Sud-afriko oponas kontraŭ instalo de ĉefstabejo de usona trupo en Afriko
La 29-an de aŭgusto, sud-afrika nacidefenda ministro Patrick Lekota diris, ke afrikaj landoj jam atingis vastan komunan konon, Afriko ne bonvenigas ekziston de fremdlanda trupo, precipe oponas kontraŭ usona establo de bazo en Afriko en la maniero de afrika ĉefstabejo.Laŭ raporto, tiutage en kunveno en la sud-afrika leĝdona ĉefurbo Kaburbo, Patrick Lekota diris, ke se fremdlanda trupo eniros en iun afrikan landon, tio influos rilatojn inter afrikaj frataj landoj, ankaŭ kaŭzos malsekuran senton al afrikaj landoj. Li diris, ke Suda Afrika Evolua Komunumo, konsistanta el Sud-Afriko, Namibio, Zambio, Zimbabvo kaj aliaj, sume 14 landoj, faris la decidon, ke iu ajn membrolando ne akceptos usonan trupon.
Usono kaj Norda Koreio okazigos duflankan laborgrupan interparolon en Ĝenevo
En la 29-a de aŭgusto en Vaŝingtono, Christopher Hill, usona asistanta ŝtata sekretario de Usono kaj prezidanto de usona delegacio de sesflanka interparolo pri nuklea problemo de korea duoninsulo, diris, ke vespere de la 30-a de aŭgusto li iros al Ĝenevo por partopreni en la dua interparolo de la duflanka laborgrupo inter Usono kaj Norda Koreio, okazonta de la 1-a de septembro ĝis la 2-a. [-Plu-]
Inaŭguriĝis64-a Venecia Filma Festivalo
Vespere de la 29-a de aŭgusto, la 64-a Venecia Filma Festivalo inaŭguriĝis en Venecio, Italio.
Laŭkutime, ĉi-foja Filma Festivalo ankoraŭ konsistas el konkursa parto, nekonkursa parto, horizonto kaj aliaj partoj. Laŭ informo, pli ol 20 filmoj eniros en kunkursan parton kaj partoprenos en la konkurenco de la premio Ora Leono. Nuntempe 4 ĉinlingvaj filmoj partoprenos en la konkurso, kaj samtempe ankaŭ alia ĉinlingva filmo partoprenos en la konkurso pri surpriza filmo. [-Plu-]
Progresis ĉina laboro de ŝparo de energio kaj redukto de ellasa kvanto
La 26-an de aŭgusto en Pekino, estro de Ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato Ma Kai esprimis, ke en la unua duono de la kuranta jaro, energiokonsumo po unuo de la totala enlanda produktovaloro malpliiĝis je 2,78% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro, ellasa kvanto de sulfurilo iom malpliiĝis kaj nove progresis laboro de ŝparo de energio kaj redukto de ellasa kvanto. [-Plu-]
Intertraktado inter Taliban kaj Korea Respubliko
Vespere de la 27-a de aŭgusto, proprolanto de armita organizo Taliban Qari Yousuf Ahmadi informis al amaskomunikiloj, ke Taliban refoje okazigos vizaĝ-al-vizaĝan intertraktadon kun la delegacio de la registaro de Korea Respubliko pri ostaĝoj de Korea Respubliko en la 28-a ĉi-monate. [-Plu-]
Nova japana kabineto ĵure enoficiĝis
Post grandskala reformado de la kabineto fare de Abe Shinzo en la 27-a de aŭgusto,, vespere de la sama tago la nova kabineto ĵure enoficiĝis en mikada palaco.
En la gazetara konferenco, Abe Shinzo esprimis, ke la nova kabineto kiel eble plej klopode restarigos kredon de popolanoj al registaro. Abe Shinzo diris, ke la nova registaro klopode restarigos aktivecon de loka ekonomio, plimalgrandigas diverĝon inter urboj kaj regionoj, kaj persistos en reformado en la ĝenerala situacio de ekonomia tutmondiĝo. [-Plu-]
Ĉinio kaj Eŭropa Unio funebras pri viktimoj de eksplodo en Hyderabad
La 27-an de aŭgusto ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi sendis telegramon al hinda eksterafera ministro Pranab Mukherjee, esprimante kondolencon pro la grava perdo kaŭzita de la eksplodo en la hinda suda urbo Hyderabad. La saman tagon, ankaŭ Portugalio, la deĵoranta prezidanta lando de Eŭropa Unio, publikigis deklaron por kondamni la eksplodigon kaj esprimi kondolencon al familianoj de la viktimoj. [-Plu-]
Mohamed M. El Baradei reasertis per dialogo solvon de irana nuklea problemo
Plej freŝa aŭstria semajna gazeto “Profil”, eldonota en la 27-a de aŭgusto, diras, ke antaŭ nelonge ĝenerala direktoro de Internacia Atom-Energia Agentejo Mohamed M. El Baradei esprimis, ke li ĉiam pledas por serĉi solvan metodon de la irana nuklea problemo per dialogo. [-Plu-]
Palestina kaj israela gvidantoj refoje faros interparolon
Laŭ informo el israela oficisto en la 27-a de aŭgusto, israela ĉefministro Ehud Olmert kaj prezidanto de Palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmoud Abbas faros interparolon la 28-an de aŭgusto en Jerusalemo.Palestina ĉef-delegito de intertraktado Saeb Erekat malkaŝis, ke asistantoj de la duflankaj gvidantoj faros preparan interparolon por tio en la 27-a de aŭgusto. [-Plu-]
2-a internacia kunveno por interŝanĝi kaj demonstri sanigan ĉigong-on
La dua internacia kunveno por interŝanĝi kaj demonstri sanigan ĉigong-on okazis en Pekino. Ĝi altiris 160 ekzercantojn de 35 teamoj el Ĉinio, Japanio, Francio, Svislando, Usono kaj aliaj naŭ landoj kaj regionoj.
La kunveno kun grupa kaj individua konkursoj estas unu el la agadoj de la Ĉina Asocio de Saniga Ĉigong-o por disvastigi tiun sanigan metodon . [-Plu-]
Internacia kunlaboro por solvi malfacilon de dezertiĝo
Nun Ĉinio evoluigas plurkampan, plurnivelan kaj plurflankan internacian kunlaboron en regado de dezertiĝo.
Laŭ informo el la Internacia Dezerta Forumo de 2007 de Kubuqi, nun Ĉinio jam subskribis forstokulturan kunlaboran interkonsenton kun triono da landoj en la mondo kaj ĉiujare trejnas amason da teknikistoj pri preventado kaj regado de dezertiĝo por landoj de la tria mondo. La internacia trejna centro pri preventado kaj regado de dezertiĝo jam establis Azian Kontrolan Centron de Dezertiĝo en Ĉinio. De 2002 ĝis nun, la nombro de internaciaj senpagaj helpaj programoj al Ĉinio en tiu ĉi flanko superis 20. [-Plu-]
52 homoj mortis en incendio de Grekio
Ĝis tagmezo de la 26-a de aŭgusto, mortinto jam atingis 52, pro la incendio de duoninsulo Peloponnese de Grekio. En la sama tago, Komitato de Eŭropa Unio esprimis, ke multaj eŭropaj landoj jam sendis aŭ sendos helpantojn kaj instalaĵojn al Grekio per “Civila protekta Sistemo” por helpi al Grekio estingi la arbaran incendio.
42 homoj mortis en eksplodiga evento en suda Hindio
Vespere de la 25-a de aŭgusto, en la hinda suda urbo Hyderabad okazis sinsekvaj eksplodigoj, rezulte mortis almenaŭ 42 homoj, kaj vundiĝis pli ol 70.Ĝis nun, neniu organizaĵo deklaris respondeci pri la eksplodigoj. La urbo Hyderabad sin trovas en kompleta alarma stato, ankaŭ aliaj najbaraj urboj, kiaj Nov-Delhio kaj Bombajo plifortigas la sekurigan gardadon. [-Plu-]
Inaŭguriĝis en Osaka 11-a Monda Atletika Turniro
Vespere de la 25-a de aŭgusto en la japana urbo Osaka, inaŭguriĝis la 11-a Monda Atletika Turniro, la monde plej altnivela atletika konkurso. En mateno de la sama tago, en la vira maratona konkurso, kenja sportisto Luke Kibet gajnis la ĉampionecon per 2 horoj 15 minutoj kaj 59 sekundoj, kaj akiris la unuan oran medalon de ĉifoja monda atletika turniro. [-Plu-]
Forpasis elstara esperantisto D-ro Enrique Balech
Forpasis en Necochea-urbo, en Argentino, D-ro Enrique Balech, naskiĝinta en Telén, provinco de La Pampa, en Patagonio argentina, en 1912.
95 jarulo, D-ro Enriko Balech, estis la dojeno de Argentina Esperanto Movado, esperantiĝinta en la jaro 1932, en la Bonaera “Esperanta Lernejo” de Andrés Villafranca, kiam estis universitata studento.
Inaŭgriĝis Internacia Ekspozicio pri filma kaj televida programo
En la 23-a de aŭgusto, inaŭguriĝis Internacia Ekspozicio pri filma kaj televida program 2007 en Pekino.
Pli ol 40 eksterlandaj amaskomunikilaj kompanioj el Usono, Britio, Francio, Kanado, Japanio, Korea Respubliko kaj aliaj sume preskaŭ 30 landoj kaj regionoj partoprenas en la Ekspozicio. [-Plu-]
Liberkomerca interkonsento inter Japanio kaj Asocio de Sudaorientaziaj Landoj
La 25-an de aŭgusto en Manilo, Japanio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj atingis liberkomercan interkonsenton. Laŭ la interkonsento, Japanio realigos nulan doganon al 90% de produktoj importitaj el Asocio de Sudorientaziaj Landoj laŭ valoro. [-Plu-]
Plej multaj pollandanoj oponas kontraŭ establo de kontraŭmisila bazo
La 24-an de aŭgusto, pollanda centro pri enketo de publika opinio publikigis plej freŝan opiniosondon montrante, ke 56% de pollandanoj, kiuj akceptis la opiniosondon, oponas kontraŭ establo de usona kontraŭmisila bazo en Pollando. [-Plu-]
Kuristo disvastigas Esperanton en Rio-de-Ĵanejro
Esperanto estis disvastigita dum sporta evento en Brazilo. La atleto Walter Fontes partoprenis en la 20-a Mararmea Stratkurado kunportante la Esperantan flagon, kiu okazis la 5-an de aŭgusto, en Rio-de-Ĵanejro. Tiu iniciato estis konsekvenco de debatoj estigitaj kadre de la ronda tablo titolita Esperanto en Sportoj, dum la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto.
Usono konfesis gravan defion de iraka situacio
La 23-an de aŭgusto, Gordon Johndroe, proparolanto de la usona Blanka Domo, diris, ke laŭ taksa raporto pri iraka situacio, publikigita de usona informa sekcio tiutage, Irako alfrontas tre gravan defion klopodante efektivigi la nacian repacigon kaj fini konflikton inter sektoj. [-Plu-]