Nepalo atendas pli sango-plenan konflikton
Post 4 monata atendo por la pacdiskuto kun la reĝo, la Maoistoj finfine planis rekomenci sian batalon kontraŭ la “malnova rego”. Ili nun anoncis ke ili ne lasos la reĝon konduki la urban elektadon, kiu laŭ plano devas okazi je 8an de februaro2006. La situacio nova rompis ĉiujn esperon de popoloj por paco.
La Maoistoj anoncis bataloĉeson antaŭ tri monatoj kaj duono unuflanke, kaj anoncis ke ili estis pensema pri paco kaj atendis. Sed la reĝaj ministroj ĉiam diris ke ili ne reciprokos la ĉesbatalon kaj ke ili finos la Maoistojn per pafiloj. Ili eĉ diris ke la Maoistoj nun estas tre malfortaj kaj la sekureca situacio estas tre bona, kiu nepre estas mensogo ĉar homoj kiuj loĝas en vilaĝoj scias ke la armeo nur restas ĉe la centro de vilaĝ-provincoj kaj en vilaĝoj, nur Maoistoj regas. La reĝo daŭre diras ke Maoistoj estis teroristoj kaj devas esti finita per pafiloj kvankam ili atendis la reĝan respondon en paco. Kaj, la armeo daxure mortigis ilin kiam ili nur kunvenis en malproksimaj vilaĝoj. La reĝo nur volis ke Usono helpu lin kaj lian aŭtokratan regadon je preteksto de la Maoistoj sed la Usono, Europa Unio, Britio kaj aliaj landoj ĉiam postulis ke demokratio venu en Nepalo pli antŭe ol paco, lia komploto ne longe povis daŭiĝi. (Li dume pli amikiĝis kun maldemokrataj landoj kiel Pakistano, Mjanmaro, kaj aliaj Afrikaj landoj).
La sep ĉefaj politikaj partioj de Nepalo jam malakceptis kaj eĉ planas forte protesti kontaŭ la urba elekto, kiun la reĝo anoncis por pacigi la politikan vermecon kaj por mensogi la mondon. Laŭ partioj, la reĝo ne havas rajton anonci elekton kian ajn laŭ la konstituto kaj la okazonta elekto nur agnoskos la aŭtokratan regon de la reĝo. Kaj la reĝo, en lia vico, decidis okazigi la elekton je iu ajn situacio. Tio signifas ke se la elekto okazus, tio rezultos ke nur pro-reĝaj politikistoj venos kiel urbestroj. Kaj sampteme, antaŭ ol la elekto, granda batalo okazos inter la reĝo kaj la politikaj partioj. Denove, la Maoistoj kam anonocis ke ili ankaŭ planans “specialan atakon” al la homoj kiuj subtenas la eletkon. (Verŝajne, la “speciala atako” de la Maoistoj povas esti mortigo de kandidatoj).
Unu el la vic-prezidanto de la reĝo (kiam la reĝo mem estas nun la prezidanto), kiu agas kiel “buŝo” de la reĝo ofte diras ke la politikaj partioj ne havas rajton malpermesis reĝan elekton kaj eĉ diris ke la reĝo baldaŭ malliberigos la gvidistojn de la partioj. Tio signifas ke baldaxu venos senpartia aŭtokratio en Nepalo. Kaj tio ankaŭ signifas, samtempe, ke la Maoistoj komencos pli sango-plenan agadon. Iel ajn, Nepalo restos pli malpaca kaj tio finfine helpos la reĝon regi kiel diktatoro. Bedaŭrinde…
3 respondoj al 'Nepalo atendas pli sango-plenan konflikton'
Metu komenton
Vi devas eniri por komenti.
je la dato 2005-12-29 kaj horo 3:13
[…] la 16a kaj 12
El “La Infana Raso”, fragmento el la 21a ĉapitro. Jam la junaj parolas pri nova milito, dum sango apenaŭ sekiĝis sur niaj […]
je la dato 2005-12-31 kaj horo 7:50
Sed ni ankaux ne forgesu la pozitivan elrigardon de la Infana raso: “Iam venos / la regno de racio / sed multaj larmoj / necesos antaux tio.” (Citante elmemore, mi ne povas doni la gxustan cxapitron.)
Krome dankegon al la raportinto pro la multaj interesaj raportoj pri Nepalo, lando kiu plejparte ecx ne estas menciita en cxi-landaj amaskomunikiloj.
je la dato 2006-01-03 kaj horo 7:18
Mi kore dankas vin ke vi akceptis miajn raportetojn.
Sicere,
Razeno