Raporto.info

Kie la mondo raportas al vi, kaj vi al la mondo!


Torĉo de la Pekinaj Olimpikoj en 2008

[- Pri -Mondo, Aliaj temoj, Sporto. Raportis lazuracxielo je 2007-04-29. -]

 

Sankciita de la Internacia Olimpika Komitato, la projekto de la torĉo estis bazita sur la ĉina tradicia desegna formo de nubofloko kaj la formo de paperrulo. Laŭ plano la transdonado de la torĉo komenciĝos la 31-an de marto de 2008, kaj daŭros 130 tagoj kaj la itinero longas ĉirkaŭ 137 mil kilometrojn. La torĉo atingos ankaŭ Ĉomolangma-montpinton, la plej altan en la mondo, kaj Taibei, ĉefurbo de Taiwan-provinco, Ĉinio.

Monda Ekonomia Forumo [WEF] premas Sudamerikajn Ekonomiojn.

[- Pri -Ameriko, -Malriĉaj regionoj, Aliaj temoj, Ekonomiko, Komerco, Natura medio. Raportis Kiber je 2007-04-27. -]

En Santiago, Ĉilio, gastigita de registrara prezidentino M. Bachelet, kunvenis pre-Davos regiona asembleo de la Monda Ekonomia Forumo [angle WEF].

[-Plu-]

Gernika 1937-2007: Memoraĵo de traĝika tago por eŭska popolo.

[- Pri -Eŭropo, Aliaj temoj, Arto, Kulturo, Politiko. Raportis Kiber je 2007-04-27. -]

Gernika estis por Eŭskoj, tradicia simbola loko, kie apud antikva kverko, estis daŭrige ĵurataj la historiaj rajtoj de la eŭska popolo.

Simbola estis ankaŭ la bombardado de Gernika laŭ interkonsento inter Hitler kaj Franko. Por germanoj estis praktika pruvo de potenco de propra armilo, kun la menso en estonta granda milito; kaj por Franko, atesto de sia decidemo submeti hispanion perforte kaj por ĉiam.

La traĝika tago estis la 26-a de aprilo de 1937, kiun Pablo Picasso pentris por ĉiam.-

Forpasis Boris Jelcin, fondinto de la post komunisma Rusio.

[- Pri Aliaj temoj. Raportis Kiber je 2007-04-25. -]

Boris Nikolajeviĉ Yeltsin, naskiĝita en Sverdlovsk (nun Ekaterimburgo) ĉe la Uralaj Montoj en 1931, eniris jam la historion de Rusio.
[-Plu-]

Hispana poeto Antonio Gamoneda, ricevis Cervantes-premion.

[- Pri -Eŭropo, Aliaj temoj, Kulturo. Raportis Kiber je 2007-04-24. -]

Literatura premio “Cervantes” kreita en la jaro 1973, estas donita ĉiujare al iu hispanlingva verkitsto.

Havas la nomon de la plej granda hispana verkisto Miguel de Cervantes.

[-Plu-]

Esperanto-lingvo, promociita en Bonaera Libro-Foiro

[- Pri -Ameriko, Esperantio, Kulturo. Raportis Esperanto.info je 2007-04-24. -]

Danke al speciala invito de D-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, Universala Esperanto Asocio, Esperanto estas promociita ene de la internacia Libro-foiro de Bonaero, en Argentino. [-Plu-]

HAL

[- Pri Scienco. Raportis krokodilo je 2007-04-23. -]

Fine de 2006, ok serĉadaj institutoj, ĉiuj francaj universitatoj kaj tiel nomitaj “grandaj lernejoj” (altnivelaj lernejoj) elektis retan sistemon por arĥivado de sciencaj artikoloj : HAL (Hyper article on line). [-Plu-]

Scintilografio kaj aranĝoj de sekureco

[- Pri Medicino kaj sano. Raportis krokodilo je 2007-04-23. -]

Kuracistoj de la kardiologia sekcio de la malsanulejo Royal Brompton, Londono, transdiris al The Lancet (07/05), kio okazis al aviadilpiloto, kiu ne plu povas trairi flughavenajn sekurkontrolojn : li ĵuse trapasis kormuskolan scintigrafion al talio-201. [-Plu-]

Eksa urba oficisto elektiĝis urbestro de Nagasako

[- Pri -Azio, Politiko. Raportis Ryoho je 2007-04-23. -]

En Japanio, okazis tutlande elektadoj por municipaj urbestroj kaj konsilianoj je 22-a de aprilo, kaj 96 novaj urbestroj elektiĝis.
En Nagasako kies eksa urbestro Ito Itcho estis murdita, nove Taue Tomihisa kiu estis oficisto de Nagasako, elektiĝis urbestro de Nagasako malvenkiginte la edzon de filino de Ito, Yokoo Makoto. Taue akiris popularecon de Nagasakanoj kvankam li kandidatiĝis kiam restas nur tri tagojn ĝis la baloto. Li antaŭe laboris kiel sekciestro pri statistiko.

Sensurprize: en Francio je la dua rondo, Sarkozy au Segolene…

[- Pri -Mondo, -Eŭropo, Esperantio, Politiko. Raportis Kiber je 2007-04-23. -]

Segolene aŭ Sarkozy « this is the question ».

[-Plu-]

Krizo en la Monda Banko: oni petas resigni al prezidanto Wolfowitz.

[- Pri -Mondo, -Ameriko, -Malriĉaj regionoj, Aliaj temoj, Ekonomiko, Komerco. Raportis Kiber je 2007-04-20. -]

La kreado de la Monda Banko en la jaro 1945 kun sidejo kaj proksima kontrolo de Usono, estis nur komplemento de la agado de la IMF.

[-Plu-]

33-a Internacia Libro-Foiro de Bonaero 2007, en Argentino.

[- Pri -Ameriko, Aliaj temoj, Esperantio, Kulturo. Raportis Esperanto.info je 2007-04-20. -]

Libro-foiroj estas jam tradicia evento en multaj urboj de la mondo.

Ne ĉiuj libro-foiroj estas same internaciaj kaj gravaj. En Bonaero-urbo de Argentino, okazas la 33-a Internacia Libro-Foiro 2007, el la 16-a de aprilo ĝis la 7-a de majo.

[-Plu-]

Pafita urbestro de Nagasako mortis

[- Pri -Azio, Aliaj temoj, Politiko, Teknologio. Raportis Ryoho je 2007-04-18. -]

La urbestro de Nagasako Ito Itcho, kiu estis pafita de gangstero nokte je 17-a de aprilo dum li kampanjis por sia 4-a elekto, mortis ĉe La Malsanulejo de Nagasaka Universitato je venonta tago. [-Plu-]

Urboestro de Nagasako pafita

[- Pri -Azio, Politiko, Terorismo. Raportis Ryoho je 2007-04-17. -]

Je 17-a de aprilo 7:50 ptm (laŭ loka tempo, GMT +9) la urbestro de Nagasako, Ito Itcho (vera nomo Ito Kazunaga) estis pafita de gangstero ,de malantaŭ li. La urboestro estis portita al la malsanulejo de Nagasaka Universitato per ambulanco. [-Plu-]

Homoj kaj aferoj ĉe mi en la pasinta jaro (Ĉinio)

[- Pri -Azio, Aliaj temoj. Raportis lazuracxielo je 2007-04-17. -]

En la somero de 2005, mi komencis laboron post mia diplomiĝo el universitato en Pekino. Ĉar miaj gepatroj vivas en vilaĝo de Hebei-provinco najbara al Pekino, do mi iris hejmen por pasigi kune kun miaj gepatroj ĉiujn Printempajn Festojn. Laŭ ĉina moro, la Printempa Festo estas la plej grava festo kaj tiam ĉiuj devas kuniĝi kun siaj familianoj.

Ĉi-jare, la 18-an de februaro estis la Printempa Festo laŭ la ĉina luna kalendaro, kaj mi ĝuis ferion de 7 tagoj. Dum la festo, mi vizitis amikojn kaj parencojn kaj multe babilis kun miaj gepatroj, ĉar mi laboras en Pekino, do estas malofte babili kun ili. [-Plu-]

Sudano:interkonsento pri respondeca problemo de pacdefenda trupo

[- Pri -Afriko, Aliaj temoj, Paco. Raportis lazuracxielo je 2007-04-17. -]

En la 15-a de aprilo, Sudano jam subskribis komunan interkonsenton kun UN kaj Afrika Unio pri la respondeco de miksa pacdefenda trupo en la regiono Darfur.

Laŭ raporto, telefonante kun Abdullah Bin Abdul-Aziz, reĝo de Saudi-Arabio, sudana prezidento Omar Hassan Ahmed Al-Bashir konigis al li, ke sudana registaro jam subskribis la interkonsenton, kaj la interkonsento klare difinas la respondecon kaj funkcion de la pacprotekta trupo de UN kaj Afrika Unio.

Tragedio en Politeknika ŝtata Universitato en Virginia, Usa.

[- Pri -Ameriko, Aliaj temoj, Teknologio, Terorismo. Raportis Kiber je 2007-04-17. -]

Verŝajne tridektri studentoj estas mortigitaj hodiaŭ matene kaj aliaj vunditaj , en Ingenieria Fakultato de la universitato, fare de iuj ankoraŭ nekonataj pafistoj.

[-Plu-]

E-aktivado en Esperanto-Bosko en Pekino, Ĉinio

[- Pri -Azio, Aliaj temoj, Esperantio. Raportis lazuracxielo je 2007-04-16. -]

La 14-an de aprilo, 2007, la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) organzias aktivadon — akvumi arbojn en Esperanto-Bosko, konstruita dum la 89-a UK en 2004.

Poste infanoj lernantaj Esperanton kaj sia estrino de iu Infana Ĝardeno prezentis programojn kune kun Li Weilun, prezidanto de PEA. (programo 1 2 3 4)

La studentoj de Ĉina Komunika Universitato kiuj lernas Esperanton ankua salutas vin kaj prezentis programon. (ili salutas vin 1 2, ilia programo)

Karaj samideanoj, bonvolu sendi al mi viajn opiniojn pri la aktivado kaj la video. mia retadreso estas bluacxielo@163.com

 

Ĉinio: Oficiale komenciĝas abono de biletoj por Pekinaj Olimpikoj

[- Pri -Mondo, -Azio, Aliaj temoj, Sporto, Vojaĝo. Raportis lazuracxielo je 2007-04-16. -]

La 15-an de aprilo oficiale komenciĝas por la publiko de la tuta mondo abono de biletoj por inaŭguro, fermo kaj sportaj konkursoj de la Pekinaj Olimpikoj en 2008.

 

 

[-Plu-]

Ĉina Ruĝa Kruco funkciigis agon de helpo al Afriko en 2007

[- Pri -Afriko, -Azio, Aliaj temoj. Raportis lazuracxielo je 2007-04-16. -]

Lastatempe, 38 entreprenoj de Tianjin, norda ĉina urbo kaj najbaro de Pekino, donacis al afrika popolo 10 130 biciklojn, 27 elektrobiciklojn kaj 1 000 kompletojn da korboj. Tio signifas, ke oficiale ekfunkciis helpa ago de ĉina Ruĝa Kruco por Afriko en 2007. [-Plu-]

Sekvanta paĝo »