko, Teknologio. Raportis Karka je 2007-10-16. -]

Rusa Prezidanto Vladimir Putin alvenas en Irano por la unua vizito de rusa ĉefo ekde la Islama revolucio. Atingas la supron de la listo pri polemikaj aferoj la Iranaj nukleaj ambicioj. [-Plu-]

La angloj estas en Finalo de la Rugbeo Monda Pokalo

[- Pri -Eŭropo, Aliaj temoj, Sporto. Raportis Karka je 2007-10-15. -]

Jonny Wilkinson helpis Anglion al la Finalo de la Monda Pokalo, gajnante kontraŭ Francio per senŝanceliĝema rezulto 14-9 dum la antaŭfinala matĉo sabaton 13-an de oktobro. [-Plu-]

Airbus liveras la unuan “380 superjumbo”

[- Pri -Azio, -Eŭropo, Aliaj temoj, Ekonomiko, Teknologio. Raportis Karka je 2007-10-15. -]

Post prokrastoj kiuj kostis al la Eŭropa aviadilo-fabrikisto milionojn da eŭroj kaj kondukis al perdon de 10 000 laborpostenojn, la unua Airbus 380 jeto estas liverita al la Singapura Flugkompanio Singapore Airlines lundon 15-an de oktobro. La unua aviadilo estas liverita 18 monatojn pli malfrue ol planita. [-Plu-]

Inaŭguriĝis la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

[- Pri Aliaj temoj. Raportis lazuracxielo je 2007-10-15. -]

Laŭ raporto de “El Popola Ĉinio”, la 15-an de oktobro laŭ loka tempo, la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) inaŭguriĝis en Pekino. Al la kongreso ĉeestas pli ol 2 200 reprezentantoj demokratie elektitaj el pli ol 70 milionoj da membroj de KPĈ, kaj Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ faris raporton en la nomo de la lasta Centra Komitato de la partio. [-Plu-]

Nobelpremio pri paco 2007

[- Pri -Mondo, -Ameriko, -Eŭropo, Natura medio, Paco, Politiko, Scienco, Vetero. Raportis Gunnar GÄLLMO je 2007-10-12. -]

De la Nobelpremio de 2007 pri paco, duono estas donota al IPCC (Intergovernmental Panel on Climate Change, “Interregistara Spertularo pri klimatŝanĝiĝo”) kaj duono al Albert Arnold (Al) Gore Jr. “pro iliaj streboj krei kaj disvastigi pli grandan scion pri homkreita klimatŝanĝo, kaj konstrui la fundamenton por la agoj necesaj por malhelpi tian ŝanĝon”. [-Plu-]

Sekvanta paĝo »