Usono foriras de sia konstitucio kaj sia civilizo
La registaro de usono kreis novan leĝon kiu kontraŭas sian konstitucion kaj eĉ la civilizon kiun si diradas ke si protektas. La nova leĝo diras ke “malamikaj batalistoj” (termino kiu ne havas difinon en la konvencioj de Geneva) ne plu havas rajton “habeas corpus”. Tiu rajto signifas ke oni devas liveri kaptitan personon al juĝisto anstataŭ lasi enkarcerigita sen ia procezo.
“Dekstremaj” reprezentantoj diris ke ĉar usono estas en “milito”, la Prezidento havu la povon fari kion ajn por defendi la nacion. “Progresemuloj” diras ke ĉi tiu ŝanĝas Prezidenton al Reĝon. Krome ke habeas corpus ne nur estas parto de la konstitucio de usono sed venas de la Magna Carta de 1215 … unu el la bazoj de la “okcidenta civilizo” kiun usono supozeble defendas. Dekstremuloj diras ke la leĝo nur estas kontraŭ malamikaj batalistoj kiu signifas necivitanoj. Progresemuloj respondas ke “denove la dekstremuloj mensogas” ĉar tiuj ne rimarkigas ke unu parto de la nova leĝo donas rajton al la Prezidento deklari iun ajn kiu kontraŭas sin malamika batalisto.
2 respondoj al 'Usono foriras de sia konstitucio kaj sia civilizo'
Metu komenton
Vi devas eniri por komenti.
je la dato 2006-10-03 kaj horo 4:35
Se mi rajtas esti iomete malica, Usono havas tradicion. Jam en ĝa sendependecdeklaracio estas skribite ke “ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj” (”all men are created equal”); subskribis tion, la 4:an de julio 1776, homoj kiuj mem posedis sklavojn…
je la dato 2006-10-03 kaj horo 6:05
Alia elemento de “tradicio” estis la genocido de la indianoj. konkero de laFilipinoj, longdauxra racismaj pasxoj kontraux nigruloj, ktp … Fakte estas multe da aferoj pri kiuj oni gxenerale ne estas informitaj kaj kiujn oni malkovras nur en la fresxa libro de Howard Zinn “A People’s History of the United States”