Forpasis William Auld
Forpasis Mag. William Auld, elstara poeto, eseisto kaj tradukisto, en la 11-a de septembro en Skotlando.
William Auld naskiĝis en suda Anglio en la 6-a de novembro 1924. Li havis kontakton kun Esperanto ekde la 14-a jaro de sia vivo, kaj plonĝis en la E-literaturon post la Dua Mondmilito. En 1952 aperis lia unua verko “Spiro de l’ Pasio” kaj en 1956 — lia verko “La Infana Raso”, kiu iĝis unu el la majstroverkoj de Esperanto. Tiu libro jam estis plurfoje reeldonita, kaj havas tradukojn en la portugala, nederlanda kaj hungara lingvoj. Li tradukis la sonetojn de Ŝekspiro kaj ankaŭ la verkojn “Epifanio” kaj “Komedio de Eraroj”. Lia lasta traduko estis esperantigo de “La Majstro de l’ Ringoj”, majstroverko de Tolkien. Li kompilis antologiojn la anglan (1957), Esperantan (1958), skotan (1978), kaj la Novan Esperantan Krestomation (1991).
William Auld estis vicprezidanto de la Universala Esperanto-Asocio kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto de 1979 ĝis 1983. Inter 1999 kaj 2002 li ankaŭ estis prezidanto de la Esperanta PEN-Centro.
La funebra ceremonio okazos en lundo, la 18-an de septembro en lia hejmloko Dollar, Skotlando.
Unu respondo al 'Forpasis William Auld'
Metu komenton
Vi devas eniri por komenti.
je la dato 2006-09-16 kaj horo 11:08
Mi vidis ke lia versa dialogo de 1953 kun Marjorie Bouton, Rimleteroj” ne estis reeldonita. Cxu ne estus trafa maniero honoti lin reeldoni ilin?
Tiu gxenro estas neordinara kaj miriga (diskuti perletere pri filozofiaj temoj, homa naturo, peko, destino, valoroj, ktp, konstante en formo de rondeloj!!!
- rondelo, tiu olda franca poemformo de la 15-a jarcento estas poemformo genia! agrabla defia, sprita, utila per sia skemo de versoj ripetitaj, legu da, vi vidos, poste vi ne plu povos malhavi ilin, estas ebriiga kiel bona vino! -
kaj en tiuj oni povas vidi la malsamajn temperamentoj de la du verkistoj: la amara cinismo de Auld, “la poeto virtuozo” sperta je vortludoj, kontraux la milda, humila sed neniamcedanta humanismo de Boulton.
elcxerpite de tiuj cxefverkoj, lia pesismisma vido de homaro en la naturo:
Tuberkulozo de la Ter’ –
jen la homarnaturo trista:
ni estas nur malsano hista
de l’ organismo de l’ Mister’,
ĝis nun ne rimarkebla per
la sankontrolo kuracista.
Tuberkulozo de la Ter’ –
jen la homarnaturo trista.
Projektas ie, kun esper’,
giganta Io, kunekzista…
dum kreskas, lanta sed persista,
tuber’ kolosa en l’ afer’ :
tuberkulozo de la Ter’.