UN okazigis urĝan kunvenon por diskuti pri krizo de Somalio
Posttagmeze de la 26-a de decembro en ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, 15 membroj de la Sekureca Konsilio de UN okazigis urĝan kunvenon pri krizo de Somalio kaj apelaciis, ke konfliktantaj flankoj de Somalio tuj ĉesigu militan agadon kaj fremdlandaj trupoj retiruĝu el Somalio
Tiutage membrolandoj de la Sekureca Konsilio ferme diskutis pri senlimigeca deklaro prezentita de ĉimonata deĵoranta prezidanta lando Kataro pri la somalia situacio, la deklaro postulas, ke ĉiuj fremdlandaj trupoj, inkluzive de Etiopio, tuj ĉesigu militan agadon en Somalio kaj tuj retiriĝu el tiu loko. [-Plu-]
Mahmoud Abbas apelaciis, ke Palestino kaj Israelo okazigu ferman intertraktadon pri malfacilaj problemoj
La 27-an de decembro en Kairo, prezidanto de la Palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmoud Abbas esprimis, ke Palestino kaj Israelo devas tuj okazigi ferman intertraktadon pri malfacilaj problemoj.Tiutage post sia interparolo kun Mohamed Hosni Moubarak, egipta prezidento, Mahmoud Abbas diris, ke konsiderinte tion, ke en la mezo de januaro de la venonta jaro, usona ŝtata sekretariino Condoleezza Rice vizitos mezorientan regionon, li opinias, ke nun estas ĝustatempe okazigi ferman intertraktadon inter Palestino kaj Israelo.
Irano establis specialan komitaton por esplori pri kunlaboraj rilatoj kun IAEA
La 27-an de decembro, irana ĉefa delegito de intertraktado pri nuklea problemo, sekretario de irana plej supera komitato pri ŝtata sekureco Ali Larijiani esprimis, ke li jam postulis establi specialan komitaton por esplori pri multaj problemoj koncernaj al la kunlaboraj rilatoj kun la Internacia Atom-Energia Agentejo.
Tiutage en Teherano, Ali Larijiani deklaris al amaskomunikiloj, ke ĉar la irana parlamento jam aprobis leĝprojekton postulantan al la registaro pli rapide antaŭenpuŝi nuklean planon de Irano kaj reguligi kunlaboran politikon kun la Internacia Atom-Energia Agentejo, kaj ankaŭ la irana kontrola komitato pri konstitucio tuj aprobis tiun leĝprojekton, tial la irana plej supera komitato pri ŝtata sekureco establis specialan komitaton por fari ĉiuflankan esploron al tiu problemo.
Armeo de somalia transira registaro daŭre antaŭeniras al Mogadiŝo
En la 27-a de decembro, subtenate de etiopia armeo, armeo de somalia transira registaro jam atingis urbeton Balad, 30 kilometroj al la ĉefurbo Mogadiŝo.
Komandoro de armeo de somalia transira registaro diris, ke la registara armeo daŭre antaŭeniras al Mogadiŝo. Antaŭe, subtenate de etiopia aerarmeo, la registara armeo jam okupis gravan urbeton Jowhar, norde de Mogadiŝo je 90 kilometroj. [-Plu-]
Eŭropa satelito COROT sukcese lanĉiĝis
Je 14:23 laŭ UTC, 27-a de decembro, Eŭropa astronomia satelito COROT lanĉiĝis per raketo Soyuz 2.1b ĉe Kosmodromo Bajkonur (Kazaĥio), kaj sukcese ĵetis sin en la planitan orbiton. [-Plu-]
Israelo: Esperanta-Zamenhofa poŝtmarko
Kun granda ĝojo ni informas ĉiujn esperantistojn kaj amikojn de Esperanto, ke post kelkjardekaj klopodoj Esperanto-Ligo en Israelo sukcesis atingi la jenan celon:
Apero de la unua oficiala Esperanta-Zamenhofa poŝtmarko en Israelo.
La emisio okazis la 17-an de Decembro.
Sur la poŝtmarko aperas portreto de L. L. Zamenhof dezajnita en Esperanto-teksto. Samtage ĝi estos stampata per unuataga porokaza stampo (interalie sur UTK), kaj iom poste aperos ankaŭ memorfolio, kiu surhavos la samajn poŝtmarkon kaj stampon. [-Plu-]
Etiopio deklaris militon kontraŭ islama grupo de Somalio
Je 24-a de decembro, ĉefministro de Etiopio, Meles Zenawi oficiale deklaris militon kontraŭ islama grupo de Somalio, Unio de islamaj tribunaloj, sur televida parolado. Etiopia Armeo komencis ataki urbojn regatajn de la islama grupo en Somalio. [-Plu-]
Olmert konsentis transdoni al Abbas deprenitan impostmonon
La 23-an de decembro, en la intervidiĝo kun Abbas, prezidanto de Palestina Leĝodona Konsilio, israela ĉefministro Ehud Olmert konsentis transdoni al palestina flanko impostmonon valoran je cent milionoj da usonaj dolaroj, deprenitan de Israelo el la palestina flanko. Tio estas ilia unua intervidiĝo post la junia intervidiĝo en Amano, ĉefurbo de Jordanio.
La 6-flanka intertraktado pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo
De la 18-a ĝis la 22-a de decembro, okazis en Pekino la duaperioda kunveno de la 5-a seanco de la 6-flanka intertraktado pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo. En la 22-a, la kunveno aprobis “prezidantan deklaron”, poste ĝi paŭzis.
La deklaro diris, ke diversaj flankoj konsentis, la la principo de “ago al ago”, kiel eble plej rapide alpreni interkonsenton, unuigi paŝojn kaj realigi “komunan deklaron de la 4-a 6-flanka interparolo” laŭ periodoj.
Bertilo Wennergren akiris titolon “Esperantisto de la Jaro”
Je 19-a de decembro, la gazeto La Ondo de Esperanto proklamis Bertilo Wennergren kiel Esperantiston de la Jaro 2006. Li estas sveda esperantisto kiu loĝas nun en Sud-Koreio, en la urbo Seulo. Li estas ĉefa verkanto de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, la libro kiu klarigas gramatikon de Esperanto.
Ligoj
Sveda Akademio atakas uzadon de la angla
Ĉiujare, Sveda Akademio havas publikan kaj solenan kunvenon je la fino de la laborjaro, la 20:an de decembro (hazarde ekzakte dek tagojn post la Nobelfesto, kiu tamen estas tradicio multe pli juna).
Ĉijare kaj la nuna sekretario de la akademio, Horace Engdahl, kaj ĝia direktoro kaj eks-sekretario, Sture Allén, atakis la ĉiam pli ampleksan uzadon de la angla lingvo en svedaj universitatoj kaj altlernejoj. [-Plu-]
H2A sukcese lanĉiĝis, satelito Kiku 8 flugas sur la planita orbito
Je 18-a de decembro, Japana kosma organizo, Japana Aerokosma Esplora Agentejo (JAXA), lanĉis raketon H2A n-ro 11 kun teknikoekzamena satelito ETS-VIII nomata “Kiku 8“. La raketo ĵetis la sateliton en la planitan orbiton. [-Plu-]
Elpensinto de Winny estis kondamnita
Je la 13-a de decembro, Kiota regiona juĝejo (Kiota prefektujo) kondamnis monpunon de 1.5 milionoj da enoj al la elpensinto de Winny, la japana programara inĝeniero, Kaneko Isamu (ankaŭ nomata S-ro 47).
Studentoj malhelpis paroladon de irana prezidento
Laŭ pluraj novaĵgrupoj de Irano, dum parolado de la irana prezidanto, Mahmud Ahmadineĵad, iuj studentoj malhelpis kaj interĉesis lian paroladon.
[-Plu-]
Rambo invados Birmon
En la planata holivuda filmo “Rambo 4 - la okulo de la serpento”, oni originale intencis lasi Rambon (Sylvester Stallone) invadi Irakon por helpi kelkajn kristanajn misiistojn, sed oni rekonsideris la aferon. Kelkaj islamistoj povus reagi tro akre al tio, dum budhanoj ĝenerale estas pli mildaj - do li anstataŭe invados Birmon. [-Plu-]
Francio lanĉas mondan televidstacion
Malpli ol unu monato post la lanĉo en la angla lingvo de la jam fama araba televidkanalo Al Ĝjazira, la unua franca inernacia novaĵo televido, France 24 [Frans vonkatr] lanĉiĝis hodiaŭ en kompeticio kun BBC kaj CNN, kun la celo prezenti novan, oriĝinalan vidpunkton en la angla-usona dominita novaĵmondo. France 24 ekelsendis je la 6-a de decembro sur interreto kaj ekde la 7-a de decembro satelite kaj kable televide. La lingvoj uzataj estas la franca, la angla kaj la araba. La televidkanalo havas la subtenon de la franca prezidento Jacques Chirac [Ĵak Ŝirak], kiu plendis pro la manko de franca vidpunkto sur influa televidstacio post la Iraka milito. La stacio havos buĝeton de 86 milionojn da eŭroj jare. La televidstacio spekteblas sur la retadreso http://www.france24.com/live/.
Puno al Irano pro sia nuklea problemo
La 5-an de decembro, altrangaj oficistoj de diplomatiaj departementoj de Usono, Rusio, Ĉinio, Britio, Francio kaj Germanio okazigis kunvenon pri irana nuklea problemo en Parizo. La 6 landoj atingis esencan progreson pri puno al Irano, sed ne atingis interkonsenton.