Reactable: nova elektronika muzikilo
Reactable estas kunlabora elektronika muzikilo, kiun konsistigas tuŝebla interfac-tablo. Diversaj muzikistoj samtempe povas kundividi totalan kontrolon de la muzikilo movante kaj turnante fizikaj objektoj sur luma ronda tablo. Per movoj de tiuj objektoj, kiuj reprezentas la komponantojn de klasika modula sintezilo, uzantoj povas krei kompleksajn kaj viglajn sonojn, kun generatoroj, filtriloj kaj modulatoroj, en speco de tuŝebla modula sintezilo. [-Plu-]
Sĥistosomozo
La Monda Organizo pri Sano aranĝis al Ĝenevo la unuan kunvenon pri la malzorgaj tropikaj malsanoj, kiuj monde trafas unu miliardon de homoj.
Ĉeestis ĝiaj kutimaj kunagantoj : registaroj, neregistaraj organizoj kaj farmaciaj industrioj. La doktoro Margaret Chan, ĝenerala direktorino de la Organizo, kaj Elmer Schnee, de Merck KgaA, subskribis protokolon pri batalado kontraŭ la sĥistosomozo.
La MOS ricevos dum 10 jaroj 200 milionojn da tablojdoj de prazikantelo (medikamento) - tio estas donaco, kiu valoras 80 milionoj de dolaroj.
La sĥistosomozo trafas 180 milionojn da homoj, ĉefe infanoj. Laŭ la tipo, tiu parazito povas kaŭzi sangurinadon, disenterion, makrolienecon aŭ cirozon.
Forlaso de abdomena premo
En Francujo, la Alta Aŭtoritato de Sano (HAS) ordonis forlasi abdomenan premon dum la dua periodo de akuŝo, ĉar tiu metodo restas nepruvita.
Temas pri la premo sur utera fundo por mallongigi la daŭron de la dua akuŝperiodo. Ĉi tiu periodo daŭras de la kompleta koldilatiĝo ĝis la nasko tra natura vojo. Tiu metodo oftas, sed ne estas lernigita nek kodigita nek taksita, kaj ĝi malofte estas en la dosiero de kuracato. Ebleco de komplikaĵoj, maloftaj sed severaj (daŭraj abdomendoloroj, perineaj vundoj, abdomenaj ekĥimozoj) pravigas forlason de tiu teĥniko.
Taŭgas efike la instumenta ekstraktado per akuŝilo (forcepso), kupo aŭ la cesara operacio.
Pri nuklea problemo de Korea duoninsulo (nova)
La 27-an de junio, Korea Atomenergia Buroo kaj delegacio de Internacia Atomenergia Agentejo okazigis interparolon en Pjongjango por diskuti pri certiga procezo de fermado kaj sigelado de nuklea instalaĵo en Yongbyong. [-Plu-]
Tony Blair estis nomumita kiel speciala sendito pri mezorienta problemo
La 27-an de junio en ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, 4 koncernaj flankoj pri mezorienta problemo publikigis deklaron kaj nomumis Tony Blair, britan eksan ĉefministron, kiel specialan senditon pri mezorietna problemo. [-Plu-]
Ĉinio konstruas transmaran ponton plej longan en la mondo
La 26-an de junio okazis ceremonio por kompletiĝo de ponto trans la golfo Hangzhou en la orienta parto de Ĉinio. Ĝi estas la plej longa transmara ponto en la mondo. Ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan sendis leteron al la ceremonio por gratulo. [-Plu-]
Bulgaraj anoj de la Eŭropa Parlamento perlaboras malpli ol purigistoj
Bulgaraj eŭroparlamentanoj perlaboras po sescent eŭroj monate - malpli ol purigistoj en la Eŭropa Parlamento kaj dudekoble malpli ol italaj eŭroparlamentanoj, raportas la pola gazeto Dziennik. Post 2009 aplikotaj reguloj estas definataj por egaligi la nivelon de la salajro po sepmil eŭroj proksimume por ĉiuj eŭroparlamentanoj.
[el ranto.eu]
Video pri nia www.raporto.info
Saltuon! karaj amikoj,
Lastatempe, mi trovis tiun videon en Youtube, farita de gxeremio. Bonvolu ĝui ĝin!
Pri nuklea problemo de Korea duoninsulo
La 25-an de junio en Pjongjango, proparolanto de la korea Ministerio pri Eksteraj Aferoj deklaris, ke la transmovo de korea kapitalo, kiu estis frostigita en la aomen-a banko Banco Delta Asia Bank, jam estis solvita, Koreio komencos plenumi komunan dokumenton pri “realigo de unuapaŝa ago de komuna deklaro”, atingitan de la 6-flanka interparolo pri la nuklea problemo de la korea duoninsulo. [-Plu-]
“Kvarflanka Interparolo” pri palestina-israela problemo esprimis kune klopodi por paco
Vespere de la 25-a de junio en la egipta urbo Sharm el Sheik, okazis “kvarflanka interparolo” pri la palestina-israela problemo, kaj egipta prezidento Mohammed Hosni Mubarak, jordania reĝo Abdullah 11 Bin Al-Hussein, prezidanto de Palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmoud Abbas kaj israela ĉefministro Ehud Olmert ĉeestis al la interparolo. [-Plu-]
Internacia Atom-Energia Agentejo estis invitata fari viziton al Irano
La 25-an de junio, Internacia Atom-Energia Agentejo publikigis novaĵan bultenon. La bulteno diras, ke Irano invitis laboran grupon de la agentejo fari viziton al Irano kaj diskuti pri disputplena irana nuklea plano. [-Plu-]
Internacia kunveno pri darfur-a problemo
La 25-an de junio en Parizo finiĝis 1-taga internacia kunveno pri darfur-a problemo. Ĉeestantoj ĉefe diskutis pri politika solvo de la problemo. [-Plu-]
Usona esperantisto trejnis instruistojn en Pekino
De la 15-a ĝis la 18-a de junio, usona esperantisto Dennis vizitis Pekinon por trejni instruistojn de Esperanto en la Pekina Bazo por Esperanto-instruado al Infanoj.
Internacia konferenco pri darfura problemo okazos en Parizo
La 22-an de junio, la franca Ministerio pri Eksteraj Aferoj anoncis, ke internacia konferenco pri la darfura problemo de Sudano okazos la 25-an de junio en Parizo. Ĉeestantoj de la konferenco diskutos ĉefe pri politika solvado de la darfura problemo, regiona sekureco, humanisma situacio kaj aliaj problemoj. [-Plu-]
Le Bourget aviadekspozicio : Airbus denove unuaranga
“Airbus fine elkriziĝas”, la kompanio-prezidanto Louis Gallois proklamis la 19-an de junio, post intensa kampanjo por denove superi Boeing per miliardoj da dolaroj. ” Mi povas diri al vi kun plena konfido, ke Airbus plene revenis” diris Gallois dum la dua tago de la monda Aviadoekspozicio en la flughaveno de Le Bourget apud Parizo. [-Plu-]
Francio : festo de la muziko
La 21-an de junio Francio festis la someran solsticon per tutnoktaj muziko kaj festo en urbegoj kaj urbetoj. Tiuj okazaĵoj altiris pli ol 10 milionojn da festantoj sur la stratoj.
En Parizo, la humoro kaj etoso ŝanĝis de loko al loko. Miloj amase venis sur la deklivoj de Montmartre kaj dancis en la mallarĝaj stratoj kie nekonataj artistoj ĝuis iliajn 15 minutojn da famo. Tiuj kiuj serĉis la pli grandajn eventojn povis ĉeesti unu el la multaj koncertoj speciale organizitaj por la “Festo de la Muziko”. La nokto vidas ĉiajn stratmuzikistojn kaj amatorajn bandojn kiuj amuzigas la amasojn en strataj partioj, dum proksimume 18,000 liberaj koncertoj estis organizitaj tra la tuta lando, de Marseille al Metz kaj de Bayonne al Brest. [-Plu-]
Anglaparolantaj ĵurnalistoj en landoj kun malaltaj salajroj eklaboras por okcidentaj komunikiloj
Parto da la retejo de brita tagĵurnalo estas redaktata en Manilo (Filipinoj). Fotoj el tre konata monda informservo estas selektataj kaj subtekstataj en Singapuro. La prilaborado de iu usona taggazeto estas farata en Barato. Ses barataj raportistoj estas dungitaj de kalifornia gazeto por raporti pri la urbaj debatoj per retkamerao. La junaj anglaparolantaj diplomitaj ĵurnalistoj dungitaj de la barata firmao “Hi-tech export” estas pagataj ĝis dekoble malpli ol en Britio. “Tiu evoluo estas tre freŝdata”, klarigas José-Manuel Nobre Correia, direktoro de la Observatorio de la komunikiloj en Eŭropo. “Kompreneble tio devis okazi. Pritrakti internaciajn novaĵojn ekde Londono aŭ Nov-Delhio ne ŝanĝas multe”. [el ranto.eu]
Christopher Hill vizitis Koreion
La 21-an de junio, Christopher Hill, usona asistanta ŝtata sekretario kaj estro de la usona delegacio pri la sesflanka interparolo pri korea nuklea problemo, atingis Pjongjangon kaj komencis viziton al Koreio. Christopher Hill estas la unua altranga oficisto de la usona Ŝtata Departmento, kiu faris viziton al Koreio depost oktobro de 2002.
Salman Rushdie nobeligita - irana kaj pakistana registaroj protestas
Laŭ BBC kaj aliaj fontoj, la brita reĝino anoncis ke ŝi nobeligas interalie la hind-britan verkiston Salman Rushdie pro liaj literaturaj meritoj.
Protestoj pro la decido venis interalie el Irano kaj Pakistano. [-Plu-]
Internacia Simpozio pri Sekureco en 2007
La 20-an de junio en Pekino, okazis “Internacia Simpozio pri Sekureco en 2007″. Ĉeftemo de la simpozio estas “netradicia sekureco kaj internacia kunlaboro pri sekureco”. [-Plu-]