Aperis ”Beletra Almanako”, nova esperanta literatura revuo.
Kiel anoncite, dum septembro jam alvenis al aĉetantaj subskribintoj nova literatura revuo en Esperanto.
Bele kaj profesie eldonita de “Mondial” Novjorko http://www.librejo.com/ libro-forme, sub la respondeco de D-ro Probal Dasgupta, nova prezidanto de UEA kaj du kolegaj verkistoj, “Beletra Almanako”, aperigos oriĝinalaĵojn aŭ tradukitajn tekstojn, inkluzive la premiitaj de “UEA-Belartaj konkursoj”.
Tiel esperanta literaturo daŭrigas senpaŭze sian vojon tutmonde, kaj estas ĉefe revuoj kaj interreto, ĝia nuna defia kampo. [-Plu-]
Fukuda Yasuo elektiĝis ĉefministro de Japanio
Je 25-a de septembro, okazis balotoj elekti ĉefministron de Japanio ĉe la Ĉambro de Reprezentantoj (la malalta ĉambro de Japanio) kaj la Ĉambro de Senatoj(la alta ĉambro). Du ĉambroj elektis malsamajn homojn kiel ĉefministro. La Ĉambro de Reprezentantoj elektis Fukuda Yasuo, la prezidanto de LDP dum La Ĉambro de Senatoj elektis Ozawa Ichiro, la prezidanto de DP.
Okazis la Konferenca Komisiono de ambaŭ ĉambroj en kiu reprezentantoj el ambaŭ ĉambroj interparolas, sed ili ne interkonsentis. Rezulte Fukuda Yasuo elektiĝis ĉefministro laŭ la 67-a artikolo de la Konstitucio de Japanio.
Fukuda Yasuo elektiĝis nova prezidanto de LDP
Je 23-a de septembro, okazis baloto elekti prezidanton de Liberala Demokrata Partio (LDP), regpartio de Japanio, pro rezigno de Abe Shinzo, rezulte FUKUDA Yasuo akiris 330 voĉdonojn kaj ASO Taro akiris 197 voĉdonojn. Fukuda elektiĝis nova prezidanto de LDP. Fukuda elektiĝos ĉefministro kaj lanĉos sian kabineton je 25-a de septembro.
[-Plu-]
Mirinda natura spektaklo en interreto: pingvenoj kunvenas por pariĝi en suda Patagonio.
Danke al ciberteknologio, ĉi jare dekoj da kameraoj interrete konektitaj bonvenigas pingvenojn en la suda Patagonio argentina.
Estas internacie konata la pingvenejo de “Punta Tombo”, kie preskaŭ unu miliono da pingvenoj kunvenas ĉiu jare por pariĝi tien, fari nestojn kaj naski bebojn. Kelkaj miloj loĝas tie tamen dum la tuta jaro.
Kontrolita nun de naturaj kaj biologiaj specialistoj, la loko estas vizitebla de turistoj.
Do tuj eniru http://www.chubut.gov.ar/pinguinos/ se vi ne volas perdi la spektaklon kiu daŭrigus nur tri tagoj en la reto.
Radio Aktiva en Esperanto: unu jaro sen interrompe pere de la reto.

Radio Aktiva, momente, eble estas la nura radio kiu dissendas siajn programojn sen interrompe pere de la reto ekde la 21-a de septembro 2006.
Du parolistoj, Daniel kaj Sonia, kondukas la teamon de kunlaborantojn de la radio asuspiciita de “Urugvaja E-Asocio” kaj ofertas al ĉiuj esperantistoj individue aŭ asocie dissendi proprajn programojn, rekte aŭ sonbendigite.
UEA-“Indiĝenaj Dialogoj”: en la taŭga UN-vojo por rajtoj de indiĝenaĵ popoloj.
“Deklaracio pri rajtoj de indiĝenaj popoloj” ĵus aprobita de Ĝenerala Asembleo de UN, estas sendube homarana progreso je la naskiĝo de la ideala “granda rondo familia”: revo de la Zamenhofa esperantismo.
Tiel Esperanto-Movado, antaŭ nelonge -precize en la jaro 1998- lanĉis la projekton “Indiĝenaj Dialogoj”, kun la celo enirigi Esperanton kaj ĝia interna ideo, ene de la interrilatoj kaj streboj de indiĝenaĵ popoloj de la mondo por ke la nuna nia tutmondiĝa civilizacio akceptu rajtojn de survivado de ĉiuj gentoj laŭ propraj tradicioj, lingvoj, religioj kaj kultura identeco.
Usono rigardas Hamas kiel antagonisman korpon
La 19-an de septembro en Jerusalemo, usona ŝtata sekretario Reinhard Selten pledis por Esperanto en “pola Davos” esprimis, ke Usono rigardas Hamas, kiu regas Gazan, kiel “antagonisman korpon”. [-Plu-]
Francaj senatanoj laŭdis ĉinan registaron pro atento al tibeta ekonomia evoluado
La 19-an de septembro en Parizo, vicprezidantino de franca Senato Michele Andre kaj aliaj 6 senatanoj faris kunsidon kun ĉina delegacio de tibetologoj kaj viv-budaoj. La senatanoj pozitive taksis altan atenton de la ĉina centra registaro al la tibeta ekonomia evoluado. [-Plu-]
Israela oficisto unuafoje konfesis aeratakon kontraŭ Sirio
La 19-an de septembro, Benjamin Netanyahu, gvidanto de opozicia partio de israela parlamento kaj prezidanto de likudoj, unuafoje konfesis, ke antaŭ nelonge Israelo plenumis aeratakon en siria teritorio, tiel ke pli-ol-dektaga silento de la du flankoj pri la evento estis trarompata. [-Plu-]
Tajfuno Wipha kaŭzis rektan ekonomian perdon de pli ol 6,6 miliardoj da juanoj
Laŭ statistiko, ĝis la 18-a horo de la 19-a de septembro, post kiam la tajfuno Wipha atingis la ĉinan kontinenton, la ĉinaj provincoj Zhejiang, Fujian, Jiangsu, kaj la municipo Ŝanhajo, urĝe transigis 2,69 milionojn da loĝantoj al sekurecaj lokoj; la tajfuno kaŭzis rektan ekonomian perdon de pli ol 6,6 miliardoj da juanoj. [-Plu-]
Okazis la 74-a Itala Kongreso de Esperanto
Inter la 31-a de aŭgusto kaj la 7-a de septembro okazis en Pisa la 74-a Itala Kongreso de Esperanto. Ĝin partoprenis 140 samideanoj. Ĉeestis ankaŭ pluraj eksterlandaj esperantistoj, kio tre prozitive influis la kongresan etoson. La plej konata eksterlanda ĉeestanto estis baldur Ragnarsson, kies plena verkaro estis eldonita ĉi-jare de la itala eldonejo Edistudio. [-Plu-]
Kunaj esplorado kaj farado de satelito de Ĉinio kaj Brazilo
26 minutojn post la 11-a horo de la 19-a de septembro, la tria satelito “Resurso n-ro 1″ kune farita de Ĉinio kaj Brazilo estis lanĉita en la Satelito-Lanĉa Centro de Taiyuan, norda Ĉinio.
La satelito povas akurate sendi bild-informojn al Ĉinio kaj Brazilo kaj aliaj ricevo-povaj landoj kaj regionoj. [-Plu-]
Terura perspektivo: Ĉu Francio pretiĝas por nova irana milito?
Dum en Usono, Britio, kaj eĉ en la tuta mondo la “nemoveblaĵa bobelo” priokupiĝas bankistojn, ekonomistojn kaj popolaj poŝoj, tre surprizis deklaracio de Franca kanceliero Bernard Kouchner.
Li serioze admonis: “ni devas esti preta por la plej malbono kaj la plej malbono estas milito·” [-Plu-]
Elektado pri membro de la Akademio de Esperanto
La 14-an de septembro estis publikigitaj la rezultoj de la elekto de la estraro kaj aliaj ofichavantoj de la Akademio de Esperanto. Kiel prezidanto estis elektita John Wells. Ĉiuj estraranoj kaj direktoroj de la sekcioj estas viroj, kaj ĉiuj krom Probal Dasgupta estas laŭdevene eŭropanoj. [-Plu-]
89 homoj mortis en kraŝado de tajlanda pasaĝeraviadilo
Vespere de la 16-a de septembro, laŭ raporto de tajlanda ŝtata televidstacio, jam 89 homoj mortis en kraŝado de tajlanda pasaĝeraviadilo okazinta tiutage. 42 homoj vundiĝis. [-Plu-]
Bildekspozicio pri Pekinaj Olimpikoj inaŭguriĝis en Berlino
La 16-a de septembro en la Ĉina Kultura Centro de Berlino inaŭguriĝis la rondira bildekspozicio Nova Pekino kaj Novaj Olimpikoj.
Kiel parto de la 6-a Berlina Azi-Pacifika Semajno, la ekspozicio elektis pli ol 50 bildojn, kiuj spegulas brilan momenton de ĉinaj sportistoj en la pasintaj olimpikoj, la preparadon de la Pekinaj Olimpikoj kaj la pekinan novan fizionomion kaj la vivon de pekinanoj.
(el Ĉina Radio Internacia)
La Unua Ĉina Semajno de Urba Publika Trafiko komencita
La 16-an de septembro komenciĝis la Unua Ĉina Semajno de Urba Publika Trafiko.
La aktivado daŭros de la 16-a ĝis la 22-a de septembro en 108 urboj inkluzive de municipoj Pekino, Ŝanhajo, Tianjin. Oni energie proponas la koncepton de verda trafiko kaj alvokas urbanojn praktiki piediradon, bicikladon kaj veturadon per publika trafikilo. [-Plu-]
Japanio lancxis sian unuan mision al la Luno
Japanio lanĉis sian unuan mision al la Luno ekde sia kosmodromo de Tanegaŝima, en la Kagosxima-prefektujo, informis la Japana Agentejo pri Kosmoesplorado (JAXA).
Laux reprezentanto de JAXA, la lanĉo, kiun oni povis vidi per interreto, komencis je la 10:31 kaj cxio funkciis kiel projektite.
La kosmosondilo Kaguya, nomata tiel honore al lunprincino de fama porinfana japana rakonto, kostis 55000 milionojn da enojn (proksimume 480 milionoj da dolaroj).
La celo de la sondilo estas akiri datumojn pri la origino kaj konsistaĵo de la Luno, kaj studi la eblecon de daŭra homa restado sur ĝi. La sondilo konsistas el orbita observejo de tri tunoj, kun longo de 2,1 m, larĝo de 2,1 m kaj alto de 4,8 m; kaj du etaj satelitoj de 50 kg. [-Plu-]
Fukuda kaj Aso kandidatiĝis por estro de LDP
Je antaŭtagmezo, 15-a de septembro, FUKUDA Yasuo kaj ASO Taro kandidatiĝis por estro de Liberala Demokrata Partio (LDP), la japana regpartio, kies estro kredeble iĝos venonta japana ĉefministro.
[-Plu-]
D-ro John Wells, nova prezidanto de la “Akademio de Esperanto”.
Estas tre konate de esperantistoj, kio estas la “Akademio de Esperanto”, fondita dum la Unua Universala Kongreso en 1905, kun la nomo de “Lingva Komitato”.
Sendependa institucio, la Akademio, kies membroj estas elstaras esperantistoj, celas akompani naturan evoluon de lingvo internacia, prizorgante sian “fundamenton”.
Laŭ propra statuto, “akademianoj” elektas aliajn akademianojn” kaj sian komitaton kaj direktorojn de lingvaj sekcioj.