Brazilo: Vreko de jeto trovita en Amazona ĝangalo, ŝajne neniu travivis
Parolanto de la aviadila entrepreno Gol anoncis, ke la vreko de la kraŝita jeto estis trovita en la Amazona ĝangalo. Laŭ raportoj de fakuloj pri aviadaj akcidentoj, la loko kaj maniero de la vreko pensigas, ke neniu pasaĝero aŭ deĵoranto travivis la akcidenton.
Brazilo: Pasaĝera jeto malaperas super ĝangalo
Pasaĝera jeto de la entrepreno Gol malaperis vendrede kaj ne surterigis je sia celo, laŭ raporto de la brazilo entrepreno mem. La estro de la brazila flughavena autoritato, Ifraero, diris ke la jeto kolisiis kontraŭ pli eta aviadilo super la Amazona ĝangalo, laŭ raporto de la novaĵ-servo Globo. La eta aviadilo, privata jeteto, surterigis kun frakasita flugilo. Flugo 1907 ekflugis el Manaus posttagmeze, sed ne alvenis al Brasilio kiel programite, diris parolanto de la flughaveno de Manaus. Cent kvindek kvin pasaĝeroj iris sur la aviadilo. Oni ne konas la nombron de deĵorantoj ankoraŭ.
Svedio: Premioj por Ĝusta Vivtenado anoncataj
La ĉijaraj ricevontoj de la Premioj por Ĝusta Vivtenado (angle “Right Livelihood Awards”, neoficiale konataj kiel “Alternativaj Nobelpremioj”) estis anoncataj 28/9 2006 en Stockholm, Svedio.
La Honorigan Premion por Ĝusta Vivtenado (Right Livelihood Honorary Award) ricevos Chico Whitaker Ferreira (Brazilo), “por vivo da sindona laborado por socia ĝusteco, kiu plifortigis demokration en Brazilo kaj helpis la naskiĝon de la Monda Socia Forumo, montrante ke ‘alia mondo eblas’”. [-Plu-]
Tekniko: La unua bionika brako
Claudia Mitchell estis usona soldato, kiam ŝi motorcikle akcidentis. Ŝi perdis unu brakon. Ŝi neniam pensis normale revivi kiel antaŭe. Tamen nune ŝi denove povas brakumi. Ŝi havas bionikan brakon, 5 kilogramoj kaj 6 motoroj. Ŝi povas perfekte kontroli ĝin per la penso. Klaku sur la filmeton por vidi ĝin.
E-kurso en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato
Posttagmeze de la 23-a de septembro, Esperanto-kurso ekfunkciis en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato(PLKU). Ĝi funkcias kiel elekta leciono por studentoj. La kurson partoprenis 62 studentoj el 16 universitatoj, kiuj lernos de Li Weilun, profesoro de PLKU kaj prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio en evnontaj 3 monatoj.
Japana samideano kaj du aǔstraliaj samideanoj Robert Budzul kaj James Dwyer ĉeestis ĝian unuan lecionon kaj estis bonvenigita de ĉiuj kursanoj. Ili salutis ĉiujn per Esperanto antaŭ la leciono. Post la leciono, kelkaj kursanoj sin anoncis por aliĝi al la Ĉina Esperanto-Ligo.
Reaperas verda stelo en la mapo de Filipinoj
La 23-an de septembro okazis la 1-a Esperanta Kongreso en Filipina Normala Universitato, Manilo, Filipinoj. Ĝin partoprenis 22 reprezentantoj el diversaj universitatoj kaj organizoj. La reprezentantanoj ankaǔ fondis novan Esperanto-Asocion de Filipinoj kaj elektis sian 7-membran estraron laǔ la loka regulo de Filipinoj. La nova asocio ĝis tiu tago havas 36 membrojn.
Estis legitaj tradukaĵoj de la bondezirmesaĝo de Renato Crosetti, prezidanto de UEA, Hori Yasuo, prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA dum la programo.
Laǔ la decido de la nova komitato la Oficejo de la nove fondita asocio estos en Filipina Normala Universitato.
Ramadano ekstartas en la Islama Mondo
La naŭa monato de la Islama kalendaro, Ramadano ekstartas Sabate 23-a Septembro en Saŭda Arabio, kaj Dimanĉe 24-a Septembro en Egipto.
Ĉiu-Ramadane, la Islamanoj fastas de tagiĝo ĝis sunsubiro. La Islamanoj diras “Ramadan Karim” kiu signifas en Araba lingvo “Ramadano Donacema [al vi]”.
Hungario: Politika krizo daŭras
El Hungario raportas Stefano Ŝafisto. Sabato, 23.09.2006. 19.09.2006. Mardo. Matene la loĝantaro konsternite staras antaŭ la animkirlaj eventoj. La matenaj televidelsendoj montras la malmildajn filmraportojn pri la okazintaĵoj kaj la komentoj komparas la situacion al la Francaj eventoj, kiuj okazis en la fino de pasinta jaro. Tamen en la ĉefurbo ekiras la ĉiutaga vivo. La vendejoj malfermas siajn pordojn, la veturiloj ekiras de la satcidomoj kaj la homoj daŭrigas siajn laborojn. Ĉirkaŭ tagmeze la Prezidanto de Respubliko aperas antaŭ la publiko kaj kondamnas la perforton. Li petas ĉiun, ke enpace protestu kaj esprimu sian malkonsenton pri la agado de la registaro kaj ĉefministro. Antaŭ la parlamento la manifestacio daŭriĝas ankaŭ dumtage, kvankam la nombro de ĉeestantoj estas nur kelkcent. Sur la placo aperas raportistoj de la plej grandaj informtelevidoj (CNN, BBC, ORF, Al Ĝazira,ktp.); pli ol dek kvin. [-Plu-]
Siamo/Tajlando: Sulak Sivaraksa komentas la rilaton inter reĝo kaj puĉo
Sulak Sivaraksa, unu el la plej konataj politikaj kritikistoj en Siamo (li rifuzas nomi sian landon Tajlando), estas laŭ siamaj normoj tre radikala. Tio ne malhelpas ke li nomas sin monarkiisto (tre malmultaj siamanoj ne faras tion), sed li estis plurfoje akuzita pri majesteckrimo - nun denove, kaj riskas ĝis 20 jarojn en malliberejo - kaj povas esprimi sin, denove laŭ siamaj normoj, tre kritike pri sia reĝo. [-Plu-]
Siamo/Tajlando: Thaksin akceptas esti eksa
La abdikigita ĉefministro de Siamo/Tajlando, Thaksin Shinawatra, diras ke li nun forlasas la politikan vivon kaj “ferias”.
Li ne devas malsati. Jam antaŭ sia periodo kiel registarestro li estis unu el la plej riĉaj homoj en sia lando, kaj lia deĵorperiodo ne malriĉigis lin. Pluraj gazetoj nomas lin “miliardulo” - ne tute klare en kiu valuto, sed li havas sufiĉe por vivi komforte, kaj la nova reĝimo en Bankoko diras ke ĝi ne intencas akapari lian kapitalon. [-Plu-]
Siama ŝtatrenverso: ĉu interkapitalisma konflikto?
Laŭ “kutime bone informita fonto” (=tajlanda amiko mia), la ĵusa puĉo en Siamo povas esti esence konflikto inter enlandaj kaj eksterlandaj kapitalistoj. Li diris ke Thaksin havas tre bonajn rilatojn kun entreprenoj en interalie Usono kaj Singapuro, kaj ke la enlandaj kapitalistoj sentas sin minacataj pro tio - kaj unu el la plej riĉaj el tiuj hazarde estas la reĝo… [-Plu-]
Hungario: Politika krizo
Politika krizo en Hungario. El Hungario raportas Stefano Ŝafisto. Mardo, 19.09.2006: Pasintnokte en Budapeŝto incitiĝema grupo de manifestacianta amaso sieĝis la konstruaĵon de Hungara Ŝtata Televido. La eventoj en kronologio:
17.09.2006. Dimanĉo: Posttagmeze malkovriĝias por la publiko tio ĉefministra parolado, kiu originale sonis en kunveno maja de socialdemokrata deputita grupo, post la gajno de parlamenta elekto. En la politika vivo kurioza parolado la ĉefministro diris: „Evidenta estas, ke ni mensogis en la pasintaj 20 monatoj. Sed nun tion devas fini!” La informo malkovriĝas du semajnoj antaŭ la Regiona Elekto kaj post la anoncitaj restriktaj dispozicioj. Dum kelkaj horoj preskaŭ ĉiuj televidkanaloj interrompas sian programon kaj temas pri la malkovrinta parolado, kaj la opoziciaj partioj tuj alvokas la registaron kaj la ĉefministron rezigni. La koaliciaj partioj kaj la registaro, eĉ la ĉefministo rapide reagas kaj provas doni klarigon. [-Plu-]
Ĉinio: Kvar-jara Esperanto-kurso en universitato
La 7-an de septembro inaŭguriĝis la nova lernojaro de la Instituto de Internacia Komunikado en la Komunikada Universitato de Ĉinio en Pekino. La instituto denove havas Esperanto-kurson, ĉi-foje kvar-jaran, de 2006 ĝis la jaro 2010. La inaŭguron ĉeestis estroj de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), la redakcio de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj E-sekcio de la Ĉina Radio Internacia (ĈRI), s-ro Yu Tao, s-ino Tan Xiuzhu, s-ino Yu Jianchao, k.a. En la kurso studas 12 studentoj (3 knaboj kaj 9 knabinoj) el diversaj lokoj de Ĉinio. Instruos veteranaj esperantistoj de la Esperanto-sekcio de ĈRI, redakcio de EPĈ kaj ĈEL.
Siamo/Tajlando: denove ŝtatrenverso
Siamo/Tajlando havas longan tradicion de ŝtatrenversoj, kiuj longe estis la normala maniero ŝanĝi registaron tie. (Dum antaŭa renverso en 1991, mi hazarde estis mem tie; oni apenaŭ rimarkis ĝin.) Nuntempe oni finfine havas ankaŭ ordinarajn elektojn, sed la malnova tradicio evidente ne formortis, kaj nova renverso okazis 19/9 2006, kiam la armeo nuligis la venontajn elektojn (okazuntaj post malpli ol monato), la konstitucion kaj la parlamenton, malpermesis politikajn protestojn, proklamis militan leĝaron, arestis registaranojn kaj protestantojn kaj malhelpis disvastigon de novaĵoj en kaj el la lando. Laŭ ĝisnunaj raportoj, neniu estis mortigita aŭ vundita okaze la la puĉo. [-Plu-]
Ĉinio: Prelego pri Esperanto al urbanoj de Pekino
Posttagmeze de la 17-a de septembro, la Pekina E-Asocio (PEA) aranĝis Prelegon pri Esperanto en Ditan-parko de Pekino. La prelego “Internacia helpa lingvo helpas vin lerni fremdan lingvon” estis farita de sinjoro Li Weilun, prezidanto de PEA kaj profesoro de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Pli ol 70 personoj aŭskultis la Prelegon. Post la Prelego, ĉeestantoj faris multajn demandojn pri Esperanto kaj E-kurso. Iuj el ili aĉetis la lernolibron “Moderna Esperanto” kompilita de Li Weilun. La Prelego okazis en la 7-a Libro-Foiro, kiu okazis de la 15-a ĝis la 24-a de septembro en Ditan-parko.
Burundio: Unua Esperantista Nacia Kongreso
De la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2006 okazis la unua Esperantista Nacia Kongreso en la urbo Rumonge de Burundio. Ĝin partoprenis 56 personoj: 26 estas rumonganoj, dum 30 venis el aliaj lokoj burundiaj (Bujumbura, Gitega, Makamba, Rutana, Songa ktp). El la najbaraj landoj de Burundio venis neniu esperantisto. Tamen eksterburundianoj memoris la burundiajn amikojn kongresantajn kaj al ili sendis mesaĝojn. La ĉefaj programeroj estas kursoj, ekzamenoj, prelegoj, gruplaboroj, vesperaj rakontoj, futbalmatcho ktp. [-Plu-]
Filipinoj: Ĝenerala sekretario de la Nepala Esperanto-Asocio instruas nian lingvon
Lastatempe, subtenate de la Komisiono de la Azia Esperanto-Movado kaj la Universala Esperanto-Asocio, Bharat Kumar Ghimire, ĝenerala sekretario de la Nepala Esperanto-Asocio atingis Filipinojn por instrui Esperanton en la ĉefurbo Manilo.
De la 23-a ĝis la 30-a de aŭgusto, Bharat Kumar Ghimire instruis Esperanton en la Universitato de Filipinoj. [-Plu-]
Koreio: Konflikto pri militista bazo de Usono
En Dajĉuri kaj Pejntajk, Koreio, polico kaj armeo preparas ataki la rezistadon de loĝantaro kaj komunumo-gardistaro. Dajĉuri kaj Pejntajk estas la lokoj, en kiuj Usono estas konstruanta la plej grandan armean bazon en Azio. Post la deviga malkonstruo per armeo en la 4-a de majo 2006, ĝis nun multe da loĝantaro kaj aktivistoj rezistas al la deviga malkonstruo kaj la regado de Usono armeo en Azio.
En la 13a de septembro 2006, polico kaj armeo klopodos denove devigan malkonstruon. De hieraŭ vespero, multe da policoj koncentras ekstere Dajĉuri. [-Plu-]
Forpasis William Auld
Forpasis Mag. William Auld, elstara poeto, eseisto kaj tradukisto, en la 11-a de septembro en Skotlando.
William Auld naskiĝis en suda Anglio en la 6-a de novembro 1924. Li havis kontakton kun Esperanto ekde la 14-a jaro de sia vivo, kaj plonĝis en la E-literaturon post la Dua Mondmilito. En 1952 aperis lia unua verko “Spiro de l’ Pasio” kaj en 1956 — lia verko “La Infana Raso”, kiu iĝis unu el la majstroverkoj de Esperanto. Tiu libro jam estis plurfoje reeldonita, kaj havas tradukojn en la portugala, nederlanda kaj hungara lingvoj. [-Plu-]
Japano ŝanĝis lian sekson kiale de lia lesba edzino
Japanio estas afekciita de historio de 23-jara Japano, kiu ŝanĝis lian sekson por retenu rilaton kun lia fraŭlino. Post 5-jara rilato ŝi diris lin, ke ŝi estas lesbo kaj plu ne povas kunvivi kun viro. Historio de junulo kaj lia decido grave ŝanĝi lian vivon interigis la tutan Japanion. Inter la legantoj de blogo, en kiu la historio estis publikita certe estas tiuj, kiuj ne kredas Harukarin Nakagawa kaj pensas, ke la tuta afero estas bonege planita fikcio! Eldonejo Ameba Books jam antaŭpreparis materialojn (historio ne junulo kaj amendoj de specialistoj) por eldoni libron. Oni pensas, ke libro estos tre populara en Japanio.