Nanoteknologio selekti gason, Kiota Universitato
Nature Materials, la brita scienca gazeto je 29-a de januaro interrete publikigis ke grupo de Kiota Universitato (urbo Kioto en Kiota Prefektujo) kaj Kiuŝua Universitato(urbo Fukuoka en prefektujo Fukuoka) elpensis novan teknikon selekti gasojn per metala kombinaĵo kun malgrandegaj truoj. La nova tekniko kapablas selekti gasojn eĉ se grandeca diferenco de molekuloj estus 0.01 nanometro. [-Plu-]
trilingva malferma helpletero: ni savu la perpieda vojagxo de la esperantisto Marino Curnis el Italio al Japanio (kaj reen)
L’amico Marino Curnis, esperantista italiano che sta viaggiando a piedi, dall’Italia al Giappone e ritorno, con lo scopo di portare con sé un messaggio di pace (www.eurasiapc.com), sta incontrando in questi giorni problemi burocratici enormi, che potrebbero uccidere il suo viaggio! [-Plu-]
Afrika Unio volas disvolvi strategiajn partnerajn rilatojn kun evoluantaj landoj
En la ĵus finita 13-a Kongreso de konstantaj senditoj de afrikaj landoj en Afrika Unio, okazinta en la urbo Adisabebo, la ĉeestantoj ĉefe diskutis pri tio, kiel Afriko evoluigos strategiajn partnerajn rilatojn kun grandaj evoluantaj landoj, inkluzive de Ĉinio, ĉirkaŭ la raporto, prezentita de speciala labora grupo pri strategiaj partneraj-rilatoj inter Afriko kaj novaj grandaj landoj. [-Plu-]
Okazis pinta konferenco de Komunaĵo de Sahel-Saharaj Ŝtatoj
La 25-an de januaro en la libia mara urbo Surt okazis unutaga pinta konferenco de la Komunaĵo de Sahel-Saharaj Ŝtatoj. En la konferenco, oni diskutis pri tagordo kaj temo de la 8-a pinta konferenco de Afrika Unio, okazonta en Etiopio kaj pri la somalia situacio.
Abdul-Rahman Mohammd Shalgam, ministro pri eksteraj aferoj de Libio, la gastiganto, donis parolon al amaskomunikiloj dirante, ke la ĉefa tasko estas kunaranĝo de starpunktoj de diversaj membrolandoj de la Komunaĵo de Sael-Saharaj Ŝtatoj antaŭ la pinta konferenco de Afrika Unio. Li emfazis, ke temo, pri kiu oni diskutos en la pinta konferenco de Afrika Unio, estas tre grava por realigo de ŝanĝiĝo de Afrika Unio. [-Plu-]
Iraka vicprezidento kritikis usonan okupadon al Irako
La 25-an de januaro, ĉeestanta al jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo en Davos, iraka vicprezidento Adel Abdel Madhi diris, ke en la iraka milito renversinte regpotencon de Saddam Hussein, usona armeo plue okupas Irakon, tio estas “malsaĝa decido”.Samtempe li diris, ke nun por kvietigi iranan internan malordon, sendo de pli da armeanoj estas ŝlosila. Sed li opiniis, ke nun Irako pli multe bezonas iranan propran armeon. Li ankaŭ konfesis, ke en la lastaj 4 jaroj, la usona flanko kaj la nova iraka registaro faris multajn erarojn.
Internacia Kunveno por Helpi Libanon promesis liveri helpon je 7.6 miliardojn da usonaj dolaroj
La 25-an de januaro, okazis en Parizo Internacia Kunveno por Helpi Libanon. La ĉeestantoj promesis liveri monhelpon je 7.6 miliardojn da usonaj dolaroj por subteni rekonstruadon de Libano. 36 landoj kaj pli ol 10 internaciaj organizoj ĉeestis la kunvenon.
Libana ĉefministro Fouad Siniora konigis la rekonstruadon post la milito kaj la ekonomian reformadan planon faritan de la libana registaro. Tio gajnis subtenon kaj aplaŭdon de la ĉeestantoj. [-Plu-]
Gvidantoj de Palestino kaj Israelo volontas fari intertraktadon por antaŭenpuŝi pacan procezon
La 25-an de januaro, prezidanto de Palestina Nacia Leĝ-Dona Konsilio Abbas kaj israelaj vicĉefministro Shimon Peres kaj ministro pri eksteraj aferoj Tzipi Livni kune ĉeestis al jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo en Davoso. La du flankoj esprimis, ke ili volontas fari intertraktadon por antaŭenpuŝi pacan procezon. [-Plu-]
Ban Ki-moon diris, ke UN fortigos kunlaboron kun NATO
La 24-an de januaro en Bruselo, post interparolo kun Jaap de Hoop Scheffer, ĝenerala sekretario de NATO, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN diris, ke UN volas fortigi kunlaboron kun NATO por pli bone solvi regionan konflikton kaj akceli mondajn pacon kaj stabilecon.Tiutage en la ĉefstabejo de NATO, Ban Ki-moon faris mallongan neoficialan intervidiĝon kun membroj de nord-atlantika konsilio, la gvidanta establaĵo de NATO. Poste, li diris al amaskomunikiloj, ke UN kaj NATO “havas komunan celon”, nome protektadon de mondaj paco kaj sekureco, akceladon de prospero kaj garantion de homrajto.
Libana ĉefministro esperas internacian socion liveri subtenon kaj helpon al Libano
En la 24-a de januaro, libana ĉefministro Fouad Siniora diris, ke li esperas la internacian socion liveri subtenon kaj helpon al la libana registaro, gvidata de li. [-Plu-]
En Davoso inaŭguriĝis Monda Ekonomia Forumo
La 24-an de januaro en svisa Davos inaŭguriĝis la 37-a jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo.
La ĉeftemo de ĉi-foja jarkunveno estas “forta aranĝo en ŝanĝiĝo” kaj 4 vicĉeftemoj respektive estas ekonomio, geopolitiko, tekniko kaj socio kaj entrepreno. Pli ol 2 400 gravaj politikistoj kaj magnatoj en ekonomia kampo el pli ol 90 landoj faros diskuton pri novaj ŝanĝiĝoj kaj ekzistantaj problemoj de la tutmonda ekonomio. La kunveno diskutos ankaŭ la mezorientan situacion kaj sekurecon de energio.
Usona Senato per rezolucio oponas aldoni armeanojn al Irako
La 24-an de januaro, eksterafera komitato de la usona Senato pasigis rezolucion, lanĉitan de senatanoj el du partioj kontraŭ la plano, proklamita de la prezidento Bush pri aldono de armeanoj al Irako. La Senato rimarkigis, ke la aldono de armeanoj al Irako ne konformas al la usonaj interesoj. [-Plu-]
Palestinaj diversaj sektoj rekomencis nacian dialogon
La 24-an de januaro, Hamas kaj aliaj palestinaj sektoj rekomencis nacian dialogon, unuanime konsentis organizi komitaton por respondeci pri difino de “politika platformo” de estonta komuna registaro.
Saleh Nasser,gvidanto de Demokratia Fronto por Palestina Liberigo, diris, ke gvidantoj de diversaj politikaj sektoj atingis komunan konon pri dialoga tagordo kaj unuanime konsentis organizi komunan komitaton por difini “politikan platformon” de la estonta komuna registaro, projekto de politika programo estos ellaborita en la estontaj 48 horoj.
EU monpunas internacian kartelon pri elektraj instalaĵoj
Je 24-a de januaro, Eŭropa Komisiono ordonis ke 10 kompanioj de kartelo pri elektraj instalaĵoj pagu punmonon, sume 750 milionoj da eŭroj. [-Plu-]
Ĉinio akcelos daŭrigeblan disvolvon de ĉina medicino
Ĉinio persistos en sama graveco de ĉina kaj okcidenta medicinoj, sufiĉe funkciigos ilian trajton kaj avantaĝon, esploros kaj ellaboros politikojn kaj rimedojn por subteni ilian disvolvon kaj kaj akcelos kompletan, akordan kaj daŭrigeblan disvolvon de ili. [-Plu-]
Margaret Chan akcentis: internacia socio ne malfortigu singardemon kontraŭ gripo
La 22-an de januaro, s-ino Margaret Chan, ĝenerala direktoro de la Monda Sana Organizo, akcentis, ke ankoraŭ ekzistas la minaco de grandarea cirkulado de la birda gripo el la tipo H5N1 kaj la homa gripo rilata al ĝi, tial la internacia socio absolute ne devas malfortigi singardemon ĉiflanke. [-Plu-]
Usono: kunveno de Usono kaj Koreio en Berlino metis fundamenton por progreso de sesflanka interparolo
La 22-an de januaro en gazetara konferenco, Sean McCormack, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris, ke antaŭ nelonge interkunvenis en Berlino, Christopher Hill, usonoa asistanta ŝtata sekretario kaj estro de la usona delegacio por la sesflanka interparolo pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo kaj Kim Kye-gwan, estro de la delegacio de Koreio; ilia kunveno metis bonan kaj firman fundamenton por progreso de la sesflanka interparolo. [-Plu-]
Ĉinio enkondukos talentulojn pri ekologio, mediprotekto kaj energiŝparo
Ĉina Ŝtata Buroo pri Fremdlandaj Specialistoj proklamis lastatempe, ke en 2007 Ĉinio enkondukos ĉefe talentulojn pri ekologio, mediprotekto kaj energi-ŝparo. [-Plu-]
Internaciaj amuzaj potencoj konkurakiris ĉinan merkaton de reta ludilo
Laŭ informo, ĉina granda kaj senĉese pliiĝanta merkato de reta ludilo havas pli kaj pli grandan allogon al internaciaj amuzaj potencoj, Disney, Microsofta kaj aliaj internaciaj grandaj korporacioj eniras en la merkaton.Laŭ informo el jarkunveno de ĉina ludila industrio okazinta en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu, en majo de 2006 Disney kaj ĉina funkcia komercisto de reta ludilo subskribis kontrakton, per la platformo de reta ludilo de la entrepreno, Disney akcelis sian amuzan enhavon al la ĉina merkato de reta ludilo.
Ĉinio: merkato de importitaj aŭtoj daŭre tenos rapide kreskan tendencon
Lastatempe, respondeculo de la Aŭto-industria Asocio de Ĉinio, diris en Pekino, ke en 2007 la ĉina merkato de importitaj aŭtoj ankoraŭ tenos rapide kreskan tendencon.Laŭ opinio de tiu respondeculo, en 2007 la ĉefa parto de importitaj aŭtoj ankoraŭ estos altklasaj luksaj aŭtoj. Antaŭkalkulite, la totala kvanto de importitaj aŭtoj en 2007 okupos ĉirkaŭ 3% de la totala bezona kvanto de la ĉina enlanda aŭta merkato, kaj la sumo por importado okupos proksimume 10% de la totala venda sumo de la enlanda aŭta merkato.
Postlasita familio de Takeuti Yosikazu monodonacis dek milionojn da enoj al Esperanto-movado
Laŭ novaĵo de la Japana taggazeto Mainichi Shimbun de 20-a de januaro, postlasita familio de japana esperantisto Takeuti Yosikazu informis al Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj(KLEG), unu el du plej grandaj Esperanto-organizaĵoj en Japanio ke ili volas mondonaci dekmilionojn da enoj al Esperanto-movado laŭ lia postlasita volo.