Al Gore, “OSKAR” -premiito pro sia urĝa alvoko savi la teron.
Dum la 79-a eldono de la OSKAR-premioj de la “Holivuda Akademio de artoj kaj Filmsciencoj” oni donis premion al eksa Usona vicprezidento ALBERT GORE pro sia filmdokumentajho pri la tergloba varmiĝo kaj ties konsekvencoj, kies titolo estas “la Malkomforta vero”. [-Plu-]
JAXA sukcese lanĉis raketon kun spionada satelito
Je 24-a de februaro, la Japana kosma organizo, Japana Aerokosma Esplora Agentejo (JAXA), sukcese lanĉis raketon H2A n-ro 12 kun Informo-Kolekta Satelito (nome spionada satelito) ĉe Tanegaŝima-Kosmocentro (Kagoŝima-Prefektujo). La satelito sukcese ĵetis sin en planitan orbiton.
Por la majaoj de Gvatemalo, nova jaro kun nova kandidatino: Rigoberta Menchú.

Ĝojeme kaj festeme la novaĵon alvenis en la tago de la nova jaro: Rigoberta Menchú kandidatiĝis por la prezidenteco de Guatemalo apogita de unio de partioj.
Si naskiĝis la 9-an de januaro 1959 en la vilaĝo “Laj Chimel”, Uspantán, en la regiono de la aborigenoj “Quiché-majaoj”. [-Plu-]
Falas Itala Registaro: Ministro PRODI rezignis.

La afero komencis nur kien interna politika decido: Usono volas pligrandigi la militistan bazon de VICENZA, en la norda Italio… por uzi la landon kiel ponto por siaj orienta-mezorientaj militoj…
Ministro Prodi ĉefministro de la nuna registaro aprobadis, kaj eĉ proponis daŭrigan kunlaboradon kun USONO kaj NATO fortoj en Afganio. [-Plu-]
Nova jaro de la popoloj Majaj.

En januaro la okcidenta civilizacio komencis la jaron 2007. La 18 de Februaro en la novlunio komencis la China “Jaro de la porkoj”.
En aliaj monattagoj same okazas en la tradicio de la juda kaj islamana popoloj, ktp.
La “Majoj” kies kalendaro estas studita de scienculoj pro sia perfekteco, komencos la novan jaron 5123, la 23-a de Februaro.
Estu tiel.
“Radio Aktiva” en interreto, atingas kvin monatojn de daŭriga elsendado.

La 21-a de februaro, en la semajno de internacia amikeco, “Radio Aktiva” atingas kvin monatojn de daŭriga elsendado pere de interreto, dum la 24-aj horoj sempaŭze en Esperanto kaj la hispana. [-Plu-]
UNESCO: 21-a de februaro, tago de la gepatra lingvo.

Ekde 1999, la 21-an de februaro, estas la “Tago de la Gepatra Lingvo” laŭ UNESCO.
Ĉiu jare la direktoro de la UNESKO D-ro KOICHIRO MATSUURA, donas specialan mesaĝojn.
Tiu jare la direktoro énfasis pri la rolo de la INTERRETO en la surviviĝo de la lingvoj.
En nia multilingva mondo, la tutmondiĝo bezonas pli kaj pli komunan lingvon.
Oficiala lanĉo de Amikumu!
Hodiaŭ la 18-an de februaro, ni lanĉas Amikumu pro la Semajno de Internacia Amikeco (19-26 feb). Per Amikumu.com, vi povas facile amikumi kun aliaj esperantistoj tra la tuta mondo. Vi povas trovi proksimajn amikojn, homojn kun samaj interesoj kaj ankaŭ libere diskuti en niaj novaj babilejo kaj forumo. [-Plu-]
Pri Pekina Esperanto-Asocio de Ĉinio
karaj legantoj,
En la 12-a de februaro, mi, lazuracxielo, intervjuis Li Weilun, prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio kaj vicprofesoro de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Jen estas la intervjua video. Mi ne scias cxu vi povas vidi gxin au ne? Bonvolu diri al mi la rezulton, per la komentoj au per interreto. mia retadreso estas bluacxielo@163.com Dankon!
Tokiaj instruistoj rifuzintaj kanti nacian himnon kaj punitaj, procesis kontraŭ Tokia registaro
Sume 173 instruistoj de Tokia-Metropolaj lernejoj kiuj rifuzis kanti nacian himnon starante kontraŭ nacia flago ĉe kursokomenca kaj kursofina ceremonioj, kaj poste estis submetitaj disciplinajn penalojn de la Komisiono pri Edukado de la Tokia Metropola Registaro, je la 9-a de februaro procesis kontraŭ la Tokia Metropola Registaro por nuligi la penalojn kaj pri kompenso de 550 mil enojn pokape (proksimume 3,470 eŭroj). [-Plu-]
Fondintoj de YouTube akiris akciojn de Google kostantajn 670 milionojn da USD
Laŭ dokumentoj komunikitaj de YouTube al Securities and Exchange Commission (SEC, usona komisiono pri borso) diras ke du fondintoj de YouTube akiris akciojn kostantajn 670 milionojn da usonaj dolaroj.
Kiam Google aĉetis YouTube en la pasintjara aŭtuno, Google interŝanĝis siajn akciojn al akciuloj de YouTube anstataŭ ĝiaj akcioj.
Du fondintoj, Chad Hurley akiris akciojn kostantajn ĉirkaŭ 345 milionojn kaj Steve Chen akiris akciojn kostatajn ĉirkaŭ 326 milionojn.
Prova video
kara amiko,
cxu vi povas vidi tiun videon? bonvolu diri al mi la rezulton kaj la ludan efekton. se la efekto estas bona, la enhava maniero de nia retejo ricxigxos!
dankon antaue!
Nova E-retejo — RADIO AKTIVA
RADIO AKTIVA elsendas dulingve, en Esperanto kaj la hispana, ĉiutage kaj dum la tuta tago. La programaro daŭras inter 2 kaj 3 horoj proksimume kaj ripetiĝas dum la tuta tago. La programaro ŝanĝas ĉiutage. Aŭskulti ĝin aŭ trovi pliajn informojn eblas en la paĝaro: http://radioaktiva.esperanto.org.uy
Nova rekordo de Ĉambra matĉo de 60-metra hurdokurado
La 6-an de februaro, ĉina atleto Liu Xiang gajnis ĉampionecon per 7.53 sekundoj en la ĉambra matĉo de 60-metra hurdokurado en Duesseldorf de Germanio kaj rompis la rekordon de 7.59 sekundoj de tiu matĉo. Tio estas la unua ĉampioneco de Liu Xiang en 2007.
En la Atenaj Olimpikoj de Grekio en 2004, li gajnis ĉampionecon en 110-metra hurdokurado; en la 12-a de julio 2006, li kreis novan mondan rekordon de 110-metra hurdokurado per 12.88 sekundoj en Laŭzano de Svisio. Krome, li multfoje gajnis ĉampionecon en mondaj konkursoj.
Irano refoje okazigis misilan militan ekzercadon
La 7-an de februaro, laŭ raporto de irana amaskomunikilo, irana revolucia gardistaro okazigis maran kaj aeran militan ekzercadon por ekzameni militan batalpretecan kapablon de mara kaj aera armeoj.
La 6-flanka interptraktado pri nuklea problemo de Korea Duoninsulo
La 7-an de februaro, delegacioj de Usono, Respubliko de Koreio, Japanio kaj Rusio atingis Pekinon por partopreni la 3-a periodan kunvenon de la 5-a seanco de la 6-a flanka intertraktado. La delegacio de Korea Popol-demokratia Respubliko atingis Pekino en la 8-a de februaro.
La kunveno komencigxos en la posttagmeze de februaro.
Takeuti Yosikazu testamentis al la Esperanto-movado
Takeuti Yosikazu, honora membro de UEA forpasinta aŭtune 2005, testamentis al la Esperanto-movado dek milionojn da japanaj enoj, aŭ proksimume 64 mil eŭrojn. Tiel informis la plej granda japana gazeto Mainichi Shimbun en paĝo de lokaj novaĵoj la 20-an de januaro. [-Plu-]
Nova retejo trovas proksimajn amikojn
La nova retejo Amikumu, kiu ankoraŭ ne estas oficiale lanĉita, estas la unua nur-esperanta interkona retejo. Amikumu havas interfacon en bona Esperanto, diference de la neplenaj kaj iom amatorecaj tradukoj en LiveJournal, Orkut, kaj kelkaj aliaj diverslingvaj servoj. Ĝi ankaŭ havas kolekton da specifaj funkcioj, aparte utilaj ĝuste por esperantistoj. [-Plu-]
Klimata varmiĝo eble kaŭzos birdan gripon
Antaŭ nelonge iu internacia esplora grupo trovis, ke la klimata varmiĝo en la tuta terglobo eble kaŭzos birdan gripon. [-Plu-]
Usono unuafoje konfesis ke 4 helikopteroj estis faligitaj en Irako
La 4-an de februaro, William Caldwell, proparolanto de la usona armeo, diris, ke de la 20-a de januaro, 4 usonaj helikopteroj kraŝintaj en Irako estis faligitaj de surtera paffajro. Tio ja estas la unua fojo, ke la usona armeo publike konfesis falojn de helikopteroj en Irako. [-Plu-]