Minomonta, la plej multtempe aperanta gastiganto sur viva elsendfluo unusemajne
MINORIKAWA Norio, ankaŭ pli konata kiel Minomonta, la japana televida anoncisto kaj gastiganto estis agnoskita de Guinness-libro de rekordoj kiel la plej multtempe aperanta gastiganto sur viva televido-elsendfluo dum unu semajno.
Je la 28-a de novembro, okazis ceremonio ĉe la studio de TBS en Akasaka en Tokio. Alistair Richards, la ĉefa operacio-oficisto de Guinness World Records donacis la diplomon. [-Plu-]
Forumo pri Orient-Azia Kunlaboro 2006
La 27-an de novembro, en “Forumo pri Orient-Azia Kunlaboro 2006″ okazinta en Pekino, koncernaj fakuloj kaj specialistoj de Ĉinio esprimis, ke disvolva stato de la rilatoj inter Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko tago post tago fariĝas grava faktoro influanta la orient-azian kunlaboron. [-Plu-]
Kofi Annan: Irako preskaŭ falas en civilan militon
La 27-an de novembro, akceptante intervjuon de amaskomunikiloj en Nov-Jorko, ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan diris, ke konsidere de senĉese eskaladiĝanta perforta konflikto, Irako povas esti rigardata falanta en civilan militon. Sed samtage, Gordon Johndroe, proparolanto de usona ŝtata sekureca konsilio, neis, ke Irako jam falis en civilan militon. [-Plu-]
Palestino sendis 10 milojn da policanoj por plenumi militĉesigon
Ekde la 26-a de novembro, Palestino aranĝis 13 milojn da pactrupanoj en Gazo najbare de landlimo de Israelo por plenumi la militĉesigan interkonsenton atingitan de Palestino kaj Israelo.
Tiuj trupanoj ĉesigos palestinajn armitojn sendi raketojn al Israelo. [-Plu-]
Birda gripo de tipo H5N1 minacas kokobredejojn en Sud-Koreio
Je la 25-a de novembro, la Ministrejo pri Agrikulturo kaj Forstokulturo raportis ke la rezulto de preciza ekzameno konstatas ke la kaŭzo de la amasmorto de pli ol 6 miloj da kokoj ĉe kokobredejo en la urbo Iksan en Jeollabuk-provinco, en sud-okcideneta parto de la lando, estas alta-patgena birda gripo de tipo H5N1. [-Plu-]
Invado en malsalan mareton en Svedio
En la sveda gazeto Nya Lidköpingstidningen (2006-11-24) troviĝis artikolo pri invado de kraboj en la malsalan mareton Vänern. Temas pri erioĥiroj aŭ vilmanaj kraboj (lat. eriocher sinensis) kiujn oni ektrovis 1854 (Milne-Edwards). La kraboj devenas el Ĉinio sed disvastiĝas pli kaj pli en Eŭropo. La unua ekzemplero en Svedio estis registrita en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento. [-Plu-]
Memproponoj al Nobelpremioj
Laŭ la retgazeto Libera Folio, la esperantlingva verkisto Valerio Ari, pli bone konata per sia pseŭdonimo Giorgio Silfer, proponas sin mem por la Nobel-premio pri literaturo; Libera Folio citas la retejon de Esperanta Civito. [-Plu-]
Talibanoj planas lanĉi novan atakon en printempo de venonta jaro
Laŭ raporto de afgana amaskomunikilo en la 22-a de novembro, laŭ proksimiĝo de vintro, kvankam la surprizatakaj eventoj lanĉitaj de la kontraŭregistaraj armitaj fortoj iom reduktiĝis, tamen Talibanoj planas lanĉi novan atakon en printempo de la venonta jaro.
Tiutage, Mullah Dadullah, altranga militafera komandanto de la organizo Taliban, diris, ke (la organizo ) Taliban ellaboras novan strategion por oponi kontraŭ la okupanta armeo de Usono kaj de NATO.
Irana eksterafera ministro esprimis ke Irano evoluigos pezakvan reaktoron sen internacia helpo
La 23-an de novembro, irana eksterafera ministro Manouchehr Mottaki esprimis, ke eĉ se la Internacia Atom-Energia Agentejo rifuzis liveri teknikan subtenon al Irano por la pezakva reaktoro de Arak, Irano mem evoluigos tiun projekton.
Li diris, ke kiel unu el subskribintaj landoj de la Konvencio pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj, Irano havas rajton akiri subtenon de la Atom-Energia Agentejo en civila nuklea tekniko, kaj la agentejo havas devon liveri helpon al Irano; se la agentejo liveros helpon al Irano, do la lasta tre dankos, alie Irano mem daŭrigos konstruadon de la pezakva reaktoro de Arak.
Sciencistoj publikigis novan fizikan mapon de homa geno
Laŭ esploro de sciencistoj, individua diferenco en homa genaro estas pli granda ol la antaŭe imagita. Sciencistoj publikigis novan fizikan mapon de la homa geno.
Antaŭ ĉirkaŭ 6 jaroj, sciencistoj pri geno ellaboris fizikan mapon de la homa geno, nomatan Libro de la Vivo, kaj opiniis, ke 99,9% de homaj genoj estas samaj. Sed en la gazeto Naturo, eldonita la 23-an de tiu ĉi monato, internacia sciencista grupo raportis, ke en esploro ili trovis, ke nur 99,5% de homaj genoj estas samaj.
Pli ol 160 homoj mortis en irakaj atakoj
En la 23-a de novembro, iraka polico diris, ke posttagmeze de la sama tago en la urbo Sadr, oriente de Bagdado, okazis 5 aŭtobombaj eksplodoj kaj 2 armilaj atakoj. Ĝis nun, 161 homoj mortis, 257 homoj vundiĝis.
Laŭ raporto de usona Associated Press, la aŭtobombaj eksplodoj okazis sur homamasaj vojoj kaj en merkatojn. Do, multaj homoj mortis aŭ vundiĝis. La vunditioj jam estis senditaj al hospitaloj.
Neprofita Esperanta kompanio MondEtur
Eldiris antaŭ multe da jaroj Galileo Galilej konata itala sciencisto kaj astronomo, asertinte ke la Tero turniĝas ĉirkaŭ la Suno. Jes, ankaŭ en Esperanto multaj aferoj moviĝas. Ni vidas, ke en la reta kurso NESTO estas tutan tempon novaj Esperanto-geinteresuloj, kaj ne nur tie. Rigardante Esperanton en vikio (la plej granda reta enciklopedio) ni konstatas, ke ĉiutage alvenas arego da novaj artikoloj. Same en la profesia agado per Esperanto la afero progresas. [-Plu-]
Ĝenerala direktoro de MKO apelaciis restarigi dohaan intertraktadon
La 22-an de novembro, ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo Pascal Lamy apelaciis, ke Usono, EU, Japanio kaj Hindio faru pli grandan klopodon en agrikultura kompenso kaj redukto de dogano de agrikulturaj produktoj, por antaŭenpuŝi restarigon de la dohaa intertraktado.
Tion li esprimis ĉeestante al la aktivado celebre al la 20-a datreveno de starigo de la dohaa intertraktado. La deklaro publikigita de la celebra konferenco apelacias, ke membroj de la Monda Komerca Organizo montru “politikan decidon kaj praktikeman sintenon”, por antaŭenpuŝi restarigon de la dohaa intertraktado, kiu daŭras preskaŭ 5 jarojn.
Kofi Annan: Sekureca Konsilio subtenu enketon pri murdo de libana industria ministro
La 22-an de novembro, Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UN, sendis leteron al ĉi-monata deĵotanta prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN kaj transdonis koncernan leteron de la libana ĉefministro Fouad Siniora. Li esperas, ke la Sekureca Konsilio apliku konvenan agon al la enketo pri la murdo de libana industria ministro Pierre Gemayel.
En la 21-a de tiu ĉi monato, la libana ĉefministro Fouad Siniora sendis leteron al Kofi Annan. Li postulas, ke UN liveru teknikan subtenon al la enketo.
Sekureca Konsilio de UN: establi internacian tribunalon por prijuĝi la murdon kontraŭ Rafik Hariri
La 21-an de novembro, la Sekureca Konsilio de UN decidis sendi leteron al ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan, por rajtigi al li interkonsiliĝi kun la libana registaro pri establigo de internacia tribunalo por prijuĝi la murdan kazon kontraŭ Rafik Hariri, eksterĉefministro de Libano.
Plano de Internacia Termonuklea Reaktora Eksperimento oficiale ekpraktikiĝis

En la 21-a de novembro en Parizo, la koncernaj 7 flankoj de la plano de Internacia Termonuklea Reaktora Eksperimento, Ĉinio, Eŭropa Unio, Hindio, Japanio, Korea Respubliko, Rusio kaj Usono subskribis komunan eksperimentan interkonsenton kaj koncernajn dokumentojn. Tio simbolas, ke la nova prienergia plano komplete komenciĝis.
UN: aidoso plue cirkulas en la mondo
La 21-an de novembro, la “Raporto pri Aidoso en la Mondo en 2006″ estis publikigita. Peter Pio, plenuma estro de Planada Programo de UN pri Aidoso, diris, ke aidoso plue cirkulas en la mondo.
Li diris, ke en la lastaj jaroj, preventa kaj kuraca laboro kontraŭ aidoso en la mondo gajnis evidentan progreson, tamen nombro de homoj kunportantaj aidosan viruson kaj homoj mortintaj pro aidoso ankoraŭ leviĝis. Laŭ la raporto, en la jaro 2006, la nombro de homoj kunportantaj aidosan viruson estas 39.5 milionoj, plimulte je 2.6 milionoj ol tiu en 2004.
Israela armeo disvolvis surteran agadon en Gaza kaj mortigis 2 homojn
La 21-an de novembro, iu proparolanto de la israela armeo konstatis, ke tiutage, la israela nacidefenda armeo eniris en la Gazan Zonon kaj interpafis kun armitoj de la Palestina Islama Rezista Movado Hamas, kaj mortigis 2 homojn.
Laŭ raporto de israela ĵurnalo Haaretz, tiutage, ĉirkaŭ 30 tankoj de israela armeo eniris en urbocentron de la urbo Gaza, kaj sieĝis loĝejon de iu loka komandanto de Hamas. Kaj en posta interpafado, tiu komandanto estis mortigita, kaj alia civilulo mortis.
Irako kaj Sirio deklaris, ke ili rekomencis diplomatiajn rilatojn
La 21-an de novembro en Bagdado, iraka ministro pri eksteraj aferoj Hoshyar Zebari kaj siria ministro pri eksteraj aferoj Walid al-Moualem subskribis interkonsenton, kaj la du landoj oficiale rekomencis la diplomatiajn rilatojn, kiuj rompiĝis en 1982.
La 19-an de novembro, Walid al-Moualem atingis Bagdadon kaj komencis sian 2-tagan viziton al Irako. Dum sia vizito, Walid al-Moualem promesis, ke Sirio klopodos por helpi al la iraka registaro kvietigi enlandan perfortan konflikton kaj fortigos landliman sekurecan kunlaboron kun Irako.
Usona kaj iraka armeoj atakis urbon Sadr
La 21-an de novembro, usona armeo en Irako kaj iraka sekuriga armeo atakis la urbon Sadr, oriente de Bagdado, mortis almenaŭ 3 homoj, inkluzive de bebo, ankaŭ preskaŭ 11 homoj vundiĝis.Oficisto de la iraka Sekuriga Ministerio diris, ke la celo de la atako estas parko en la urbo Sadr. La parko estis suspektata kiel kaŝejo de grupo de gangsteroj.