Raporto.info en la portugala
Nun la portalo Raporto.info havas subportalon en la portugala lingvo kun noticoj pri Esperanto el Brazilo, Portugalio kaj aliaj landoj kie oni parolas tiun lingvon. La portugala estas la 7a plej granda lingvo en la mondo, kun ĉirkaŭ 200 milionoj da parolantoj.
La adreso de subportalo estas http://www.raporto.info/brazilo/
Inaŭguriĝis la 2-a Kongreso de la Federacio de Mondaj Porsanaj Urboj
Lastatempe inaŭguriĝis en la urbo Suzhou, orienta Ĉinio, la 2-a Kongreso de la Federacio de Mondaj Porsanaj Urboj kaj Urbestra Pinta Konferenco. Pli ol 40 ĉeestantaj urbestroj ĉinaj kaj alilandaj kune subskribis Suzhou-deklaracion. [-Plu-]
Ĉinio lanĉis novan telekomunikan kaj disaŭdigan sateliton Sino-2

Je la 20 minutoj kaj 52 sekundoj post la nula horo de la 29-a de oktobro laǔ la pekina tempo, la transporta raketo “Changzheng-3B” sukcese enorbitigis en la Xichang-a Satelito-lanĉa Centro en okcidenta Ĉinio la unuan rektan disaǔdigan sateliton “Sino-2″. Post 1502 sekundoj de la lanĉo, la raketo kaj la satelito sukcese disiĝis. La donitaĵoj de la Xi’an-a Satelita Kontrola Centro montris, ke Sino-2 ĝuste eniris en la sinkronan orbiton de la terglobo.
Esperantio: Aperas Supernova
Kiel tion sugestas la titolo de la albumo, kiu estas ankaŭ la nomo de la bando, estas la tuta varmo kaj radiado de la suno kiu koncentriĝas en ĉi tiu superba albumo aŭd-vida por oferti rimarkindan novaĵon!
Kvankam Brazilo estas la lulilo de tiu fenomeno, jen sono kaj lumo kiuj ja direktiĝas al la tuta planedo, rezolute orientita al propra indentiga kvesto.
DĴ Roĝer, jam kontribuanta en la “Elektronika kompilo” (VKKD53), [-Plu-]
Brazilo: Lingva miskompreno angla-portugala povus kaŭzi akcidenton.
Lingva miskompreno pere de la angla inter la piloto de la aviadilo de la kompanio Legacy kaj la kontrolistoj de la kontrolturo en Braziljo povus esti la kaŭzo de la akcidento, kiu trafis aviadilon de la brazila flugkompanio GOL antaŭnelonge kaj en kiu mortis ĉirkaŭ 150 homoj.
La informo aperis en pluraj ĵurnaloj de Brazilo.
Informis: Aloisio Sartorato
Ĉinio:2349 naturaj rezervejoj estis establitaj
La naturaj rezervejoj de Ĉinio inkluzivas 9 kategoriojn de arbaro, herbejo, malsekejo, maro, dezerto, sovaĝaj animaloj, sovaĝaj vegetaloj, geologia restaĵo kaj paleontologia restaĵo, kiuj troviĝas en ĉiuj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio. Guangdong, Yunnan, Interna Mongolio kaj aliaj 5 provincoj havas 58% de la nombroj de la rezervejoj; Tibeto, Xinjiang, Qinghai kaj aliaj 3 provincoj havas plej vastajn rezervejojn kiuj konsistigas 77% de la totala areo de la rezervejoj. [-Plu-]
Mitingo memore al la 70-a datreveno de venko de la Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo

Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono (CMK), faris gravan parolon. [-Plu-]
La unua jarkunveno de la Internacia Asocio de Kontraŭkoruptaj Aŭtoritatoj okazis en Pekino
La 22-an de oktobro okazis en Pekino la unua jarkunveno kaj la kongreso de membroj de la Internacia Asocio de Kontraŭkoruptaj Aŭtoritatoj. La ĉ. mil ĉeestantaj delegitoj venis el 12 internaciaj organizoj, 137 landoj kaj regionoj. Ĉina prezidanto Hu Jintao faris paroladon en la malferma ceremonio. [-Plu-]
Ĉinio lanĉis du sondsatelitojn en spacon
Je la 34-a minutoj post la 7-a horo de la 24-a de oktobro, Ĉinio lanĉis du sondsatelitojn de la grupo 02 de Shijian 6 per unu transporta raketo Changzheng 4B en la Satelito-lanĉa Centro de Taiyuan, Shanxi-provinco, norda Ĉinio. [-Plu-]
Hungario: Fiereco kaj honto en Budapeŝto
Mardo, 24.10.2006. El Hungario raportas Stefano Ŝafisto. Okaze de la 50-a datreveno de la 1956-jara Hungara Revolucio rememoris la lando. Post la septembraj eventoj la loĝantaro timante atendis la solenajn ceremoniojn.
Matene alvenis al la ĉefurbo altrangaj politikistoj, reĝoj, ambasadoroj kaj diversaj noblaj delegitoj, kiujn bonvenigis la prezidanto de la hungara respubliko, la ĉefministro kaj la prezidantino de la parlamento. Antaŭtagmeze bela kaj impona solenaĵo okazis, en kiu kadro la invititaj gastoj metis florojn sur la monumento de 1956-jara Hungara Revolucio. Ĉio ŝajnis paca, sed en la ĉirkaŭaj stratoj jam kolektiĝis la manifestaciantoj kaj protestantoj, kiuj postulas la rezignon de la ĉefministro kaj la tuta registaro. [-Plu-]
Budapeŝto: Duonjarcento poste, pli da duboj ol memoroj
Nun estas 50 jaroj depost la tragikaj eventoj de 1956 en budapexto. Tiam la parolo de la komunista registaro scipovis artifiki kaj sofismi. Sed hungaroj oponis per barikadoj; barikadoj detruontaj sub la tankoj….
Nun la registaro volas soleni la datrevenon, sed la cirkonstancoj estas ironie malkonvenaj. [-Plu-]
Turkio-Svedio: Advokato volas ĵurakuzi akademion
La turka advokato Kemal Kerincsiz volas ĵurakuzi Svedan Akademion. Li diras ke la akademio decidis doni la Nobelpremion pri literaturo 2006 al Orhan Pamuk pro polititaj kialoj kaj ne pro literaturaj.
Kerincsiz jam antaŭe ĵurakuzis Pamuk kaj pluraj aliajn turkajn verkistojn kaj ĵurnalistojn, precipe pro lezo de §301 en la turkia punleĝo, laŭ kiu estas malpermesite ataki “la turkan identecon”.
En ĉi tiu kazo li havos problemojn: [-Plu-]
Panamo aprobis la pligrandigon de Kanalo
Per tre klara referenduma decido, Panamo decidis dimanĉe, ke la panama kanalo estos pligrandigata. La referendumo trairis senprobleme. Nun jam 65% de la voĉoj estis kalkulitaj, kaj la ‘jes’ ricevis 79%, kaj la ‘ne’ ricevis 21% de la validaj voĉoj. Do, la projekto komencos baldaŭ. Laŭ oficialaj kalkuloj, la pligrandiga projekto kostos $5.25 miliardojn kaj daŭros 8 jarojn. La Kanalo eblos trairigi duoble da ŝipoj post la pligrandigo, kaj ankaŭ pli grandajn ŝipojn nomatajn Post-Panamax. Kritikantoj de la projekto diris, ke ĝi certe kostos duoblon la oficiale raportita kosto, t.e. ĉirkaŭ $10 miliardojn da usonaj dolaroj. Do, ni vidos.
Ĉinio daŭre klopodos por plibonigi protektan medion de intelekta proprieto
Lastatempe, respondeculo de la Scienca-Teknika Ministerio de Ĉinio diris, ke Ĉinio daŭre klopodos por plibonigi la protektan medion de intelekta proprieto.
En Ĉina-Usona Forumo pri Scienca-Teknikaj Politikoj, la respondeculo diris, ke en la pasintaj pli ol 20 jaroj, la ĉina registaro faris grandan klopodadon por protekti intelektan proprieton, kaj trapasis la procezon, kiun plenumis evoluintaj landoj ĝenerale en kelkdek aŭ eĉ pli ol cent jaroj, por ke ĝi estu utila al la komuna ĝuo de diversaj landoj pri fruktoj kaj profitoj el la scienca-teknika progreso.
La nuklea eksperimento de PDRK
La nuklea eksperimento de PDRK en la 9-a de oktobro kaǔzis intensan reagon de la internacia socio, kaj Rusio, Eǔropa Unio, Usono, Koreio kaj Japanio kondamnis ĝin kaj ankaǔ Ĉinio firme oponis kontraǔ tio.
Posttagmeze de la 14-a de oktobro, la Konsilio de Sekureco de UN unuanime adoptis la rezolucion n-ro 1718 pri la nuklea eksperimento de PDRK, [-Plu-]
La programo Espero de Ĉinio helpas 2.9 milionojn da malriĉaj lernantoj
La 18-an de oktobro la Ĉina Gejunula Disvolva Fonduso informis, ke kadre de la programo Espero de Ĉinio celanta helpi malriĉajn lernantojn kaj praktikita jam 17 jarojn, oni kolektis kapitalon de 3 miliardoj da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro) kaj per tio helpis proksimume 2.9 milionojn da malriĉaj lernantoj. [-Plu-]
La torĉo de la 15-a Azia Sportkunveno atingos Pekinon
La torĉo de la 15-a Azia Sportkunveno, ekbruligita en Daŭho, Kataro, la 9-an de oktobro, atingos Pekinon la 21-an de oktobro. Poste ĝi venos al Kantono, Makao kaj Hongkongo respektive en la 25-a, la 26-a kaj la 27-a de oktobro. [-Plu-]
La Eŭropa Parlamento debatos pri la Eŭska paca procezo.
Spite la senĉesaj klopodoj de la hispana opozicia Popola Partio (PP) por bojkoti la pacan procezon kaj ĉion kio rilatas al ĝi, fine la Eŭropaj Socialistoj, Liberaluloj, Unuiĝa Maldekstro kaj Verdoj-ALE atingis bazan interkonsenton. La teksto debatota la 25 de oktobro agnoskas ke la Eŭska konflikto estas politika konflikto.
La maldekstrula naciista partio Batasuna, kiu nuntempe estas kontraŭleĝa partio en Hispanio, sed ne en Francio, sendis leterojn al ĉiuj la Eŭroparlamentanoj informante ilin pri la nuna situacio en Eŭskio. En tiuj leteroj, Batasuna diras ke la definitiva solvo por la Eŭska konflikto estas la agnosko de la mendecida rajto. [-Plu-]



