Raporto.info

Kie la mondo raportas al vi, kaj vi al la mondo!


Japana ministro sinmortigis

[- Pri -Azio, Politiko. Raportis Ryoho je 2007-05-29. -]

Laŭ informoj de pluraj japanaj amakskomunikiloj: NHK, Mainichi Shimbun je la 28-a de majo 13:18 (UTC+9), oni trovis ke Matsuoka Toshikatsu, la Japana Ministro pri Agrikulturo, Forstokulturo kaj Fiŝado penduminta sin ĉe la Pensiono por parlamentanoj (Akasaka, Mitano-kvartalo, Tokia Metropolo). Matsuoka estis portita al la Filia Malsanulejo de Keio-Gijuku-Universitato. Je la 2-a horo, oni konstatis ke li estas morta. La opoziciaj partioj, iuj membroj de regpartioj persekutis lin pro korupta skandalo.

[-Plu-]

Rumana filmo gajnas la Oran Palmon ĉe Cannes Filmo Festivalo

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Arto, Kulturo. Raportis Marian C GHILEA je 2007-05-28. -]

La rumana filmo “4 monatoj, 3 semajnoj kaj 2 tagoj”, reĝisita de 39-jara Cristian Mungiu [Kristian Munĝiu], gajnis la 27-an de majo la plej prestiĝan premion de la Cannes [Kan] Filmo Festivalo en Francio. 22 filmoj el la tuta mondo partoprenis kaj la kreaĵo  de Mungiu fariĝis la favorita ekde komence. Filmita kun buĝeto de nur 600,000 eŭroj, la filmo priskribas la teruran vojaĝon de du junaj virinoj el kiuj unu serĉas akiri kontraŭleĝan abortigon en la komunista Rumanio fine de la 80-aj jaroj (dum tiu periodo, en Rumanio la abortigoj estis malpermesataj).

La filmo ankaŭ ricevis ĉe Cannes la premion de la internacia filmo kritiko, oferita de la plej respektataj dek filmo kritikistoj el la mondo.

Alia rumana filmo, “California Dreamin’” (Kalifornia Revo) far Cristian Nemescu [Kristian Nemesku], (kiu bedaŭrinde mortis antaŭnelonge en veturila akcidento) ricevis la premion Un Certain Regard (Difina Aprezo).

Rusio: neniu parado de “geja fiereco” en Moskvo

[- Pri -Eŭropo, Homaj rajtoj, Maltoleremo, Politiko. Raportis ratino je 2007-05-28. -]

La rusa polico arestis je dimanĉo 27-a de majo 2007 samseksemulojn kiuj provis enmanigi peticion por la organizado de parado de “geja fiereco” al la urbestro de Moskvo, kiu kvalifikis tian defiladon kiel “satanaĵon”. Sammomente rusaj naciistoj kaj integristaj ortodoksanoj manifestaciis svingante ikonojn kaj malglorante samseksemon. Ili agresis eksterlandajn deputitojn venintajn por subteni la gejan fierecon, precipe anon de la Bundestag, Volker Beck, jam draŝitan majon 2006, kiu ankoraŭ estis batata de naciistoj kaj poste arestata de la polico. Samseksemo ne plu estas delikto kondamnata de la leĝo en Rusio ekde 1993, sed la malamo de la samseksemo estas ankoraŭ tre akra ĉe la loĝantaro. [el ranto.eu laŭ france-europe.blogspirit.com]

Brita pensiulino veturas per taksio al Greklando…

[- Pri -Eŭropo, Aliaj temoj, Klerigado, Vojaĝo. Raportis Esperanto.info je 2007-05-27. -]
[pensiulinoSearles.jpg]
London (dpa) Ĉar ŝi trovas, ke flughavenoj estas ŝarĝigaj, brita pensiulino per taksio veturis tra Eŭropo.

E-kurso en Guangzhou, urbo de suda Ĉinio

[- Pri -Azio, -Eŭropo, Aliaj temoj, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2007-05-27. -]

Lastatempe, Augusto Casquero, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio instruis esperanton kaj la hispanan en Guangzhou, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio.

La 26-an de majo li donis la duan lecionon de lia e-kurso al liaj lernantoj. Jen la fotoj kaj la video de Augusto kun liaj lernantoj kaj amikoj en Guangzhou.

por la video vidu mian blogon(en konstruado):

http://v.blog.sina.com.cn/b/3694460-1286909443.html 

por la fotoj vidu mian paghon de yahoo-fotoj:

http://new.photos.yahoo.com/esperochina/album/576460762402724218 

Satrapi: “Kiam oni komprenas iun, estas indiferente scii de kie tiu persono venas”

[- Pri -Mezoriento, Arto, Homaj rajtoj, Kulturo, Maltoleremo. Raportis ratino je 2007-05-26. -]

Marjane Satrapi, pri la filmo farita laŭ sia membiografia bildrakonto “Persepolis” kaj prezentata je la 23-a de majo 2007 en la festivalo de Cannes: “Iam mi estis vere dukultura, kaj fine mi povas diri al vi, ke ĉiuj tiuj stultaĵoj pri kolizio de kulturoj estas sensencaĵoj. Kiam oni komprenas iun, estas indiferente scii de kie tiu persono venas. Franco diris al mi, ke la plej ekzota parto de “Persepolis” estas tiu kiu okazas en Vieno ĉar li identiĝis kun mi, eta irananino. Tio resumas la tutan temon de la filmo. La vera divido en la mondo ne estas inter la Oriento kaj la Okcidento, la Nordo kaj la Sudo. La vera divido estas inter la stultuloj kaj la nestultuloj. Kaj la stulteco estas tutmonda!” [el ranto.eu]

Orienta azia kubismo ekspozata en Parizo (majo-julio 2007)

[- Pri -Azio, -Eŭropo, Arto, Kulturo. Raportis ratino je 2007-05-24. -]

Kubismo, kiu aperis en Francio proksimume en 1910 (Georges Braque, Pablo Picasso), alvenis al Japanio post 1910, ofte maldistingita de itala futurismo kaj germana esprimismo. Ĝi kreiĝis en Ŝanhajo, kosmopolita metropolo, dum la 1920-aj jaroj. Ĝi ne estis bone ricevata en Koreio dum la 1930-aj jaroj, ĉar prijuĝata “nekapabla esprimi poeziajn emociojn”. En Barato kubismo estis plibone akceptata pro siaj similecoj kun la tradicia pentrado. Hodiaŭ en la Japana kulturdomo en Parizo, tiu ekspozicio estis jam en Tokio, Seulo kaj Singapuro (2005-2006). [el ranto.eu]

Afero Madeleine: Gerry McCann estis hejme.

[- Pri -Mondo, -Eŭropo. Raportis manu je 2007-05-22. -]

La 21-an la patro de Madeleine estis en Anglio, la ĵurnalistoj vidis lin en Rothley, naskiĝo-urbo de la familio McCann. Gerry iris preni fotaĵojn kaj kontakti la respondeculojn de la Fondaĵo kreita por serĉi al Madeleine.

La patro de Madeleine decidis fari privatan kaj diskretan viziton al lia hejmloko, dum kiu li prenis novajn fotaĵojn, kaj renkontiĝis kun la respondeculoj de la Fondaĵo kreita kun la celo retrovi la britan infaninon.

La celo estas serĉi al Madeleine sub ĉiu ŝtono, por kio la  Fondaĵo jam havas 170 mil eŭrojn.

Aliflanke, El la tuta mondo venas monsumoj kiuj sumiĝas al la rekompreso liverota al la ulo kiu trovos al Madeleine.

Informo el diverlandaj ĵurnaloj.

Kompilis Manuel Ortega.

Federer ĉampioniĝis la trian fojon en la hamburga teniskonkurso

[- Pri Sporto. Raportis manu je 2007-05-20. -]

La monda numero unu Roger Fededer ĉampioniĝis en Hamburgo la trian fojon kaj rompis sinsekvon da 81 sinsekvaj venkoj sur argilo kiun defendis Nadal.

La matĉo komenciĝis kun supereco de Nadal, kiu post 39 minutoj gajnis la unuan seton. Du servirrompoj, efektiveco de 74 elcento en la unua serviro kaj bona ludado estis la “armiloj” de la hispana tenisisto dum la unua seto. [-Plu-]

Eŭropa Unio: Angela Merkel malpretendas referenci al Dio kaj al la kristanismo en sia projekto de institucia traktato

[- Pri -Eŭropo, Politiko, Religio. Raportis ratino je 2007-05-19. -]

La germana kancelierino, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj tiu de la Eŭropa Parlamento interparolis en Bruselo kun la eŭropaj delegitoj de la kristana, juda kaj islama konfesioj. Angela Merkel deklaris : “Vi konas mian personan vidpunkton, mi estus dezirinta tian referencon; sed, kiel Prezidanto de la Eŭropa Konsilio, mi scias, ke tio ne estas ebla”. La preparaj diskutoj antaŭ la redaktado de la traktatprojekto kiu estos submetita al la Konsilio junion fakte montris la neflekseblan malakordon de Francio kaj Britio, ĉu en la nomo de la laikeco, ĉu por ne kompromiti la rilaton kun la islama Turkio. [el ranto.eu laŭ france-europe.blogspirit.com]

Dungoferto por Europa Juna Volontulo

[- Pri -Ameriko, -Azio, -Eŭropo, Aliaj temoj, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2007-05-19. -]

Nia projekto « Ekkoni esperanton en  lernejo », jhus estis akceptita de nia nacia Agentejo por Eŭropa Junulara Programo.
Nia oferto estas konsultebla en angla kaj franca sur la retpaĝo :
http://ec.europa.eu/youth/program/sos/hei/hei_form_en.cfm?EID=14000557101 de la oficiala retejo de la eŭropa junulara programo (unu posteno).

Ni deziras trovi esp.istajn kandidatojn antau la 1-a de junio,  tial ni tradukis la ĉefan parton de la dosiero al esperanto, (elshutebla de:
http://esperanto.toulouse.free.fr/insuleto/formulaire-europeen/page-formulaire-europe.html )
Ni aprezus, ke kandidatoj estu rekomenditaj de sia landa asocio, kaj ilia scio de esperanto estu atestata de diplomo aŭ de esperanta asocio.

 Jeanne marie CASH
 Esperanto Kultur Centro de Tuluzo  (Francio)
 esperanto.toulouse@free.fr

La 36-a Monda Konferenco pri Periodaĵoj

[- Pri -Mondo, -Azio, Aliaj temoj, Kulturo. Raportis lazuracxielo je 2007-05-18. -]

La 14-a gxis la 16-a de majo okazis en Pekino la 36-a Monda Konferenco pri Periodaĵoj. Ĝia ĉeftemo estas “Gazetaro riĉigas vian mondon”. Pli ol mil personoj pri la periodaĵa eldonado el 45 landoj kaj regionoj kune diskutas pri defioj kaj ŝancoj alfrontataj de periodaĵoj.

La konferenco okazanta en ĉiu dua jaro estas organizita de la Federacio Internacia de Periodaĵoj, kiu fondiĝis en 1925.

Jarkunveno de la Afrika Disvolva Banko

[- Pri -Afriko, -Azio, Aliaj temoj, Ekonomiko. Raportis lazuracxielo je 2007-05-18. -]

La 16-an de majo jarkunveno de la Konsilio de la Afrika Disvolva Banka Grupo de 2007 inaŭguriĝis en la Internacia Kongresa Centro en Ŝanhajo. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris paroladon en la inaŭguro.

La kunvenon ĉeestis Paul Kagame, prezidento de Rvando, Pedro Pires, prezidento de Verdakabaj Insuloj, Marc Ravalomanana, prezidento de Madagaskaro kaj Donald Kaberuka, estro de la Afrika Disvolva Banko. [-Plu-]

La retejo www.findmadeleine.com

[- Pri Aliaj temoj. Raportis manu je 2007-05-17. -]

La brita Registaro lanĉis retejon kiu informas pri la malapero de Madeleine.

La diplomatulo komisiita de la brita registaro por helpi la gepatrojn de la infanino malaperinta antaŭ 13 tagoj en Praia da Luz, portugalio, informis ke estas funkcianta, ekde ĉi merkredan vesperon, retejo por helpi dum la serĉado de Madeleine. [-Plu-]

Robert Murat diras ke li estas senkulpa

[- Pri -Mondo, -Eŭropo. Raportis manu je 2007-05-16. -]

Suspektato je la malapero de Madeleine asertas ke tiu ĉi proceso estas ruiniganta lian vivon.

Unuan fojon de kiam li estis deklarita suspektato je la malapero de Madeleine, Robert Murat akceptis paroli kun la amaskomunikiloj, la brito asertas ke li estas senkulpa kaj diras ke tiu ĉi proceso estas ruiniganta lian vivon. [-Plu-]

promeso ЄЭ

[- Pri -Mondo, Aliaj temoj, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2007-05-16. -]

karaj amikoj,

Je la 22-a de aprilo, mia amiko sendis al mi iun leteron kaj petas mian helpon pro la promeso ЄЭ , jen estas la letero:

Saluton al ĉiuj, samideanoj,

     Mi kunĝoje informas vin ke ni preskaŭ atingis la triono de la
     cela nombro. Lukto venkota, sed ankoraŭ ne venkita. Tial mi
     petas al vi ĉiuj, informi kaj peti viajn MSNajn geamikojn fari
     same, kaj veni kunsubskribi la promeson.

     Ĝis reskribo,

     Samideane,
     Alekĉjo

     ЄЭ ЄЭ ЄЭ ЄЭ ЄЭ ЄЭ ЄЭ ЄЭ ЄЭ ЄЭ ЄЭ ЄЭ ЄЭ ЄЭ

     La promeso tekstas jene: ‘Mi, Alekĉjo, promesas aldoni ЄЭ ie
     ajn apud mia nomo en MSN aŭ alia tujmesenĝilo KAJ peti al aliaj
     ankaŭ aldoni tion sed nur se 100 aliaj personoj promesas fari
     same.’

     http://www.eo.pledgebank.com/esperantomsn

 

Nun, Ni jam estas pli ol la duono de la celo, tial mi tutkore kredas en ĝia sukceso!!! bonvolu viziti tiun retejon kaj promesu. Koran dankon!

Homoj mobiliziĝas por retrovi etulinon Madeleine

[- Pri -Mondo, -Eŭropo. Raportis manu je 2007-05-15. -]

Aferistoj, negocistoj, sportistoj, verkistoj konataj kaj anonimaj konsistigas centojn da homoj kiuj kuniĝas por retrovi la 4-jaran etulinon Madeleine McCann, kiu malaperis antaŭ 11 tagoj en portugalio. [-Plu-]

Afero Madeleine: ĉefa suspektato

[- Pri Aliaj temoj. Raportis manu je 2007-05-15. -]

Amikoj kaj najbaroj de Robert Murat ne kredas ke li havas ian rilaton al la malapero de Madeleine.

Ekde la tago de la malapero de Madeleine, Robert Murat montris sian helpemon, same antaŭ la ĵurnalistoj kiel antaŭ la aŭtoritatoj, kio plus lia konduto kaj lia konstanta ĉeesto vekis la suspekton de la ĵurnalistoj. La simileco kun la afero de Holly kaj Jessica, okazinta antaŭ 5 jaroj, instigis ĵuslanistinon paroli kun la polico. [-Plu-]

En Okcidenta Pakistano: Eksplodo de bombo mortigis 24 personojn

[- Pri -Mondo, Terorismo. Raportis manu je 2007-05-15. -]

Eksplodo de bombo en hotelo situanta en la urbo Peshawar, ĉe nordokcidenta Pakistano, lasis 24 mortigitojn kaj 30 vunditojn, diris la Polico.

La bombeksplodo okazis tre proksime de moskeo en la urbocentro. [-Plu-]

Ekoterapio: promeni en la naturo kreskigus la memestimon

[- Pri Medicino kaj sano, Natura medio. Raportis ratino je 2007-05-15. -]

Promeni en la naturo kontribuus al malpliigo de la deprimo kaj al rebonigo de la memestimo, laŭ hieraŭ eldonita esploro de la brita universitato de Essex: “Ekoterapio: la verda tagordo por la mensa sano”. La scienculoj komparis la profitojn por la deprimitaj personaj de promenado dum tridek minutoj en la kamparo kun la sama daŭro en butika centro. Laŭ la brita asocio fakisto pri mensa sano “Mind”, tiu esploro produktis “frapantajn” rezultojn. [el ranto.eu]

Sekvanta paĝo »