Raporto.info

Kie la mondo raportas al vi, kaj vi al la mondo!


Svedio: Ingmar Bergman forpasis

[- Pri -Eŭropo, Arto, Kulturo. Raportis Gunnar GÄLLMO je 2007-07-31. -]

La sveda filmreĝisoro, teatroreĝisoro kaj verkisto Ingmar Bergman forpasis la 30-an de julio 2007 en sia lasta hejmo, en la insulo Farojo (loklingve Faråi, svede Fårö) apud Gotlando meze de Balta Maro. [-Plu-]

Usono kaj Ĉinio fortigu kunlaboron pri ekspluato de pura energio

[- Pri -Ameriko, -Azio, Aliaj temoj, Politiko, Teknologio. Raportis lazuracxielo je 2007-07-31. -]

La 30-an de julio usona financa sekretario vizitanta Ĉinion Henry Paulson esprimis, ke Usono kaj Ĉinio fortigu kunlaboron por kune ekspluati puran energion kaj teknikon de nova energio. [-Plu-]

Unua grupo de nukleaj kontrolistoj foriris el Koreio

[- Pri -Mondo, -Azio, Aliaj temoj. Raportis lazuracxielo je 2007-07-31. -]

La 31-an de julio, laŭplane fininte kontroladon al fermitaj nukleaj instalaĵoj en Yongbyon, la unua grupo de 10 kontrolistoj de Internacia Atom-Energia Agentejo foriris el Koreio. [-Plu-]

Registaro de Korea Respubliko forte kondamnis Taliban pro ĝia mortigo de alia ostaĝo

[- Pri -Mondo, -Azio, Aliaj temoj, Milito, Paco. Raportis lazuracxielo je 2007-07-31. -]

La 31-an de julio, proparolanto de la Ministerio pri Diplomatio kaj Komerco de Korea Respubliko Cho Hee-yong diris, ke la registaro de Korea Respubliko konfirmis, ke alia ostaĝo s-ro Shim Sung-min estis mortigita de armitoj de Taliban en Afganio. La registaro de Korea Respubliko esprimis firman kondamnon kontraŭ tiu perfortaĵo. [-Plu-]

Usona Ĉambro de Reprezentantoj pasigis rezolucion koncernan al seksaj sklavinoj

[- Pri -Mondo, -Azio, Aliaj temoj, Milito, Paco, Politiko. Raportis lazuracxielo je 2007-07-31. -]

La 30-an de julio la usona Ĉambro de Reprezentantoj voĉdone pasigis la rezolucion, kiu kondamnas Japanion pri ĝia perforta varbado de virinoj el aziaj landoj kirl seksaj sklavinoj de japanaj trupoj dum la 2-a Mondmilito. [-Plu-]

Iraka teamo ĉampioniĝis en la Azia Pokala Futbalado

[- Pri Aliaj temoj. Raportis lazuracxielo je 2007-07-31. -]

Vespere de la 29-a de julio okazis finalo de la Azia Pokala Futbalado de 2007 en Ĝakarto, ĉefurbo de Indonezio. La iraka teamo per 1 kontraŭ 0 venkis la saud-arabian kaj akiris la ĉampionecon.

La saud-arabia teamo per sukcesa defendo rezistis al furioza atako de la iraka en la unua duono de la finalo, tamen Khalef Younis fine kapŝote golis por la iraka en la 70-a minuto. Poste la saud-arabia teamo organizis fortan rebaton, tamen vane.

130 grekaj artaĵoj el Luvro eksponiĝos en Pekino

[- Pri Aliaj temoj. Raportis lazuracxielo je 2007-07-31. -]

De la 12-a de aŭgusto ĝis la 9-a de novembro eksponiĝos en Pekino 130 grekaj artaĵoj el Luvro kun asekura valoro de 300 milionoj da juanoj (1 eŭro=10 juanoj).

Respondeculo de la Ĉefurba Muzeo de Ĉinio diris, ke tio estas la unuafoja kaj plej granda ekspozicio de Luvro sur la ĉeftero de Ĉinio. La eksponaĵoj plejparte estas klasikaj skulptaĵoj kreitaj en la 5-4-a jc. a.K. La ekspozicio konsistas el tri partoj: erao de antikva Grekio, spirita mondo de grekoj kaj dialogoj kun grekaj famuloj.

Gvidantoj de Germanio, Usono kaj Rusio diskutis pri projekto de solvo de palestina-israela krizo

[- Pri Aliaj temoj. Raportis lazuracxielo je 2007-07-27. -]

La 26-an de julio, germana ĉefministrino Angela Merkel, usona prezidento Bush kaj rusa prezidento Putin faris telefonan konferencon kaj diskutis pri projekto de solvo de palestina-israela krizo. [-Plu-]

Fino de kursoj de Esperanto en Kantono, Ĉinio

[- Pri Aliaj temoj. Raportis lazuracxielo je 2007-07-27. -]

Fine de junio finiĝis du kursoj de Esperanto en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio. Unu el ili okazinta en universitato estis gvidita de la ĉina samideano Liu Weizhuang, ĝenerala sekretario de la Esperanto-Asocio de Kantono, kaj Augusto Casquero, prezidanto de la Hispana Esperanto-Asocio, kaj tie oni disdonis la koncernajn diplomojn al la lernantaro. [-Plu-]

Olimpia fajro de Ŝanhajaj Specialaj Olimpikoj atingis Vaŝingtonon

[- Pri Aliaj temoj. Raportis lazuracxielo je 2007-07-27. -]

La 25-an de julio, eskortate de leĝplenumantoj kun torĉo en mano, olimpia fajro akirita en Ateno, ĉefurbo de Grekio, por la Ŝanhajaj Specialaj Olimpikoj de 2007 atingis la ĉefstabejon de la Internaciaj Specialaj Olimpikoj en Vaŝingtono de Usono. [-Plu-]

XV-aj Tutamerikaj sportludoj en Rio-Ĵaneiro, Brazilo.

[- Pri -Ameriko, Sporto. Raportis Kiber je 2007-07-25. -]

La “XV Jogos Pan-americanos Rio 2007” alvenas al la fino je venonta dimanĉo, kaj ĉiuj partoprenantoj jam kalkulas la orajn medalojn gajnitaj de sportistoj, kiuj kandidatiĝas por partopreno venontjare en la XXIX Pekina Olimpiado.

http://www.rio2007.org.br/

Kiel previdite la plej ormedalo-gajnintoj estas sportistoj el Usono, Kubo kaj Brazilo mem, kiu tre feliĉe kaj kontentige sukcesis organizi la XV-aj Ludojn, inaŭgurita je la 12-a de julio. [-Plu-]

Kvin rimarkindaj esperantaj Kongresoj nur en du semajnoj.

[- Pri -Mondo, Aliaj temoj, Esperantio, Klerigado, Kulturo. Raportis Esperanto.info je 2007-07-25. -]

Eĉ se tradicie dum la tuta jaro esperantistoj kunvenas kaj renkontiĝas, estas dum norda somera tempo, kiam ili multobliĝas ĉie.

Kiel tutmonda volontula movado, esperantistoj emas kunigi kaj profitas libertempon kaj feriaĵojn.

Kaj nun pere de interreto: la ciberrenkontiĝoj estas daŭrigaj dum 24 horoj kaj 365 tagoj jare! Kaj en la kongresoj pli kaj pli rekte partoprenos kolegaro ekde la virtuala spaco. [-Plu-]

Furoras tutmonde lasta volumo de “Harry Potter”.

[- Pri -Mondo, Aliaj temoj, Kulturo. Raportis Gerki je 2007-07-25. -]

Kiel anoncite kaj previdite aperis lasta sepa 874 paĝaj volumo de “Hari-Poter” kaj sukcesega verkistino K. Rowling kaj eldonejoj, nur atendas fari kontojn

Eĉ se ankoraŭ kelkaj interpretistoj kaj tradukistoj dubas pri la vera signifo de la mistera titolo: ‘Harry Potter and the Deadly Hallows’”, sen dube la fanatikaj legontoj tuj korekte komprenos korekte pri kio temas, t.e. “Hari Poter kaj la mortigaj sanktaĵoj” au ”Hari Poter kaj relikvoj de la morto” aŭ iom simile.

La ĉefa intrigo temas pri la survivo de Hari Potter, danke al sia kuraĝo, kaj memkonfido kun la magiaj povoj ricevitaj en la magia lernejo. [-Plu-]

Sarkozy kaj Brown iros al Darfur kune

[- Pri -Afriko, -Eŭropo, -Malriĉaj regionoj, Aliaj temoj, Milito, Paco, Politiko. Raportis Karka je 2007-07-25. -]

BrownFranca Prezidanto Nicolas Sarkozy kaj Brita Ĉefministro Gordon Brown diris, ke ili pretas fari komunan viziton al Darfur fine de ilia unua oficiala renkontiĝo post enoficiĝo.

Ili volas fari komunan viziton al Darfur favore al paco en la krizotrafita Sudana regiono. Post renkontiĝo en Parizo, la du gvidantoj asertis, ke Francio kaj Britio komune subtenos Rezolucion de la UN alvokante al sendo de interpacigaj fortoj de Afrika Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj. [-Plu-]

Serbia Parlamento voĉdonas kontraŭ sendependeco de Kosovo

[- Pri -Eŭropo, Aliaj temoj, Paco, Politiko. Raportis Karka je 2007-07-25. -]

25-an de julio : La Serbia asembleo voĉdone elektis legitimi la registaran rezolucion pri Kosovo kiu malakceptas iun ajn moviĝon al sendependeco de la eksaliĝinta etna Albanoenloĝata provinco. La voĉdono venis nur kelkajn horojn antaŭ renkontiĝo en Vieno de la tiel nomita Kontakto grupo — Usono, Britio, Germanio, Francio, Italio kaj Rusio — por diskuti pri nova fazo de intertraktadoj inter Belgrado kaj Priŝtina post kiam la UN Sekureca Konsilio ne atingis komunan sintenon pri tiu problemo. Serbio kontraŭas ĉian sendependecon por sia suda provinco, kie etnaj Albanianoj konsistigas 90 procentojn de la du milionoj da loĝantoj.

Bulgaraj flegistinoj fine liberigitaj

[- Pri -Afriko, -Eŭropo, Aliaj temoj, Medicino kaj sano, Politiko. Raportis Karka je 2007-07-25. -]

Bulgaroj trankviliĝis ĉe la liberigo de iliaj flegistinoj post 8 jaroj en libia malliberejo. La liberigo de la Bulgaraj flegistinoj estas sentita kiel venko de ĉiuj Bulgaroj, ne nur tiu de la registaro aŭ de Eŭropa Unio intertraktantoj. La kvin Bulgaraj flegistinoj kaj la Palestina doktoro kiu nun ankaŭ havas Bulgaran civitanecon estis liberigitaj frue en la tago kaj rekte flugis al Sofio per Franca registara jeto. Ili estis akompanataj de Franca Prezidentedzino Cécilia Sarkozy kaj Komisionestrino pri Eŭropa Unio Eksteraj Rilatoj Sinjorino Benita Ferrero-Waldner, kiuj ambaŭ penlaboris por ilia liberigo. [-Plu-]

Ĉinio kaj Usono kunlaboras pri 3-ageneracia nukleo-elektra tekniko

[- Pri -Ameriko, -Azio, Aliaj temoj, Paco, Politiko, Scienco. Raportis lazuracxielo je 2007-07-25. -]

La 24-an de julio en Pekino, la ĉina Ŝtata Limigita Kompanio de Nukleo-elektra Tekniko kaj la usona Okcident-doma Elektra Kompanio LLC subskribis kontrakton pri translacio de la 3-generacia nukleo-elektra tekniko kaj pri aĉeto de instalaĵoj de Nuklea Insulo. Ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan ĉeestis al la subskriba ceremonio kaj intervidiĝis kun reprezentantoj de ambaŭ flankoj. [-Plu-]

Taliban ankoraŭ ne mortigis ostaĝojn de Korea Respubliko

[- Pri -Mondo, -Azio, Aliaj temoj, Milito, Paco. Raportis lazuracxielo je 2007-07-25. -]

La 24-an de julio, respondeculo de afgana loka tribo aliĝanta al intertraktado pri ostaĝoj de Korea Respubliko konfirmis al amaskomunikiloj, ke armitoj de Taliban ankoraŭ ne mortigis la ostaĝojn ĝis vespero de la 24-a de julio, kaj postulas interŝanĝi 8 talibanajn malliberulojn per 8 ostaĝoj. [-Plu-]

Interparolon de Rusio kaj Usono pri misil-defensiva sistemo

[- Pri -Ameriko, -Azio, Aliaj temoj, Milito, Paco. Raportis lazuracxielo je 2007-07-25. -]

La 24-an de julio, rusa ministro pri eksteraj aferoj Sergei Lavrov deklaris, ke en la 30-a kaj 31-a ĉi-monate en Vaŝingtono specialistoj de Rusio kaj Usono faros diskuton pri usona starigo de misil-defensiva sistemo en orienta Eŭropo kaj pri proponoj de Rusio surbaze de la problemo. [-Plu-]

Ĉinan starpunkton pri doha-a intertraktado

[- Pri -Mondo, -Azio, Aliaj temoj, Komerco, Politiko. Raportis lazuracxielo je 2007-07-25. -]

La 24-an de julio en Ĝenevo, ĉina konstanta delegito al Monda Komerca Organizo Sun Zhenyu eksplikis starpunkton de la ĉina registaro pri doha-a intertraktado de agrikultura problemo. Li esprimis, ke Ĉinio subtenas solvi problemon de tutmonda agrikultura komerco per plurflanka intertraktado kaj plenforte subtenos kaj partoprenos en la intertraktada procezo. [-Plu-]

Sekvanta paĝo »